La Balta Ondo » Boos

Bruliga somero en Kaliningrado
La somero ne estas politike aktiva periodo ankaŭ en nia ne tre politike aktiva teritorio ĉe la Balta bordo. Tamen ĉi-jarela varmega sezono ne kondukis la publikon al socia siesto. Serio da mitingoj jarkomence indikis seriozajn streĉojn interne del popola vivo kaj la severa (por ne diri

— brutala) reagado de la ŝtatpotenco nur alportis dinamikon en la testudan pason de la politikaj procesoj: sekvis serio da protestaj pikedoj centre de Kaliningrado, kaj (signo de certaj ŝanĝoj) aktivuloj de strata opozicio komencis gajni unu post alia siajn juĝajn aferojn kontraŭ la policista teroro. La streĉo kulminis perspektive de granda mitingo, okazonta la 21an de aŭgusto, kies organizantoj anoncis la regionan guberniestron Georgij Boos la ĉefa celo de sia atako.

Boos estas forta iritstimulo de la ĉi-loka popolo. Ambicia moskvano, membro de la Kremla teamo, li importis en la regionon avidajn metropolajn klanojn kaj provokis perturbojn en la interna ekvilibro de la politikaj kaj ekonomiaj fortoj.

La intrigo de la kazo de Boos konsistis en la ordo de la reelekto del guberniestro. Ĝuste en aŭgusto finiĝis la jarkvino de lia regado, kaj nun, laŭleĝe, la reganta partio (“ursoj” aŭ “Unueca Ruslando”) devis proponi siajn kandidatojn por la guberniestreco al la prezidento Medvedev. Je unu semajno antaŭ la mitingo tute subite la lokaj “ursoj” prezentis sian kandidatan liston sen la nomo de Georgij Boos.

Iom perpleksaj unuamomente, la mitingontoj ne rifuzis la kunvenon, donante al ĝi pli abstraktajn kritikajn sloganojn celantajn la monopolon de unu politika partio (UR) kaj unu politika persono (Putin). La atakoj kontraŭ Putin, tre modestaj jarkomence, iĝis ĉiam pli fortaj paralele kun la evoluo de nova regiona politika organizaĵo: Komitato de Socia Memdefendo. Disvolvita en horizontala dimensio, tiu “mobila” asocio kumulis la plej radikalajn elementojn de la protesta amalgamo kaj scipovis fari la sloganon de la demisio de Putin ŝlosila vorto de politika renoviĝo.

Kiel lastkomente, mi skribas ĉi-vortojn unu tagon antaŭ la 21a de aŭgusto kaj povas nur aŭguri pri la eventuala bilanco de tiu kun- kaj kontraŭstaro en la politika zenito de nia bruliga somero sen siesto.

Alen Kris

La Ondo de Esperanto, 2010, №8–9 (190–191)

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la nomon de la aŭtoro

kaj la fonton.

Nikolaj Cukanov, la kvina estro de la regiono
La Kaliningrada regiono estas unika ne nur geografie (ĝi ne havas komunan limon kun la “granda Ruslando” kaj estas ĉirkaŭata de la Eŭropa Unio), sed ankaŭ el la vidpunkto de la moderna regionpolitiko. Ankoraŭ neniu Kaliningrada regionestro sukcesis labori ĉi tie pli ol unu periodon.

La unuan regionestron, “demokraton” Jurij Matoĉkin, anstataŭis skandalisto Leonid Gorbenko. Poste la balotantoj, lacigitaj de lia impeta karaktero, elektis trankvilan ekskomandanton de la Balta mararmeo, admiralon Vladimir Jegorov. En 2005, laŭ la propono de la tiama Ruslanda prezidento Vladimir Putin, lin sekvis Georgij Boos, vicprezidanto de la ŝtata Dumao (la malsupera ĉambro de la Ruslanda parlamento).

Boos havis ŝancon reelektiĝi por la dua periodo, sed la reganta partio

“Unueca Ruslando” ne enmetis lian nomon en la liston de la kandidatoj.

La partiaj kolegoj de Boos asertis, ke la nivelo de la subteno por li,

bedaŭrinde, ne estas sufiĉa por ke li daŭrigu sian laboron. Ĝi povus

esti allasebla por iu ajn Ruslanda regiono, sed la Kaliningrada regiono

estas tute speciala kazo.

Laŭ ekspertoj, la eksigo de Boos estis atendebla, ĉar en la regiono

lastatempe estis maltrankvila situacio. Dum la lastaj ok monatoj en la

regiono estis tia socia aktiveco, kian oni ne havis dum la dek lastaj jaroj, — opinias politologo Vladimir Abramov.

Fine de la 2009a jaro loĝantoj de la regiono komencis organizi protestajn mitingojn, iom post iom anstataŭigante la ekonomiajn postulojn per la politikaj. La regiona potenco ne atentis la unuajn protest-agojn, kvazaŭ nenio estus okazanta. Rezulte la 30an de januaro 2010 okazis mitingo kun partopreno de ĉirkaŭ 10 mil personoj. La ferianta regionestro Boos estis devigita reveni al Kaliningrado. La malkontento reliefiĝis ankaŭ en la municipaj balotoj: en la urboj Sovetsk kaj Jantarnyj la reganta partio ne ricevis la plimulton.

La Unueca Ruslando proponis liston de tri kandidatoj, ĉiuj lokanoj:

Jurij Savenko, eksurbestro de Kaliningrado, Aleksandr Jaroŝuk, la nuna

urbestro de la regiona ĉefurbo kaj sukcesa entreprenisto, kaj Nikolaj

Cukanov, estro de la distrikto Gusev, kiu dum tri jaroj sukcesis plibonigi

la situacion en unu el la plej depresiaj distriktoj de la regiono.

La prezidento de Ruslando Dmitrij Medvedev proponis al la Kaliningrada

regiona parlamento Nikolaj-on Cukanov-on kiel kandidaton por la posteno de la regionestro.

La 30an de aŭgusto deputitoj de la regiona parlamento per 30 voĉoj “por” kaj 9 voĉoj “kontraŭ” subtenis la kandidatigon de Nikolaj Cukanov, kiu iĝis la kvina regionestro de la Kaliningrada regiono.

Cukanov nomis kelkajn problemojn, kiujn devos solvi la regionestro.

Unuavice: senlaboreco. Dualoke: problemoj ligitaj kun la transporta atingebleco. “Hodiaŭ biletoj por trajnoj kaj por aviadiloj estas sufiĉe kostaj”,

– li klarigis. La tria problemo: nesufiĉa kvanto da infanvartejoj. Krome,

estas ankaŭ problemoj ligitaj kun la sanprotektado kaj kvalito de la servoj, agrokulturo, kaj impostoj. Kaj, kompreneble, la tarifoj de la mastrumservoj maltrankviligas la loĝantaron.

Halina Gorecka

Radio Esperanto, Podkasto 25, 5 sep 2010