Arkivo por la etikedo 'Bjalistoko'
10 Januaro 2017 de AlKo
Kuirarto de la tempo de Ludoviko Zamenhof en la formoj de libro kaj malferma kuirkurso – jen unu el ideoj de Bjalistoka Esperanto-Societo por printempo 2017. Kadre de la projekto sub la labortitolo Tagmanĝo ĉe Zamenhofoj ni prilaboros kaj eldonos dulingvan (polan-esperantan) kuirlibron kun originalaj kaj rekonstruitaj receptoj el la teritorio de antaŭmilita Pollando kaj [...]
23 Decembro 2016 de AlKo
En Bjalistoko ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Nina Pietuchowska) La 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la 9-11an de decembro, denove en la 1a liceo en Bjalistoko kun honora patronado de la urbestro. La organizantoj estis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.
1 Junio 2016 de AlKo
“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).
10 Majo 2016 de AlKo
Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson “Esperanto ligas homojn”. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…” La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko. [...]
14 Januaro 2016 de AlKo
Kiel ĉiun jaron, Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, solene festis lian naskiĝtagon. La 16aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, organizitaj de Bjalistoka Eperanto-Societo (BES), daŭris tri tagojn: de la 11a ĝis la 13a de decembro 2015.
7 Oktobro 2015 de AlKo
La 6an de oktobro finiĝis unusemajna voĉdonado en Facebook, kiun la administracio de la Pollanda ŝtata fervojkompanio PKP lanĉis por ekscii, kiujn nomojn oni volas havi por dek novaj rapidaj trajnoj de la kategorio “InterCity”. La voĉdonantoj povis elekti unu el la tri proponitaj nomoj por ĉiu itinero. Dum unu semajno estis registritaj ĉ. 50 [...]
12 Januaro 2015 de AlKo
De la 12a ĝis 14a de decembro en Bjalistoko okazis la tradiciaj 15aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en hejme komforta etoso, mi dirus “Esperant-familia etoso”. En la malfermo ĉeestis la kreinto de Esperanto, kaj ĉiuj vizitantoj havis unikan ŝancon konatiĝi, babili aŭ eĉ fari fotojn kun Zamenhof!
27 Majo 2014 de AlKo
Vide el Bruselo La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, [...]
12 Januaro 2013 de AlKo
Miaj filoj atestas, ke mi plej bone funkcias en danĝeraj situacioj, kaj se ĉio iras glate mi enuas aŭ antaŭvidas malfeliĉon. Antaŭ la 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj mi havis okazon travivi multe da neatenditaj situacioj, preni gravajn decidojn por ripari la scenaron, kiu ŝajnis bonege planita jam antaŭ longe. Ekzemple, kiam mi preskaŭ mortis pro timo, [...]
13 Novembro 2012 de AlKo
La 8an de novembro 2012 en Bjalistoko estis malfermita nova, tristela hotelo Esperanto. Ĝi situas en la centro de la urbo, je 200 metroj de la palaco Branicki, vid-a-vide al la granda parko Planty. La nova hotelo ofertas 36 lokojn en dulitaj ĉambroj kaj en du apartamentoj “Zamenhof” kaj “Kawelin” kaj apartenas al la firmao [...]
28 Julio 2012 de AlKo
La 26an de julio en la Esperanto-Kafejo en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof mem promociis sian Unuan Libron reeldonitan okaze de la 125-jariĝo de la unua eldono. Lia sekretario Konrado amuze prezentis sian Majstron kaj lian verkon. Zamenhof respondis demandojn de partoprenantoj kaj poste disdonis 100 ekzemplerojn de sia libro. La partoprenantoj plenigis deklarojn lerni Esperantoj. Dek [...]
2 Aprilo 2012 de AlKo
Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la [...]
24 Februaro 2012 de AlKo
La 13an de februaro 2012 la Pollanda retejo onet.pl proponis elekti la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof. Du tagojn poste Zamenhof estis nur en la kvara loko kun 9 procentoj da voĉoj, kaj Ela Karczewska el la Bjalistoka Esperanto-Societo informis pri la projekto de onet.pl en la yahoo-grupo [...]