4 Septembro 2015 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. La urbo de BET-52, Birštonas, situas je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometroj de Vilnius, apud la rivero Nemunas, en la centro de [...]
27 Junio 2015 de AlKo
La 19an de junio 2015 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) Birštonas. Li estis akceptita fare de la urbestrino Nijolė Dirginčienė kaj de la vicurbestro Vytas Kederys. Estis traktitaj diversaj organizaj demandoj de BET-52. Estis interkonsentite, ke flanke de la urba municipo pri ĉiuj [...]
21 Junio 2015 de AlKo
En la komenco de junio 2015 ekfunkciis la Organiza Komitato de BET-52, okazonta post unu jaro en Birštonas. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj la Litova Esperanto-Asocio (LEA) strebas agi malferme al la ĝenerala socio. LEA aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn kaj aranĝas komunajn projektojn kun neesperantistaj organizaĵoj.
10 Majo 2015 de AlKo
La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 52aj tradiciaj someraj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la urbo Birštonas, Litovio. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de [...]