Arkivo por la etikedo 'Birštonas'

BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano. Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni […]

La julia Ondo

Tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litovia kuracurbeto Birštonas, plej frue ricevis la julian kajeron de La Ondo, presitan en Kaŭno unu tagon antaŭ la komenco de BET-52. Ili kun plezuro vidis sur la kovropaĝo panoraman foton de Birštonas kaj komence de la primovada sekcio […]

BET-52: La Ondo festis sian 25-jariĝon

De maldekstre: Ahto Siimson (peranto, Estonio), Svetlana Smetanina (peranto, Ruslando), Gleb Malcev (ekspeda servo, Litovio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro), Marian Zdankowski (redakciano, Pollando), Halina Gorecka (eldonanto), Povilas Jegorovas (redakciano, Litovio), Margarita Želve (peranto, Latvio), Irina Gonĉarova (kunlaboranto, Ruslando), Stano Marček (peranto, Slovakio). La 4an de julio en la kafejo “Banginuko vaišės” en Birštonas, ekster la oficiala […]

BET-52: Ĉefministra saluto

Estimataj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj! Historio atestas, ke Litovio estas grava lando ne nur por esperantistoj de la Baltaj landoj, sed ankaŭ al ĉiuj entuziasmuloj de ĉi tiu lingvo. Ĉar nome ĉi tie iam loĝis la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tial oni povas diri, ke en ĉiu esperantisto estas iom da litoveco.

Gravaj atentigoj pri BET-52

1. La Organiza Komitato de BET-52 estas en la Administrejo (B. Sruogos str. 9) en la kunsida saloneto apud la direktora ĉambro 200 en la dua etaĝo. 2. La libroservo funkcias ĉiutage en salono de Odontologia kliniko (B.Sruogos str. 6). 3. Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj funkcias ĉiutage en klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29) №24, […]

Broŝuro pri Birštonas senpage elŝutebla

Ĉiu partoprenanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj komenciĝos la 2an de julio 2016 en Birštonas, ricevos ekzempleron de broŝuro pri ĉi tiu litovia kuracurbeto. La 12-paĝan kolorplenan libreton en Esperanto ĵus eldonis la Informa Turisma Centro de Birštonas. Ĉi tiun utilan eldonaĵon jam nun povas legi ĉiu deziranto. Ĝi estas libere elŝutebla en […]

Tricent aliĝintoj al BET-52

Hieraŭ, la 12an de junio, la organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an en julio en Birštonas (Litovio), registris aliĝinton №300. La aliĝintoj al BET-52 loĝas en 29 landoj. Preskaŭ duono da aliĝoj, nature, estas el Litovio – 148 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun […]

Folkloraj koncertoj en Birštonas

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en la litovia kuracurbeto Birštonas, koncertos du lokaj ensembloj Lendrūnas (vidu la supran foton) kaj Raskila. Lendrūnas La popolmuzika ensemblo Lendrūnas ludas verkojn de litovaj komponistoj kaj aranĝitajn popolajn kantojn. La ensemblo strebas konservi la muzikilan konsiston de tradicia popolmuzika ensemblo. Lendrūnas […]

Bonvenon al Birštonas!

Informilo 2 Praktikaj informoj pri BET-52 La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 2–10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas. La ĉefa “kongresejo” de BET-52 estas la administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9). La alveno al BET-52 okazos la 1an kaj la 2an de julio, la forveturo – la 10an […]

Programo de BET-52

La Organiza Komitato de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), prezentas la programon de BET-52.

Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas, teatro “Verda Banano” prezentos la plej gajan Esperanto-spektaklon de la lastaj 125 jaroj. La kabareda prezento de la Universalaj Kongresoj de Esperanto pritraktas plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj priskribas moke nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta […]

BET-52. Restas du monatoj

Ekzakte post du monatoj, la 2an de julio komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. Je la 2a de majo 2016 al BET-52 aliĝis 264 esperantistoj el 27 landoj. La plej multaj aliĝoj, nature, estas el Litovio – 129 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 23 aliĝintoj.

BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado

Ilona Koutny [pron: Kútni] naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario; ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (Hungario) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo dum jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj […]

Uverture al UK: BET-40 en Birštonas (2004)

Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ […]

Instruado en BET-52

En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio en Birštonas (Litovio), ĉiutage okazos kursoj de Esperanto. Eblos elekti inter kvar lingvoniveloj, kaj estos granda elekto de kursgvidantoj, ĉar ok instruistoj pretas gvidi kursojn de diversaj niveloj. Ni antaŭvidas tiajn nivelojn:

Giorgio Silfer venos al Birštonas

Inter la partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), okazontaj la 2-10an de julio en Birštonas (Litovio), estos Giorgio Silfer. Giorgio Silfer estas pseŭdonimo de Valerio Ari, kiu naskiĝis en 1949 en Milano. Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li kunfondis la revuon Literatura Foiro […]

Loĝado dum BET-52

Okazis kelkaj ŝanĝoj kaj kompletigoj pri loĝado dum BET-52 kompare kun anoncitaj lokoj antaŭe. Pro tio, ke la gastejo de la Litovia sporta universitato (str. Birutės 19) estas riparata, ne eblos loĝi en ĝi. Tamen ĉiuj, kiuj antaŭmendis ĝin, je la sama prezo povos loĝi en aliaj lokoj, ne malpli bonaj kaj kvalitaj. Krome, pro […]

Profesoro Żelazny prelegos en Birštonas

Walter Żelazny naskiĝis en 1950 en Rzeszów. Li estas sociologo kaj okupiĝas pri etnismo, kultura antropologio, socilingvistiko kaj zamenhofologio, pri kiuj li publikigis kelkajn sciencajn librojn kaj plurajn studojn en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto. Nun li estas profesoro pri sociaj sciencoj de la Bjalistoka Universitato kaj estro de la katedro pri kultura antropologio. […]

Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas

La partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto. Krom la solkantistoj JoMo (Francio), Paŭlo Moĵajevo (Krimeo), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj duopo ĴomArt kaj Nataŝa (Svedio), en BET-52 koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Birštonas atendas vin

Intervjuo kun Povilas Jegorovas Post kvar monatoj, la 2an de julio 2016 en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, pri kiuj ni hodiaŭ faras kelkajn demandojn al Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Kial la 52a BET okazos denove en Birštonas, kie antaŭ 12 jaroj okazis BET-40? […]