Duobla jubileo de Georges Brassens
Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981. La franca kanzonisto Jacques Yvart [Ĵak Ivar], kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj [...]














