La Balta Ondo » biero

BET-49: Ekskurso en bierfarejo
La akcia kompanio Utenos alus aĝas 36 jarojn. La urbo Utena estis elektita pro la tre taŭga akvo por fari bieron. La tuta ekiparo kaj teknologio de bierfarado estis importita el Ĉeĥio. La unuan bieron Žigulinis ĝi produktis la 14an de januaro 1977. Nuntempe Utenos alus estas la plej granda kaj la plej moderna bierfarejo en la Baltiaj landoj. Ĝi membras en Carlsberg Group.

Nun Utenos alus produktas 132 milionojn da litroj de biero kaj 28 milionojn da litroj de diversaj senalkoholaj trinkaĵoj dumjare. La biero el Utena estas eksportata al 20 landoj. La biero de Utenos alus havas bonegan guston, estas tre altkvalita; la kompanio sekvas kaj atentas novaĵojn de bierfarado. Ĝi havas multajn internaciajn gajnojn en diversaj konkursoj.

Partoprenantoj de BET-49, kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, dum ekskurso konatiĝos kun materialo por fari bieron, vizitos fakojn de bierfarado, fermentado kaj disverŝado, kaj per propraj okuloj vidos, kiel naskiĝas la biero de Utena. Ili pli multe ekscios pri la historio de la bierfarejo Utenos alus, pri la unua biero kaj pri la evoluo de bierfarado ĝis hodiaŭ. En la muzeo de la bierfarejo eblos vidi distrajn reklamojn de Utenos alus, ekscii pri iniciato de la kompanio “Liberon al Johanfesto”, danke al kiu la 24an de junio estis proklamita nelabora festotago en Litovio. En la muzeo oni ekscios ankaŭ pri ĉarma rekordo en Litovio, kiam okaze de prezento de bierspeco Utenos Dark en la placo de la katedralo en Vilno al la ĉielo ekflugis centoj da lumantaj lanternoj; oni povos ludi interaktivajn ludojn.

En BET estos organizataj duontagaj ekskursoj en la bierfarejo – duhora ekskurso sen gustumado de biero. kaj trihora gustumado de kvin specoj de biero kaj akompanaj manĝetaĵoj.

Povilas Jegorovas

Legu pli pri BET-49 kaj pri la urbo Utena.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/03/utenos