29 Oktobro 2016 de AlKo
La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn – uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA – al 9 el la 12 petoj ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.
15 Junio 2016 de AlKo
UEA disdonos por la tria fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich en la jaro 2014. La venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj [...]
22 Januaro 2016 de AlKo
Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde [...]
12 Oktobro 2015 de AlKo
La fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kiun UEA starigis pasintjare per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn ĉi-jarajn subvenciojn. La fondaĵo asignis subvenciojn al 8 el 11 petintoj. La Libroservo de UEA jam ekspedis al la sukcesintoj librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ [...]
4 Julio 2015 de AlKo
UEA disdonos por la dua fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de ges-roj Bachrich pasintjare. La eminenta venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921–2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro [...]
19 Februaro 2014 de AlKo
BibLO (la biblioteko de La Ondo) estas librokolekto de la redakcio de La Ondo de Esperanto (en Kaliningrado, Ruslando), kiu kreskas danke al la eldonaĵoj de Sezonoj, al recenzoekzempleroj de libroj, al donacoj, kaj ankaŭ danke al aĉetoj. Ĉi-vintre ni aĉetis en Roterdamo kaj en Berlino 15 malnovajn librojn. Kelkaj el ili estis en KEB [...]
16 Decembro 2013 de AlKo
Gazetara komuniko La 15an de decembro ĉiujare la mondvasta esperantistaro kutime festas kiel la Tagon de libro, certe ankaŭ tial, ĉar ĝi estas la naskiĝtago de Doktoro Esperanto. Do ĝuste tiun daton prenas la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen por tiu ĉi gazetara komuniko, per kiu ili publikigas la aljuĝon de ilia 14a Esperanto-Kulturpremio. Premiotoj [...]
2 Aprilo 2012 de AlKo
Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la [...]