Arkivo por la etikedo 'BET'

BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano. Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni [...]

La julia Ondo

Tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litovia kuracurbeto Birštonas, plej frue ricevis la julian kajeron de La Ondo, presitan en Kaŭno unu tagon antaŭ la komenco de BET-52. Ili kun plezuro vidis sur la kovropaĝo panoraman foton de Birštonas kaj komence de la primovada sekcio [...]

BET-52: La Ondo festis sian 25-jariĝon

De maldekstre: Ahto Siimson (peranto, Estonio), Svetlana Smetanina (peranto, Ruslando), Gleb Malcev (ekspeda servo, Litovio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro), Marian Zdankowski (redakciano, Pollando), Halina Gorecka (eldonanto), Povilas Jegorovas (redakciano, Litovio), Margarita Želve (peranto, Latvio), Irina Gonĉarova (kunlaboranto, Ruslando), Stano Marček (peranto, Slovakio). La 4an de julio en la kafejo “Banginuko vaišės” en Birštonas, ekster la oficiala [...]

BET-52: Ĉefministra saluto

Estimataj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj! Historio atestas, ke Litovio estas grava lando ne nur por esperantistoj de la Baltaj landoj, sed ankaŭ al ĉiuj entuziasmuloj de ĉi tiu lingvo. Ĉar nome ĉi tie iam loĝis la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tial oni povas diri, ke en ĉiu esperantisto estas iom da litoveco.

Gravaj atentigoj pri BET-52

1. La Organiza Komitato de BET-52 estas en la Administrejo (B. Sruogos str. 9) en la kunsida saloneto apud la direktora ĉambro 200 en la dua etaĝo. 2. La libroservo funkcias ĉiutage en salono de Odontologia kliniko (B.Sruogos str. 6). 3. Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj funkcias ĉiutage en klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29) №24, [...]

Broŝuro pri Birštonas senpage elŝutebla

Ĉiu partoprenanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj komenciĝos la 2an de julio 2016 en Birštonas, ricevos ekzempleron de broŝuro pri ĉi tiu litovia kuracurbeto. La 12-paĝan kolorplenan libreton en Esperanto ĵus eldonis la Informa Turisma Centro de Birštonas. Ĉi tiun utilan eldonaĵon jam nun povas legi ĉiu deziranto. Ĝi estas libere elŝutebla en [...]

Tricent aliĝintoj al BET-52

Hieraŭ, la 12an de junio, la organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an en julio en Birštonas (Litovio), registris aliĝinton №300. La aliĝintoj al BET-52 loĝas en 29 landoj. Preskaŭ duono da aliĝoj, nature, estas el Litovio – 148 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun [...]

Folkloraj koncertoj en Birštonas

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en la litovia kuracurbeto Birštonas, koncertos du lokaj ensembloj Lendrūnas (vidu la supran foton) kaj Raskila. Lendrūnas La popolmuzika ensemblo Lendrūnas ludas verkojn de litovaj komponistoj kaj aranĝitajn popolajn kantojn. La ensemblo strebas konservi la muzikilan konsiston de tradicia popolmuzika ensemblo. Lendrūnas [...]

Bonvenon al Birštonas!

Informilo 2 Praktikaj informoj pri BET-52 La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 2–10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas. La ĉefa “kongresejo” de BET-52 estas la administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9). La alveno al BET-52 okazos la 1an kaj la 2an de julio, la forveturo – la 10an [...]

Programo de BET-52

La Organiza Komitato de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), prezentas la programon de BET-52.

BET-49 en Utena (2013)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena. [...]

Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas, teatro “Verda Banano” prezentos la plej gajan Esperanto-spektaklon de la lastaj 125 jaroj. La kabareda prezento de la Universalaj Kongresoj de Esperanto pritraktas plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj priskribas moke nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta [...]

BET-46 en la plej nova urbo de Litovio

La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (musklaku la foton por pligrandigi ĝin) BET-2010 Interkomunika kaj kleriga aranĝo La 27an de junio rande de la orientnorda urbo Visaginas, en la urba Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado okazis solena inaŭguro de la 46aj Baltiaj Esperanto tagoj. La 3an [...]

Kritiko de la racio esperantista: Zbigniew Galor prelegos en BET-52

Zbigniew Galor naskiĝis en Szczecin (Pollando). Li estas  sociologo, universitata profesoro, estro de Katedro pri Ĝenerala Sociologio ĉe la Universitato de Szczecin. Magistriĝis pri sociologio ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie li ankaŭ nun loĝas. Doktoriĝis pri filozofio kaj sociologio en la universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj habilitiĝis pri sociologio ĉe [...]

BET-52. Restas du monatoj

Ekzakte post du monatoj, la 2an de julio komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. Je la 2a de majo 2016 al BET-52 aliĝis 264 esperantistoj el 27 landoj. La plej multaj aliĝoj, nature, estas el Litovio – 129 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 23 aliĝintoj.



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.