Arkivo por la etikedo 'Bernhard Tuider'

Nova skanprojekto de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Mi ŝatus sciigi vin, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo realigis novan skanprojekton. Dum la pasintaj semajnoj la enhavtabeloj de kvin gravaj periodaĵoj estis skanitaj kaj nun konsulteblaj per la katalogo Trovanto. Ĉi-kune mi sendas liston de la koncernantaj titoloj kun la ligiloj.

Nova retejo por la Viena muzeo

Ni ĝoje atentigas vin pri la nova retejo de la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Nia Trezoro: La Viena muzeo

Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde [...]

Nia trezoro: Franz Jonas

Franz Jonas estas precipe konata kiel urbestro de Vieno (1951–1965) kaj ŝtatprezidento de la Aŭstria Respubliko (1965–1974). Nur relative malmultaj personoj en Aŭstrio memoras, ke Franz Jonas ankaŭ interesiĝis pri Esperanto; kaj eĉ pli malmultaj scias, kiel intense li okupiĝis pri la lingvo, kiel rapide li lernis kaj poste bone regis ĝin.



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.