Arkivo por la etikedo 'Beletra Almanako'
27 Septembro 2016 de AlKo
La junia Boao prezentas riĉan sortimenton por legemuloj. Proze kontribuis Mikaelo Bronŝtejn, Espopore (Evgenij Georgiev), Klára Ertl, Steven K. Smith kaj Ludmila Novikova. Originala poezio venas de Espopore, Anneke Schouten-Buys, Paulo Nascentes, Petro Palivoda, Tatjana Auderskaja. Fasko da Fabloj de Ikso estas postmorta omaĝo al Xu Daorong.
10 Julio 2016 de AlKo
La enkonduka temo de la 25a Boao estas ideala biblioteko prezentata de Jesper Lykke Jacobsen tra Umberto Eco. Cetere, 25 kajeroj de Beletra Almanako estas iaspeca jubileo kaj inda kontribuo al la Esperanta biblioteko. Proze kontribuis Grigorij Arosev, Lilia Ledon kaj Barry Friedmann. Originala poezio venas de Antonio Valén kaj Gerrit Berveling.
15 Marto 2016 de AlKo
La 24an Boaon enkondukas Jesper Lykke Jacobsen, invitanta lasi flanken malkredemon por ĝui literaturajn verkojn. Kaj la almanako proponas por tia ĝuo originalajn prozaĵojn de Spomenka Štimec, Amir Naor, Mikaelo Bronŝtejn, Sten Johansson kaj originalajn poemojn de Ricardo-Felipe Albert Reyna, Jesper Lykke Jacobsen, Nicolino Rossi. Prozaĵoj tradukitaj dankiĝas al Jozefo E. Nagy (Filantropoj de János [...]
9 Septembro 2015 de AlKo
La kovropaĝon de la 23a (junio 2015) Beletra Almanako (BA) ornamas bildo de la Madrida pentristino Marta de la Sota. Ŝiaj botanik-temaj desegnaĵoj markas la tradiciajn almanakajn rubrikojn. Enkondukita de Probal Daŝgupto, la somera BA prioritatas prozon. La filozofia novelo La jaro 14 de Grigorij Arosev kaj Evgenij Kremchukov prezentas tri tempajn tavolojn kaj tri [...]
2 Julio 2015 de AlKo
La junia demando en nia voĉdonejo estis jena: “Kiujn internaciajn Esperanto-gazetoj vi abonus?”. Oni povis elekti tri gazetojn el la 12-titola listo (en la listo ne estis fakaj kaj religiaj gazetoj, nek senpagaj retgazetoj). Ekde la 24a de junio ĝis la 1a de julio estis donitaj 235 voĉoj; plej multaj menciis tri titolojn, sed kelkaj [...]
10 Oktobro 2014 de AlKo
Samtempe alvenis la pli frue perdiĝinta 19a (februaro) kaj la 20a (junio) kajeroj de la Beletra Almanako. Mankas al mi la spaco prezenti la februaran BAon, kiun markis kelkaj novigoj: unue, al la redaktista teamo aliĝis Tim Westover; due, estas modernigita la teksto-aranĝado, interalie, per enkadritaj tekst-citaĵoj pli grandliteraj. Eble kompare al tiuj frapaj frazoj [...]
19 Septembro 2013 de AlKo
Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”. En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj [...]
30 Aprilo 2013 de AlKo
La 16a kajero de la Beletra Almanako, aperinta en februaro 2013, ne estas kutima, eĉ la prezento far Jorge Camacho estas nekutime mallonga, ja pri Belartaj Konkursoj de UEA ĉio estis dirita en la antaŭa BA. Do, en BA-16 publikiĝis du lastaj premiitaĵoj de la Belartaj Konkursoj vorintaj la pliparton de la almanako: eseo de [...]
8 Septembro 2012 de AlKo
La proza sekcio de la 14a almanako enhavas du novelojn: La ringo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Nova vivo de Steven K. Smith. Poezie ĉeestas Ricardo Felipe Albert Reyna, Ivan’ Naumov kaj Nicola Ruggiero. Traduke kontribuas Einar Faanes per elangligo de la rakonto La ĉirkaŭfermo de Tamas Dobozy. Teatro gastas en BA per versa monologo de [...]
24 Majo 2012 de AlKo
Por Jorge Camacho la 125a datreveno de Esperanto estas preteksto por listi plurajn aliajn, jen naskiĝ- aŭ mort-datrevenoj, tiuj por ekkonstruo de la Ejfel-turo, aŭ de la domo, kie situas la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ankaŭ la 20-jariĝo de la ibera grupo ĉeestos tra la ĉi-jaraj BA. Tion certigis en sia prezento la [...]
3 Marto 2012 de AlKo
Jorge Camacho enkondukas la dek-duan Beletran Almanakon, klarigante, interalie, la redaktejan politikon rilate al publikigo de ricevataj tekstoj. En la originala prozo enestas verkoj de Robin Iversen Rönnlund, Maria Nazaré de Carvalho Laroca kaj Francisco Javier Moleón. Ĉeestas poeziaj kontribuoj de Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Júlia Sigmond, Alexandrine Omba kaj Timothy Brian Carr. Kvin poemoj [...]
26 Septembro 2011 de AlKo
Originala prozo ĉeestas en la dek-unua Beletra Almanako per mallongaj verkoj de Jakvo Schram, Mikaelo Bronŝtejn kaj Cindy McKee. Liven Dek, Jorge Camacho, Cindy McKee, Tacuo Huĝimoto kontribuas poezie. Oni trovas en ĉi tiu almanako du tradukitajn prozaĵojn: Ronde, ĉiam pli proksimen de Vladimir Colin (el la rumana Jozefo E. Nagy) kaj Neverŝajna rakonto de [...]