Arkivo por la etikedo 'Belartaj Konkursoj de UEA'

Vica Belarta Rikolto

Belarta rikolto 2016: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Nov-Jorko: Mondial, 2016. 139 p. Aperigo de literaturaĵoj, premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, ekhavis la plej racian kaj stabilan formon. Ja multe pli oportunas legi ĉiujn verkojn, distingitajn samjare, en unu bela volumo, ol dise tra revuaj paĝoj, aŭ eĉ en Beletra [...]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2017

La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, emblema Esperanta aranĝo, invitas verkemulojn al partopreno en la 68a okazigo. La rezultojn oni anoncos en la 102a Universala Kongreso en Seulo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en [...]

Belartaj Konkursoj 2016

En Nitro estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016. POEZIO Unua premio: Antonio Valén (Hispanio) pro “Paralele” Dua premio: Benoît Philippe (Germanio) pro “Mathias” Tria premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro “Agemaj homoj kuras al sukceso” Honora mencio: Valentin Melnikov (Rusio) pro “Ironiaj hajkoj” Juĝkomisiono: Anja Karkiainen, Gerrit Berveling, Giulio Cappa [...]

Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA estas gvida Esperanta artkonkurso, kiu okazas en kvin branĉoj (poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj Infanlibro de la Jaro). En 2016 ĝi okazas por la 62a fojo. La rezultoj estos anoncitaj en la 101a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio).

UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj

Per la ĵusa apero de la kolekto Tamen ĝi moviĝas! kompletiĝis la antologio de la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pli frue aperis jam du volumoj, ankaŭ ili redaktitaj de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, la nunaj prezidanto kaj sekretario de tiu plej prestiĝa Esperanta literatura konkurso. La tekstoj de Pri homoj [...]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101a Universala Kongreso en Nitro. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de [...]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

POEZIO: Unua Premio: Mao Zifu pro Memoro; Dua Premio: Jorge Camacho Cordón pro Kredo; Tria Premio: Paulo Sergio Viana pro Rimoj neperfektaj; Honora Mencio: Jorge Camacho Cordón pro Ĉiu nova persono kaj Ewa Grochowska pro Hajkoj. Partoprenis 38 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj. PROZO:

Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte [...]

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2014

Poezio: Unua premio: Soneto de la lumturo de Jesus Moínhos Pardavila el Galegio/Hispanio; Dua premio: Olivero aŭ pri sinmortiginto de Benoît Philippe el Germanio; Tria premio: Fino de la lernojaro de Benoît Philippe el Germanio. Partoprenis 26 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj.

Belartaj Konkursoj de UEA

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte [...]

Sukcese kribrita esearo

Pri homoj kaj verkoj: Eseoj pri la Esperanto-kulturo / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin; Enkonduko de Humphrey Tonkin; Postparolo de Nicola Minnaja. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2012. – 143 p. Privata kuriero rekte el la Hanoja UK kunportis al mi freŝan eldonaĵon de UEA, redaktitan de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. La eseoj pri la [...]

Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj legantoj. Bonvolu rakonti pri via esperantistiĝo. Mi esperantiĝis en 2008, kaj ĝis nun mi ne [...]

La Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

La 2an de aŭgusto en Hanojo, kadre de la speciala kunveno en la 97a Universala Kongreso de Esperanto, estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012.



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.