29 Septembro 2016 de AlKo
Post entrudiĝo en la retejo www.vinilkosmo-mp3.com ni devis ĝisdatigi kaj resekurigi ĝin kaj ni profitis la okazon por fari kelkajn modifojn kaj aldonojn (renovigo de la logotipo, aldono de fizika disko, reeldonoj de bitaj albumoj el elĉerpitaj KDoj, reorganizo de paĝoj en la retejo, ktp.). Do bonvenon al la 3a versio de nia muzika platformo!
14 Julio 2016 de AlKo
Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto. JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063. Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur [...]