Arkivo por la etikedo 'Baltiaj Esperanto-Tagoj'
3 Majo 2013 de AlKo
Dum la 49aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6–14an de julio 2013 en la Litovia urbo Utena, oni povos ne nur pasigi interesan semajnon kun samideanoj, profitante tre interesan programon, sed ankaŭ lerni en unu el la tri diversnivelaj lingvokursoj.
26 Aprilo 2013 de AlKo
La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan [...]
17 Aprilo 2013 de AlKo
La kultura programo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Utena, estos vere elstara. Krom la jam anoncita partopreno de la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando), Miĥail Povorin (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos ankaŭ la konata esperantista muzika grupo Asorti el la [...]
4 Aprilo 2013 de AlKo
La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET, kiu okazos ekde la 6a ĝis la 14a de julio en Utena (Litovio). Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj [...]
31 Marto 2013 de AlKo
La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), okazontaj la 6–14an de julio en Utena, elstaros inter multaj okazintaj BET-oj pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo apud la lago Dauniškis, kie vespere lumas koloraj [...]
22 Marto 2013 de AlKo
La partoprenantoj de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio. La itinero de la ekskurso estas jena: Utena – Sudeikiai – Zarasai – Stelmužė – Rokiškis – Leliūnai – [...]
13 Marto 2013 de AlKo
Elstara litova esperantisto, tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA Petras Čeliauskas estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. Dum BET-49, kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena (Litovio), Čeliauskas faros kvarprelegan ciklon “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”.
9 Marto 2013 de AlKo
La akcia kompanio Utenos alus aĝas 36 jarojn. La urbo Utena estis elektita pro la tre taŭga akvo por fari bieron. La tuta ekiparo kaj teknologio de bierfarado estis importita el Ĉeĥio. La unuan bieron Žigulinis ĝi produktis la 14an de januaro 1977. Nuntempe Utenos alus estas la plej granda kaj la plej moderna bierfarejo [...]
26 Februaro 2013 de AlKo
La 6–14an de julio Utena gastigos la 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49). BET estas kvazaŭ kongreseto kun longa tradicio, imitanta la programon de UK (kursoj, prelegoj, diskutoj, artvesperoj kaj ekskursoj). Utena, urbo kun 32 mil loĝantoj, situas en la nord-orienta parto de Litovio, 92 km norden de la Litovia ĉefurbo Vilno, aŭ 67 km norden de [...]
4 Septembro 2012 de AlKo
La 48aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis la 4–8-an de julio en Pala, Estonio kun 44 esperantistoj el dek landoj. Nian renkontiĝon salutis loka komunumestro Esperante. Kadre de BET-48 okazis Interlingvistika konferenco omaĝe al la 70-jariĝo de la slavisto kaj interlingvisto profesoro Aleksandr Duliĉenko. La konferencon gvidis Madis Linnamägi el Tartu kaj la studoj aperos en la [...]