29 Aŭgusto 2012 de AlKo
La trian fojon ĉe la lago Bajkalo okazis Renkontiĝo de Amikoj (RA). Jam la sepa laŭvice. Ĝin partoprenis 39 esperantistoj el 12 urboj de Ruslando. Plejparte, oni venis por ĝui la sovaĝan naturon de la Bajkala regiono.
15 Aŭgusto 2012 de AlKo
Ĉi-jare estis planitaj du karavanoj laŭ la Trasiberia fervojo al Hanojo, sed nur unu sukcesis: 22 esperantistoj atingis la ĉefurbon de Vjetnamio kaj partoprenis en la Hanojaj UK kaj IJK. Verŝajne, ilia entrepreno, organizita kadre de la projekto La Vojaĝo (www.vojaĝo.info) estis la plej ekstravaganca maniero atingi la kongresejojn. La karavano el Moskvo al Hanojo [...]