Arkivo por la etikedo 'Azio'

La unua Meza-Azia Kunveno

Organiza teamo de MAK-2020 invitas geesperantistojn el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo al la unua Mez-Azia Kunveno, kiu okazos ekde la 1a ĝis la 5a de majo 2020 en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbeo.

La Azia-Oceania Komisiono de UEA renovigis sin

Konforme al la trijara mandato por ofichavantoj en UEA, la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) estas ĵus renomumita de la estraro de UEA. 14 aliĝintaj landaj asocioj de UEA rajtis rekomendi po unu reprezentanton por kune konsistigi la komisionon. Dum tri jaroj ili gvidos la movadon de du kontinentoj.

Hori Jasuo: Estu fieraj batalantoj por paco!

La duan jaron sinsekve kiel la Esperantisto de la Jaro estas elektita aziano. Hori Jasuo el Japanio aktivas en Esperantujo kiel verkisto kaj eldonisto, li iniciatis legokampanjon Esperanto-Sumoo, kiun partoprenas centoj da esperantistoj. En 2018 aperis la 21a volumo de liaj Raportoj el Japanio. Oni proponis vin kiel kandidaton por la titolo jam kelkajn fojojn […]

Orienta Almanako: Kristnaska donaco de La Ondo

Hodiaŭ, la 25an de decembro, kiam pluraj kristanaj eklezioj festas Kristnaskon, la redakcio de La Ondo de Esperanto disponebligis al siaj abonantoj literaturan suplementon por 2018. Ĝi estas bita reeldono de Orienta Almanako, unue eldonita kiel literatura aldono al La Ondo de Esperanto en la 1913a jaro. Ĝin kompilis kaj redaktis Boris Isidoroviĉ Kotzin [kócin] […]

La trian fojon en Novosibirsko

La ĉeforganizanto de la Novosibirska LF Katerina Arbekova La 13an de oktobro okazis la tria lingva festivalo en la Siberia urbo Novosibirsko! La ideo de Dennis Keefe disvastiĝas tra la mondo kaj trovas subtenon de multaj junuloj. Ili aktive vizitas festivalojn, prezentas siajn naciajn lingvojn kaj demonstras siajn talentojn.

BET-55: Lee Jungkee

Ni daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). Lee Jungkee naskiĝis en 1953 en la urbo Taegu, Koreio (suda). En la universitato Youngnam li studis publikan administradon, poste li studis planologion (studo pri planado) en superuniversitato […]

BET-55: Programkontribuo de d-ro Márkus Gábor

Same kiel en BET-52, ni prezentos la plej gravajn kontribuantojn al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). La unua prezentato estas d-ro Márkus Gábor (laŭ la Eŭropa nomsistemo: Gábor Márkus) el Hungario. D-ro Márkus Gábor naskiĝis en 1948 en Hungario. Li finis […]

Duafoje en Seulo

102a Universala Kongreso de Esperanto Seulo, 22–29 julio 2017 Universala Kongreso de Esperanto okazis duan fojon en Koreio, same en Seulo, sed por mi Koreio estis tute nova sperto. Mi iom naive pensis, ke Koreio estas io simila al Japanio (aŭ Ĉinio, kvankam mi scias ke Japanio kaj Ĉinio tre malsimilas), sed montriĝis ke ĝi […]

Esperanto por la azia kunlaboro

278 esperantistoj venintaj el 20 landoj partoprenis la 8an Azian Kongreson de Esperanto, kiu de la 3a ĝis 6a de novembro sukcese okazis en la pitoreska ĉina urbo Quanzhou [Ĉjuanĝoŭ] kun la ĉeftemo “Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko”. Paralele kun ĉi tiu kongreso okazis la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio kun la […]

Japana descendo en Saĥaleno

Dum dekoj da jaroj mankis kontakto inter esperantistoj de la najbaraj insuloj Saĥaleno (Ruslando) kaj Hokkajdo (Japanio).

Israelo: Duoble rekorda kongreso

Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.

Irano: Dialogi tutmonde

La dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.

Konto Espero de UEA disponeblas por helpo al Nepalo

Nome de la membroj de UEA tra la mondo, la Estraro de UEA esprimas kondolencojn kaj solidarecon al la nepalaj esperantistoj, kies landon fine de aprilo trafis granda tertremo. Diverslande, esperantistoj jam anoncis sian deziron konkrete helpi homojn trafitajn de la katastrofo. Oni povas tiucele donaci al sialanda help-fonduso aŭ alia organizaĵo, kiu jam laboras […]

Komuna Seminario: Duafoje en Vjetnamio

Komuna Seminario (KS) origine estis evento de junuloj el Koreio kaj Japanio, poste ĉiniaj junuloj aliĝis. En 2010 KS unuafoje okazis en Hanojo laŭ la deziro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) aliĝi al la kunorganizado de KS. En 2012 VEJO iĝis oficiala membro, kaj la 33a KS estis planita por Ho-Ĉi-Min-Urbo. KS-33, kies ĉeftemo […]

Japanio: Obama, sed ne tiu

La lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno […]

Amikoj renkontiĝis en montaro

Ekde la 1a ĝis la 11a de aŭgusto okazis la 9a RA (Renkontiĝo de Amikoj). RA okazas en diversaj lokoj, kaj ĉi-foje ĝi estis en Altaja respubliko de Ruslando. La renkontiĝon partoprenis 27 personoj el naŭ ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.

Israelo: Kongreso meze de dezerto

La 24–26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.

La unua Esperanto-kongreso en Irano

La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK1) okazis en Tehrano la 24–26an de marto kun pli ol cent partoprenantoj el Aŭstralio, Francio, Japanio, Koreio, Pollando kaj sep provincoj de Irano.

Al pli azia estonteco de UEA

Vortoj de komitatano Z Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, […]

Korea-Japana Kongreso: Amikeco trans la maro

La serenan posttagmezon de la 7a de oktobro, en trejneja instanco inter montetoj en la urbo Seongnam, sude de la korea ĉefurbo Seulo, iom post iom amasiĝis koreoj, kaj vespere, du busoj da japanoj aldoniĝis. Jen la komenco de la 43a Korea Kongreso de Esperanto por koreoj, la 98a Japana Esperanto-Kongreso por japanoj, sed ili […]