12 Julio 2013 de AlKo
Steele, Trevor. Paradizo ŝtelita. – Antverpeno: FEL, 2012. – 336 p. Paradizo ŝtelita de Trevor Steele, daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo [...]
5 Decembro 2012 de AlKo
Steele, Trevor. Flugi kun kakatuoj: Romano. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010. – 254 p. Trevor Steele en siaj romanoj ofte traktas akrajn sociajn kaj historiajn temojn, sen mildigo aŭ plibeligo. Ĉi-foje temas pri koloniado de Aŭstralio fine de la 19a jarcento, kun akuta konflikto, milito inter la civilizoj eŭropa kaj aborigena. Tragedio estas en tio, [...]
14 Oktobro 2012 de AlKo
Laŭ la ĵusa informo el Roterdamo, la 13an de oktobro 2012 forpasis Donald Broadribb (1933–2012). Donald Broadribb naskiĝis en Usono, kaj ekde 1974 ekloĝis en Aŭstralio. Li studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikanalizon. Esperantisto ekde 1946, li diskoniĝis kiel redaktoro, tradukanto kaj teologo. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, inter kiuj Kristana Bulteno, Nord-Amerika Esperanto-Revuo, Biblia Revuo, [...]
21 Oktobro 2011 de AlKo
Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj [...]