4 Decembro 2013 de AlKo
En Esperantujo estas multaj premioj kaj honoraj titoloj. Vaste konata estas la kulturpremio, kiun la fondaĵo FAME kaj la germana urbo Aalen kreis por distingi personojn kaj instituciojn pro iliaj meritoj en stimulado de internacia interkompreno per kulturaj verkoj en Esperanto. OSIEK kaj LF-koop atribuas literaturajn jar-premiojn. La premion Deguchi, kiun financas la japana religia [...]
5 Junio 2013 de AlKo
John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj. Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko [...]
3 Junio 2013 de AlKo
Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18). – Prezo: 20 eŭroj. Fine de [...]
11 Septembro 2012 de AlKo
Nia trezoro Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, [...]
11 Marto 2012 de AlKo
En 1997 BBC informis, ke, en enketo pri 100 plej gravaj literaturaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis La Mastro de l’ Ringoj, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto. Kvankam ankaŭ la vendostatistiko pruvas, ke tiu enketo ne trompas kaj ke la romano de Tolkien fariĝis apartenaĵo de [...]
7 Februaro 2012 de AlKo
Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, [...]
5 Novembro 2011 de AlKo
Por mi, la 6a de novembro estas aparte grava dato. La 6an de novembro naskiĝis mia filino Tatjana (en 1981) kaj mia edzino Halina (en 1959). Nu, mi ne mencius ĉi tiun daton, se ĝi ne estus grava ankaŭ por la tuta Esperantujo, ĉar la 6an de novembro 1924 naskiĝis Bill (literature: William) Auld, eble [...]