Arkivo por la etikedo 'aŭkcio'

Monato aŭkcias 25-stelan ormoneron

La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pesas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn. De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom […]

Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo

La tradicia kongreaa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Pli bonan rikolton, 4528 eŭroj, oni atingis nur en la 83a UK en Montpeliero en 1998. Kun 3579 euroj la aŭkcio de la 94a UK […]

Unika Zamenhof-letero aŭkciata rete

Unu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio. Ankaŭ en la 100-a UK en Lillo ĝi ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel ‘spektaklo’ kaj ‘piroteknikaĵo’. La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 31-an de julio, de 16h30 ĝis 18h00. Oni proponos ĉirkaŭ 50 […]