Arkivo por la etikedo 'Audrey Azoulay'

Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bangla, kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de la momento.

Salutmesaĝo de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktorino de Unesko

Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio. Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.