ESF plifortigas ligojn kun universitata mondo
En junio ESF (Esperantic Studies Foundation) bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig kiel parttempan stabanon kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj inter ESF kaj la universitata mondo. D-ro Pereltsvaig identigos fakultatanojn de nord-amerikaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-studoj kaj studoj kiuj tuŝas demandojn de internacia komunikado, lingvopolitiko kaj rilataj temoj, klopodante nutri tiun intereson [...]














