Arkivo por la etikedo 'Asorti'

Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas

La partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto. Krom la solkantistoj JoMo (Francio), Paŭlo Moĵajevo (Krimeo), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj duopo ĴomArt kaj Nataŝa (Svedio), en BET-52 koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Asorti koncertos en BET-49

La kultura programo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Utena, estos vere elstara. Krom la jam anoncita partopreno de la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando), Miĥail Povorin (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos ankaŭ la konata esperantista muzika grupo Asorti el la [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.