Arkivo por la etikedo 'Grigorij Arosev'

Ne prozo

Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p. Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”. Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas [...]

Jaro 2010: niaj atingoj kaj fiaskoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2010 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” El la dek kvin demanditoj, dek du sendis siajn respondojn, kiujn vi povas legi ĉi-sube.

Iris Murdoch kaj Esperanto

Lastatempe mi sufiĉe multe legas romanojn de la britia verkistino Iris Murdoch [ajris medok]. Nature mi interesiĝis ankaŭ pri ŝia personeco, kaj iom serĉis en la reto iujn interesajn informojn pri ŝi. Neatendite en la ruslingva parto de Vikipedio mi legis, ke Murdoch posedis Esperanton. Tio okazis maje’2010. Tuj direndas, ke nun, januare’2011, ĉi tiu [...]

La futbala jaro 2010 en Rusio

La rusia futbala ĉampionado 2010 estis sufiĉe malinteresa por ĉiuj, kiuj ne subtenas iun ajn teamon, sed simple observas la procedon. Kompreneble, por veraj fanoj ĉiu aparta ludo estis grava, signifa kaj la intrigo – enhava (kiel estas por mi). Sed la fakto estas, ke jam somere oni povis certe diri, ke la peterburga “Zenit” [...]

La 32a MIKF: Politiko abundis, gajnis Frato

La konkursa parto de la 32a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF), tradicie okazinta en junio, estis plenigita de filmoj, kiujn oni povas konvencie nomi “politikaj”. Konsiderante, ke plejparto de tiuj filmoj estis faritaj en ekssocialismaj landoj kaj estis dediĉitaj al ĝuste tiu epoko, tio ne povas esti hazardo, sed konscia elekto de programa direktoro de MIKF [...]



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.