Arkivo por la etikedo 'Arkones'

La 35a Arkones

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ĉi-jare pasis la 20-22an de septembro, do kiel kutime fine de la unua aŭtuna monato. Kaj kiel kutime en la ĉarma okcident-pollanda urbo Poznano. Mi ŝatas la urbon en tiu ĉi tempo. Estas agrable varme, kaj por mi estas granda plezuro promeni tra la urbo, lante kaj lace rigardante la lokan […]

Arkonaŭtoj kunvenos en Poznano por la 35a fojo!

Poznanaj esperantistoj invitas ĉiujn bonajn homojn al la 35aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES. Ĉi tiu tradicia renkontiĝo estos abunda je koncertoj de plej ŝatataj Esperantaj artistoj kaj je prelegoj (interalie de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz).

Arkones sen Paweł

La ĉefsalono de Arkones (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) Estis malfacila periodo komence de la 1990aj jaroj, kiam en Pollando kaj en tuta orienta Eŭropo disfalis la antaŭaj strukturoj, kaj oni pene rekonstruis novajn. Esperanto iom lamis tiam, ĉar homoj devis unue zorgi pri si mem, sia laboro kaj ofte pri sia plua edukado. Tamen kelkaj homoj […]

UAM, la septembra sesio

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin dek gestudentoj el ok landoj: Brazilo, Ĉinio, Koreio, Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Ruslando.

Prezentado de NDK en Poznano

La enciklopedia okopo (de maldekstre): Povilas Jegorovas, Barbara Pietrzak, Roman Dobrzyński, Anjo Amika, István Ertl, Ilona Koutny, Jean-Marc Leclercq (JoMo), Katalin Kováts (Foto: Ulrich Matthias) La 22an de septembro en Poznano kadre de la 34aj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La du […]

Arkones-34: Sen Paweł, tamen antaŭen

Komence de la jaro la Pollandan Esperanto-movadon, kaj precipe ties Poznanan parton, kiel fulmotondro trafis mesaĝo pri forpaso de Paweł Janowczyk (vidu la nekrologon). Ni perdis nian amikon kaj tre valoran personon, kiu de jaroj estis motoro de nia movado kaj de la festivalo Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto). Malgraŭ tio, ni decidis plu organizi […]

Paweł Janowczyk forpasis

La 19an de januaro frumatene en sia domo en Poznano subite mortis Paweł Janowczyk (1960–2018)

Esperante kaj kulture en Poznano

Ĉirkaŭ 160 personoj renkontiĝis la 22-24an de septembro en Poznano por la 33a ARKONES – la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj malfermas la aŭtunan sezonon en Pollando. La ĉefpunkto de la ĉi-jara programo estis la koncerto de la trumpetisto Maciej Fortuna, filo de la esperantisto Świętosław. En la ĵaza etoso estis prezentitaj – en […]

Impresa ARKONES

Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki) Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano […]

Se septembro, Arkones

Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando. Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed […]

La oktobra Ondo aperis

La 25an de septembro tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis la 31an festivalon ARKONES en Poznano, ricevis el la manoj de Halina Gorecka la oktobran kajeron de La Ondo, kaj intertempe pluraj abonantoj en Eŭropo jam ricevis kaj (ek)legis ĉi tiun revuon. La oktobran kajeron de La Ondo malfermas en la tria […]

La Ondo en Arkones

Kiel kutime, la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj la redaktoro de ĉi tiu gazeto Aleksander Korĵenkov partoprenos en la 31a ARKONES, kiu okazos la 25-27an de septembro en Poznano. la abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenos ARKONESon, ricevos sian ekzempleron de la oktobra kajero de La Ondo en la […]

ARKONES-31: Arta Aŭtuno en Poznano

La 25–27an de septembro, tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), okazos en Poznano (Pollando) la tradicia, 31a festivalo de esperantistaj kulturo kaj arto ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Post la pasintjara 30a okazigo kun pli ol 200 partoprenantoj el 24 landoj, la organizantoj ne volas retiriĝi kaj […]

ARKONES: 30 estas jubileo!

La organizantoj de la 30aj ARtaj KOfrontoj en ESperanto decidis, ke 30 estas nombro jubilea, kaj la 30a jubilea ARKONES logis al Poznano je la lasta septembra semajnfino pli ol ducent (precize, 204) partoprenantojn. Preterire mi aŭdis plurfoje konversaci-pecojn, pri kiel oni estis en la dua aŭ tria festivalo, en kiu loko kaj tiel plu. […]

ARKONES: Oni ne povas kabei…

Saluton… Finfine Vi venas… mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante […]

Aŭtuna sesio en la universitato UAM

Dum la tria semajno de septembro la pollanda urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones. La aktuala interlingvistika grupo – tri brazilanoj, du svisoj, po […]

La 29a ARKONES kun muzikaj steluloj kaj interesaj prelegoj

Poznanaj esperantistoj de la societo E-Senco por la 29a fojo okazigos postsomerajn, sed daŭre varmajn ARtajn KONfrontojn en Esperanto ARKONES, ekde la 20a ĝis la 22a de septembro 2013 en Poznano (Poznań, Pollando). ARKONES prezentas kulturan kaj artan programon en Esperanto. Oni ankaŭ tuŝos spektron da temoj ligitaj kun lingvopolitiko, Esperanto-movado kaj lingvistiko (ARKONES okazos […]

ARKONES: Kulta kulturaranĝo

Pasis nur kelkaj jaroj post translokiĝo de Arkones al la Fervojista domo ĉe la strato Niepodległości en Poznano, sed la loko jam fariĝis kara kaj preskaŭ tradicia por ĉiujaraj partoprenantoj de la aranĝo. La pola nomo de la strato signifas “Sendependeco” kaj ĝi ideale kongruas kun la etoso de la ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Temas […]

La 15a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj

Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano. Tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15a studjaro: la dua jaro de la kvina […]

Fondaĵo Grabowski: Berveling kaj ARKONES premiitaj

Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank’ al donaco de Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj. Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife […]