Arkivo por la etikedo 'Argentino'

99a Universala Kongreso de Esperanto

La 99a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto, estis kongreso de ekstremoj. Unue ĝi estis tre malgranda, nur 706 registritaj aliĝintoj, kiun nombron subis nur la kongresoj en 1905, 1910, 1915 kaj 1920, do antaŭ tre longe. Mankis multaj konataj figuroj, kiuj kutimas umi en [...]

Rezolucio de la 99a Universala Kongreso de Esperanto

Ni, 706 partoprenantoj en la 99a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;

La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99a UK

Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la Argentina ĉefurbo Bonaero.

Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko. Ni esperantistoj ja laboras por ‘la nepoj’, t. e. [...]

En 2014 Bonaero! Sed poste?..

Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.