La Balta Ondo » Anna Liszewska

La unua jubileo de SES
La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.

La ĉefa celo de SES estas instrui Esperanton je diversaj niveloj – ekde plenaj komencantoj kiuj konstruas siajn unuajn frazojn kun Stano Marček aŭ Viktor Solé, ĝis lingvaj spertuloj kiuj cerbumas pri gramatiko kun Bertilo Wennergren aŭ ekkonas novajn vortojn kun Konstantin Tiĥomirov. Entute instruis 12 instruistoj de 12 landoj! Krome, same kiel pasintjare, okazis literatura kurso de Russ Williams kaj Nicola Ruggiero.

Peter Weide instruas en SES (Foto: Aleksej Ogurcov)

Sed SES ofertis ne nur antaŭtagmezan lingvolernadon. La programo estis riĉa, kaj ĉiuj povis trovi por si ion interesan. Vojaĝemuloj povis viziti famajn slovakajn urbojn, kastelojn, bestoĝardenon aŭ la montaron Altaj Tatroj. Scivolemuloj povis partopreni interesajn posttagmezajn prelegojn. La programeroj estis buntaj: kursetoj de diversaj lingvoj, diskutrondoj pri vivstiloj kaj socisistemoj, manartaĵoj, movadprelegoj kaj danckursoj. Dancemuloj esprimis sin ankaŭ dum vesperaj koncertoj, interalie de Asorti kaj Kaŝi.

Koncerto de Asorti (Foto: Andrzej Sochacki)

Sportemuloj havis ŝancon gajni en konkursoj dum la sporta tago aŭ ludi simple por plezuro dum la tuta semajno. Frandemuloj esploris gustojn de la tuta mondo dum la Internacia Kuirarta Festivalo. Noktemuloj serĉis homlupojn dum Homlupaj Noktoj. Diboĉemuloj povis lasi sian monon en drinkejo.

Omaĝe al la deka okazigo de la somera studado, Marek Blahuš proponis kvizon pri SES kun valoraj premioj. Ni festis la jubileon ankaŭ per kuko kaj medogustumado. Krome dum la lasta vespero okazis aŭkcio de bela pentrajo kun montara pejzaĝo de Martin, kiun dum SES kreis unu el la partoprenantoj. La bildon post sufiĉe longa batalo gajnis Dorota Rodzianko, kiu volis konservi ĝin kiel belan memoraĵon pri la jubilea SES.

SES 2015 estis la lasta SES antaŭ la venontjara 101a Universala Kongreso en Nitra, pro kiu SES ne okazos en 2016. Tamen mi esperas, ke la organizantoj, ripozinte post la grandega laboro dum UK-101, denove invitos nin al SES en 2017 kaj poste.

Anna Liszewska

E@I-volontulino

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/08/slovakio-7/

Blanka Silvestro en Blankakvo
La Novan Jaron 2015 mi bonvenigis kun esperantistoj en la germania urbeto Blankakvo (Weisswasser), kie okazis la 6a Junulara Esperanto-Semajno.

Antaŭe mi partoprenis JES-ojn en Gdansko kaj Ŝcxavno-Zdruj (Szczawno-Zdrój), ambaŭ en Pollando. Neniam mi estis en Germanio, nek por Esperanto-okazaĵo, nek kiel simpla turisto. Unue mi ne planis veturi al JES ĉi-jare, sed kelkajn semajnojn antaŭ ĝia komenco mi eksciis, ke unu el la organizantoj ne povas ĉeesti, kaj serĉata estas anstataŭanto. Tiamaniere mi rapide ŝanĝis mian decidon.

JES-6: Blankneĝo en Blankakvo (la foton sendis Ditta Békési)

En Germanio bonvenigis nin neĝo. La JESejo troviĝis en arbaro apud lago, do ĉirkaŭaĵo de aranĝo estis tre ĉarma. Eblis organizi neĝbatalon kaj fari neĝhomon. Post interkona vespero okazis koncerto de Jonny M kaj Karpfen Diem (germana muzikgrupo). Ĉi-jare dum JES koncertis ankaŭ Birke kaj Bertilo, ĴeLe kaj Kapriol’. La diskejon prizorgis DĴ Kunar kaj DĴ Aleksej. Volontuloj povis kanti Esperanto-kantojn dum karaokeo preparita de Tobiasz. Por dancemuloj kelkfoje okazis danckursoj, interalie, dancateliero de Kapriol’, dum kiu ni lernis danci diversajn popoldancojn. Sportemuloj povis viziti proksiman naĝejon kaj glitkurejon.

Kompreneble, JES havis ankaŭ tagan programon. Inter la programeroj estis, ekzemple, kurso de la germana lingvo, peĉakuĉo (kelkminutaj skizaj prelegoj pri interesaj temoj), metiejo de Muzaiko, prelegoj pri funkciado de TEJO kaj EU-institucioj. Dum unu el la vesperoj okazis ankaŭ Internacia Kuirarta Festivalo, dum kiu eblis frandi la plej bongustajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn portitajn de JES-partoprenantoj el siaj landoj.

Grava parto de la programo estis AMO-seminario, dum kiu prelegis Judith Meyer, Peter Baláž, Nico Huurman, Veronika Poór kaj Michael Boris Mandirola. Okazis multaj kunsidoj, interalie, GEJ-kunsido, BEMI-kunsido kaj eble la plej fama de ili ĉiuj TEJO-kunsido. Ĝi famiĝis ĉefe pro la decido disdoni kondomojn dum Esperanto-aranĝoj. Se vi ankoraŭ ne aŭdis pri la afero, en Libera Folio vi povas legi detalojn kaj partopreni diskuton pri la temo.

Sed la plej grava dum tuta JES estis, kompreneble, la Silvestra nokto, ĉar estis celo de la tuta aranĝo, komune en la Esperanta etoso bonvenigi la Novan Jaron. La preparado komenciĝis jam posttagmeze. Ni devis ornami salonon, prepari bufedon kaj bele vesti sin por la solena festado de la lasta nokto de la jaro. Post la dudek-dua horo komenciĝis la balo. Je la noktomezo ni kalkulis lastajn sekundojn de la Malnova Jaro, kaj kiam ĝi forpasis, ni reciproke bondeziris al ĉiuj. Post brakumoj kaj kisoj eblis promeni tra la ĉirkaŭa arbaro kaj apud la lago kovrita per glacio kaj neĝo. La festado finiĝis matene.

Krom surlokaj programeroj eblis ankaŭ partopreni ekskursojn: tuttagajn al Berlino kaj Dresdeno kaj duontagan al la Soraba Kulturcentro. Planita estis ankaŭ ekskurso al Bad Muskau, kie troviĝas bela kastelo kaj parko, sed ĝi ne okazis pro malsano de la gvidanto. La regiono de ĉi-jara JES estis tre interesa, ĉar ĝi estas dulingva. Krom la germanan lingvon oni uzas tie ankaŭ la soraban, kaj, ekzemple, la nomoj de la stratoj estas skribitaj germane kaj sorabe.

Persone mi plej ĝuis la dancatelieron de Kapriol’ kaj diversajn tabul- kaj kartludojn. Mi tre ŝatis ankaŭ la etosplenan kandelan koncerton de B&B kaj la surprizplenan koncerton de ĴeLe. Estis multaj interesaj programeroj, kiujn mi volis partopreni, sed bedaŭrinde mi ne povis pro miaj devoj. Tamen al mi plaĉis JES en Blankakvo kaj mi ĝojas, ke mi venis. Por la sekva JES estas planita granda ŝanĝo, ĉar ĝi okazos nek en Pollando, nek en Germanio, kiel kutime, sed en la hungara urbo Eger. Se vi jam emas aliĝi, vizitu la retejon de JES, en kiu baldaŭ estos disponebla aliĝilo:

Anna Liszewska

E@I-volontulo

la fotojn sendis Ditta Békési

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/01/jes/

La rekorda KAEST
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazis la 13–16an de novembro en la malgranda slovakia urbo Modra-Harmónia. Ĝia ĉeftemo estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Krome eblis partopreni ankaŭ AMO-seminarion (Aktivula Maturiĝo), kies ĉefa temo estis “Ciferecigo de la Esperanto-kulturo”.

Ĉi-jara KAEST estis rekorda, se temas pri nombro de partoprenantoj – aliĝis 77 personoj! Estas ĝojinda afero, ke multaj homoj emas okupiĝi pri scienco kaj tekniko en Esperanto.

Unu el la plej interesaj prelegoj estis de Marek Blahuš pri ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj. Tio estis resumo de kelkjara laboro de li kaj Václav Zouzalik. Imponis min tempo dediĉida de ili al tiu projekto kaj zorgemo pri detaloj. La preleganto kreis mapon kaj premiere montris ĝin en KAEST por prezenti aperojn de novaj esperantistoj en la komenca periodo en la tuta mondo laŭ jaroj. Tio estis malfacila tasko, ĉar ŝanĝiĝis limoj, kelkaj landoj jam ne ekzistas, aperis novaj landoj.

Por mi persone tre interesa estis la prelego de Ján Vajs pri slovakaj grotsistemoj. Mi mem vizitis diversajn grotojn en Pollando, do temo estis por mi tre proksima. Tre grava de la sana vidpunkto estis la prezentaĵo de Vit Guglielmo Mišurec pri kemio en manĝaĵo. Oni povis ekscii, ke ne ĉiam kemio estas malbona kaj malsaniga, ofte ĝi estas tute sendanĝera. Tamen necesas scii, kion ni manĝas kaj esti atentaj pri, ekzemple, koĉenilo (E120) kaj oranĝflavo (E110).

Mélanie Maradan prelegas pri optika signorekono (Foto: Andrzej Sochacki)

Gravan problemon tuŝis Konstantin Tiĥomirov en sia prelego pri transliterumo kaj latinigo de la rusa lingvo. Li prezentis ĝisnunajn metodojn uzatajn por tiu celo. Neniu el ili estas plene sukcesa, kaj hodiaŭ ne ekzistas nur unu metodo uzata de ĉiuj, en uzo estas kelkaj metodoj kaj tio kaŭzas tohuvabohuon. Fine li prezentis sian propran metodon, kiun li kreis unuigante la plej bonajn ecojn de antaŭaj metodoj.

Alia interesa prelego temis pri registrado kaj podkastoj. Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller rakontis pri siaj spertoj. Evidentiĝis, ke ankaŭ registrado de propra podkasto ne estas tiel malfacila, kiel mi opiniis.

Krom kutimaj prelegoj okazis ankaŭ AMO-seminario. Male al la prelegoj en KAEST, ĝi okupiĝis ĉefe pri praktiko, do plimulto de metiejoj okazis en la komputilejo, kie partoprenantoj rekte ekzercis priparolatan temon.

KAEST estis ankaŭ bona ebleco por prezenti novajn eldonaĵojn. Peter Baláž prezentis la duan eldonon de la unua Esperanto-lernolibro pri tokipono. Petr Chrdle prezentis novajn librojn de sia eldonejo KAVA-PECH. Tre aplaŭdinda estis ankaŭ iniciato de hungaraj esperantistoj sub la gvido de Lászlo Szilvási, kiuj en KAEST lanĉis la arkivon de 40 ciferecigitaj jarkolektoj de Juna Amiko por 1974-2014. Ĝi haveblas rete:

La konferenco havis ankaŭ kelkajn malstreĉigajn momentojn. La unuan tagon okazis gustumado de tre bonkvalitaj regionaj vinoj. Poste eblis partopreni ankaŭ en la Tago de Malfermitaj Keloj en Modra, dum kiu lokaj vinproduktantoj regalis gastojn per la plej valoraj trezoroj de siaj keloj. Dum la lasta tago eblis veturi al la kastelo Červený Kameň por ekskurso. Samtempe okazis unua laborkunsido pri la 101a UK, kiu okazos post du jaroj en Nitra.

Kiel ĉiam, post KAEST aperos konferenclibro (prelegkolekto) kun paperaj versioj de prelegoj. La sekva konferenco okazos en novembro 2016, denove en Modra.

Anna Liszewska

E@I-volontulino

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/12/slovakio-5/