4 Novembro 2016 de AlKo
Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki) Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano [...]
15 Septembro 2016 de AlKo
Esperanto ĉeestis ĉi-jare en la tradicia festivalo Przystanek Woodstock (stacio Woodstock), okazinta la 14–16an de julio en Kostrzyn nad Odrą ĉe la limo de Pollando kaj Germanio.
26 Junio 2016 de AlKo
La 3–5an de junio 2016 okazis la 30aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun partopreno de samideanoj lokaj kaj gastoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.
23 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.
18 Oktobro 2013 de AlKo
Saluton… Finfine Vi venas… mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante [...]
29 Junio 2012 de AlKo
De la 25a ĝis 28a de majo ĉirkaŭ Pentekosto, kiun sekvas en Germanujo ŝtata feritago lunde, okazis en Berlino la Komuna Esperanto-Kongreso de la dana, germana kaj pola Esperanto-asocioj, al kiu venis entute 255 partoprenantoj el 18 landoj. La kongreso estis samtempe la 89a Germana Esperanto-Kongreso, kiu same kiel kelkaj antaŭaj okazis kunlabore kun la [...]