Arkivo por la etikedo 'Andriukaitis'

Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET

Vilno: Povilas Jegorovas kaj Vytenis Andriukaitis La 29an de oktobro 2018 membro de Eŭropa Komisiono (Eŭrokomisaro) Vytenis Andriukaitis en la reprezentejo de Eŭropa komisiono en Vilno akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Krom kelkaj aliaj aferoj de la Esperanto-movado estis priparolitaj la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj la 6-14-an de julio 2019 en […]

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato

La Honora Patrona Komitato de UEA ekhavis du novajn membrojn: Vytenis Andriukaitis kaj Judit Polgár. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Andriukaitis kaj Polgár decidis la Komitato de UEA en sia […]

EEU aktivis en Freiburg

De la 2a ĝis la 5a de junio en la germana urbo Freiburg okazis Germana Esperanto-Kongreso, kaj paralele tie okazis ankaŭ Eŭropa Konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj jaraj regulaj kunvenoj. La konferenco havis la titolon “Zamenhof kiel antaŭulo de homaj rajtoj” kaj estis dediĉita al la 100-jara datreveno de la morto de tiu […]

Politikisto kaj diplomatoj en la komuna kongreso de EEU kaj GEA

Malofte altnivela politikisto vizitas Esperanto-kongreson. Tamen en Freiburg en Breisgau la 94an Germanan Esperanto-Kongreson kaj la konferencon de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) dum pentekosto vizitis Vytenis Andriukaitis el Litovio, la EU-komisionano pri sekureco de nutraĵoj, kaj li eĉ alparolis la kongresanaron en Esperanto – nu, li junaĝe lernis Esperanton kaj dum kelka tempo intense praktikis nian […]

Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj

La 28an de julio 2016 en la lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra (Slovakio), ĉefparolis en Esperanto membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis. Unu jaron poste Andriukaitis akceptis inviton de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj la 3an de junio 2017 parolis en Esperanto en Freiburg (Germanio) antaŭ partoprenantoj […]

Perspektivoj de lingva komunikado en EU

Vytenis Andriukaitis parolas en Esperanto en Nitro (Foto: Jozef Baláž) Lige kun la 101a UK en Nitro okazis pluraj aranĝoj, inter kiuj estis lingvopolitika konferenco pri perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio, sub aŭspicio de ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj Miroslav Lajčák. La konferenco estis aranĝita la 28-29an de julio 2016 en […]

Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio

Kadre de la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra la 28-29an de julio 2016, okazis senprecedenca evento. Unuafoje en la historio de EU, membro de la Eŭropa Komisiono (EK) parolis ne nur pri Esperanto, sen ankaŭ en Esperanto. Temas pri la konferenca ĉefparolado de Vytenis Povilas Andriukaitis, […]

Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono

En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK) – plenumorgano de la Eŭropa Unio (EU). EK, foje nomata registaro de EU, konsistas el 28 membroj – po unu el ĉiu lando de EU. Litovion en ĝi reprezentas Vytenis Povilas Andriukaitis, EKano pri sanprotektado kaj pri sekureco de manĝaĵoj, kiu scias kaj subtenas Esperanton.