La Balta Ondo » Andreas Künzli

Nia trezoro: Mario Pei
Naskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en 1908 al Usono, en Novjorko li trapasis diversajn specialajn lernejojn kaj ricevis ankaŭ jezuitan edukadon. En 1932 li doktoriĝis ĉe la Columbia universitato per verkaĵo pri la lingvo de la oka jarcento en norda Francio. Restante fidela al la sama universitato, de 1952 ĝis 1970 Pei instruis kiel ĝia profesoro romanan filologion.

Multnombre li publikigis diverstemajn verkaĵojn en kaj ekster la romanistiko, kiuj trovis vastajn atenton, aprezon kaj signifon. Liaj abundaj scioj kaj konoj pri lingvoj estis urĝe bezonataj kaj kondukis dum la dua mondmilito al la kunlaboro kun la ministerio pri defendo de la usona registaro, kie li laboris kiel lingva konsilanto kaj aŭtoro de klerigaj tekstoj por usonaj soldatoj. Pei verkis kvindekon da libroj. En 1941 li publikigis sian unuan libron pri la itala lingvo. Post tio sekvis The Story of Language (1949), The Story of English (1952), The Story of Tedesco (1952), All about language (1954), Language for everybody (1956), Talking your way around the world (1961), How to learn languages and what languages to learn (1966), Double-speak in America (1973), The Story of Latin and the Romance Languages (1976) kaj aliaj.

La ĉefa kontribuo, kiun Pei postlasis sur la kampo de la interlingvistiko, estis lia ampleksa libro (291 p.) One Language for the World, kiu aperis en 1958 en la angla lingvo. Kvankam nuntempe apenaŭ plu uzata, legata aŭ citata, ĉi tiu libro devas esti taksita kiel “klasika” scienca verko pri la problemo de la universala, internacia aŭ komuna mondlingvo. Pro diversaj kialoj, kiujn li detale klarigis en sia leginda libro, Pei montris sin konvinkita, ke la homaro ne nur iam devus disponi pri komuna lingvo, sed ke la popoloj ankaŭ dezirus havi tian mondlingvon. Pei kredis, ke tia komuna lingvo povus multe kontribui al la paca internacia kunlaboro, ligita kun la libereco de la individuo, kvankam tia lingvo mem ne kapablus eviti internaciajn konfliktojn. Sed ĝi povus almenaŭ efike helpi eviti miskomprenojn en la komunikado kaj tradukado, subteni la sciencon kaj teknologion, helpi la evoluon de la literaturo, akceli la turismon kaj eĉ krei laborlokojn. La ĉefa problemo estus nur la metodo laŭ kiu elekti tian lingvon el 2796 naturaj lingvoj kaj el 600 konstruitaj lingvoj (ciferoj de Pei). Ĉu do tia komuna mondlingvo estu etna-nacia (natura) lingvo, ekzemple la mondvaste uzataj angla, franca, hispana, ĉina au rusa, aŭ ĉu ĝi estu la idiomo de malgranda tribo, aŭ ĉu tiucele estu adoptita iu konstruita lingvo (li ne uzis la terminon planlingvo) kiel Esperanto, Ido, Interlingua aŭ Basic English?

Dum por ĉiuj ceteraj iam proponitaj konstruitaj lingvosistemoj Pei ne vidis iun ŝancon realiĝi, li evidente esprimis certan simpation por la zamenhofa Esperanto, kies diversajn avantaĝojn li klare vidis. Li emfazis la (laŭdiran) propedeŭtikan valoron de ĉi tiu planlingvo kaj rekomendis enkonduki ĝin en la instruplanojn de la lernejoj. Malgraŭ tiu favorado de Esperanto, lia principa skeptiko pri la konstruitaj lingvoj restis konservita.

Rimarkinde estas, ke Pei egalrajte traktis la etnajn-naciajn kaj konstruitajn lingvojn en siaj konsiderado, analizado kaj rekomendado por ludi la rolon de mondlingvo. Kaj li starigis la kriteriojn. Lingvo, kiu servus nur al malgranda elito, kiu estus uzata nur kiel klasĉambra ekzerco aŭ kiu estus adoptita sole de relative malmultaj ŝatantoj, laŭ li ne taŭgus kiel mondlingvo. Tia lingvo devus almenaŭ funkcii en la sama maniero, aŭ dimensio kiel la angla en Usono aŭ la rusa en Sovetunio. Tia mondlingvo ankaŭ ne devus esti perfekta nek aparte facila, sed ĝi simple devus ludi la rolon de la mondlingvo. La enkondukon de tia komuna lingvo li sugestis aparte en la kazo de iuj multlingvaj ŝtatoj (li menciis interalie Hindan Union, Sudanon kaj Svislandon). Krom tio, tia lingvo ankaŭ ne devus funkcii por esprimi iun apartan idean principon, celon aŭ intereson, sed ĝi devus servi nur kiel rimedo (angle: tool). Plej grave estus, ke tia mondlingvo ne estu aprobita nur de kelkaj, sed ke ĝi estu akceptita de ĉiuj. Inter la malavantaĝoj de la planlingva movado Pei menciis la diversajn tendencojn, kiuj konkurencas kaj kontraŭbatalas unu la aliajn. Alia ĝeno estis laŭ li la rigida insistemo de la interlingvistoj, kiuj krom konstruita lingvo ne vidas alian solvon de la “lingvoproblemo”. Ĉi tiun sintenon Pei kritikis kiel “Esperanto-naciismon”, aŭ “Interlingua-naciismon”.

Lia libro One Language for the World estis notita de Unesko-Kuriero, №11, 1963, sur kies paĝoj la aŭtoro ricevis la okazon prezenti la planlingvan temon. Skizante la historion de la provoj krei universalan lingvon, Pei pritaksis ankaŭ la valoron de Esperanto, kiun li laŭdis kiel bonegan ekzemplon de fonetika lingvo. La fonetikecon kaj normigitecon de Esperanto li eĉ pli alte estimis ol ĝian laŭdiran neŭtralecon mem, se per tio oni komprenas la internaciecon kaj etnan sendependecon de planlingvo. Al la aktualaj planlingvoj Pei riproĉis, ke ili ne sufiĉe konsideras la kreskantajn signifon kaj evoluon de la naturaj lingvoj, kiuj disvastiĝas kun la ambicio fariĝi modernaj universalaj lingvoj. Pro la menciitaj avantaĝoj de planlingvoj, al kiuj apartenis laŭ li ankaŭ la manko de la danĝero disdialektiĝi, Pei kredis, ke internacia konstruita lingvo kiel Esperanto estus tuj adoptebla, enkondukebla kaj utiligebla por la monda komunikado, dum la naturaj lingvoj devus unue reformi sian ortografion. Aprezante la kulturajn valorojn, kiujn Esperanto laŭ li jam kreas pere de sia praktika uzado, Pei skribis, ke li ĝojus, se li povus konstati, se ĉirkaŭ tia planlingvo naskiĝus ankaŭ universala kulturo.

Mario Pei apartenis al la redakta komitato de La monda lingvo-problemo, sed ŝajnas, ke li mem ne postlasis artikolon en tiu ĉi fakrevuo, kiu estis tiam kontrolata de V. Sadler.

Pei pledis por praktika solvo de la “lingvoproblemo”. La perspektivon de la angla lingvo, kiu rapide disvastiĝas inter la popolaro de la moderna mondo, li komparis kun la analoga situacio de la latina lingvo en la antikva tempo, kiam ĝi estis adoptita de la etruskoj, iberoj kaj gaŭloj kiel lingua franca.

Konklude, la profesia lingvisto Mario Pei kredis, ke la mondlingva movado havas en principo ian ŝancon por sukcesi. Samtempe li atentigis, ke tiu sukceso dependos de tio, ĉu la registaroj de la mondo interkonsentos pri la enkonduko aŭ adopto de iu konkreta idiomo kiel komuna mondlingvo. Sed li timis, ke la ĉefa obstaklo de la solvo de la problemo verŝajne konsistas en tio, ke estas neeble konvinki ĉiujn popolojn pri la absoluta supereco de unu el la ekzistantaj lingvoj, ĉu natura, ĉu konstruita.

Andreas Künzli

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/mariopei/

En Berno antaŭ cent jaroj
La 9a Universala Kongreso de Esperanto de la jaro 1913 devintus esti invitita al Ĝenovo, sed pro organizaj problemoj, interalie, la demisio de la prezidanto de la LKK, ĝi ne povis okazi en Italio. Kiel alternativo oni decidis pri Berno (Svislando), kiu estis je dispono kiel kandidato kune kun Edinburgo kaj Bukareŝto. Pro tio Zamenhof skribis al Hippolyte Sebert, la gvidanto de la Esperantista Centra Oficejo en Parizo, la sidejo de la Konstanta Komitato de l’ Kongresoj (KKK), siajn dubojn pri la senco organizi la kongreson en Berno, des pli ke en ĉi tiu urbo atendis la esperantistojn kelkaj tre influaj kontraŭuloj de Esperanto, precipe idistoj, kiuj povus fari publikan skandalon. Krom tio li timis, ke mankos sufiĉaj aliĝantoj kaj partoprenantoj. Zamenhof proponis al Sebert rezigni pri la UK en 1913 kaj koncentri ĉiujn fortojn al la jubilea kongreso en Parizo en 1914.

Sed malgraŭ la zamenhofaj duboj kaj avertoj, la 9a UK estis malfermita la 24an de aŭgusto en Berno kaj daŭris ĝis kaj 31a kun 1203 partoprenantoj (laŭ la jarlibro de UEA, sed 1015 laŭ Enciklopedio de Esperanto) el 30 landoj en la berna Kazino. Zamenhof aperis en akompano de sia edzino Klara kaj sia iom kaprica filino Lidia, kiu eklernis Esperanton nur kelkajn semajnojn antaŭe. Ilia filo Adamo alveturis el Laŭzano, kie li studis kaj doktoriĝis pri medicino.

La membroj de LKK estis: Jakob Schmid, prezidanto; Immanuel Olŝvanger, sekretario; Fritz Merz, financo; Jules Perlet, loĝado; Charlotte Pulvers, kongreslibro; Max Burghold, distro, polico. La honorofico de la alta protektanto estis plenumita de kolonelo Emil Frey, eksa membro de la svisa registaro kaj oficanta direktoro de la centra oficejo de la Universala Telegrafa Unio. Lia varma germanlingva kongresa salutparolado estis laŭtlegita de Lina Häberli en Esperanto-traduko. Frey laŭdis kaj dankis la “grandan verkon”, kiun Zamenhof kreis, kaj montris sin konvinkita, ke “krei kaj vivigi internacian lingvon signifas fari al la homaro nemezureblan servon, kies gravecon nur tiu povas estimi, kiu konas la murojn starigitajn inter la popoloj per la diverseco de lingvoj”. Krom tio, paroladis reprezentantoj de la kantona konsilantaro kaj de diverslandaj registaroj.

Kolonelo Frey estis samtempe la prezidanto de la pompa Honora Komitato, kiun konsistigis aro da signifaj publikaj personecoj kiel Emil Lohner, reprezentanto de la Kantona Registaro; G. Michel, prezidanto de la Urba Konsilantaro; Charles Albert Gobat, parlamentano, direktoro de la Internacia Pac-Oficejo kaj nobelpremiito pri paco (1902); Fritz Koch, ĝenerala sekretario de la Internacia Unio de Poŝtoj, Telegrafoj, Telefonoj. Inter aliaj membroj elstaris la ĝeneralaj direktoroj de la Svisaj Poŝtoj kaj de la Svisaj Telegrafoj, la vic-direktoro de la Internacia Oficejo de la Fervojoj, la rektoro de la Berna Universitato, la direktoro de la Nacia Banko, la prezidanto de la Svisa Asocio por Komerco kaj Industrio, kaj reprezentantoj de la armeo, eklezioj, kuracistaro kaj gazetaro.

Ĉar Zamenhof en Krakovo anoncis, ke li ne plu volas ludi la rolon de la “Majstro”, li rezignis en Berno pri sia propra kongresa parolado kaj delegis la noblan taskon al René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu deĵoris kiel prezidanto de la kongresa akcepta komitato. Malgraŭ la averto de Zamenhof, de Saussure tamen daŭrigis nomi lin majstro kaj esprimis al li, publike kaj oficiale, la “profundan dankon, admiron kaj amsenton de la tuta Esperantistaro”. Samtempe, de Saussure proklamis la unuan periodon de la Esperanto-historio “forpasinta” kaj solene inaŭguris la “duan periodon”, kiu laŭ li “estu la decida periodo, dum kiu Esperanto enradikiĝos pli forte en la tuta mondo!”

Aliaj okazaĵoj estis tri laborkunvenoj de UEA, kiu okazigis sian 4an kongreson sine de la UK, sub la gvido de Théophile Rousseau kaj John Pollen, kiuj anstataŭis la UEA-prezidanton Harold Bolingbroke Mudie, kiu devis iri al Kanado, kaj de Hector Hodler, ĝenerala direktoro de UEA, kiu en sia parolado emfazis la neceson plimultigi la asociajn membrojn.

Kiel en la antaŭaj UKoj, ankaŭ en Berno okazis pluraj fakkunsidoj. En la teatra vespero estis surscenigitaj la spektakloj Patreco de Mathilde Wolf kaj Ginevra de Edmond Privat. Okazis muzika kaj literatura vesperoj, internacia oratora konkurso, oficiala festeno, granda koncerto kaj internacia kongresbalo, kiel ankaŭ festo sur la monto Gurten kaj tri Esperanto-diservoj por protestantoj, katolikoj kaj judoj. Friedrich Uhlmann celebris la unuan framasonan riton en Esperanto. La dumkongresa ekskurso kondukis la esperantistojn al Interlaken en Berna Oberlando.

Unu el la dumkongresaj programeroj, kiujn oni legas hodiaǔ kun amuzo, estis priraportita de la Kongresa Gazeto jene:

Dimanĉon, je la sesa amasiĝis sur la Herrengasse antaŭ la Kazino ĉirkaŭ la naciaj flagoj la mil kongresanoj. Dank´al agemo de l´Komisionanoj ordo baldaŭ regis, kaj sekvante la urbmuzikistaron, kiu ludis gajajn marŝariojn, la tuta Kongresanaro ekiris tra la Marktgasse kaj la Spitalgasse (ĉefaj stratoj en la urbocentro, aK) ĝis la stacidomo kaj de tie tra la Christoffelgasse, preter la monumento al la Universala Poŝta Unio, tra la Bundesgasse ĝis antaŭ la Federacia Palaco. Multaj Kongresanoj portis verdajn flagojn. La stratoj estis superplenaj je Bernaj kaj fremdaj rigardantoj, kiuj tre interesiĝis. Sed kiam la sekvantaro alvenis sur la Bundesplatz, la rigardantoj estis tiel multegaj, ke oni devis iom atenti antaŭ ol grupiĝi. Tiam la urbmuzikistaro solene ludis la svisan nacian himnon; ĉiuj kapoj senĉapeliĝis, kaj ĉiuj nepre ĉiuj, kantis tiun himnon al libereco. Kaj nun tra la Amthausgasse reekmarŝis la Kongresanaro ĝis la Kazino. Tie [estis], sur vasta balkono, S-rino kaj D-ro L.L. Zamenhof, ĉirkaŭitaj de la estradaj eminentuloj, kiuj intertempe trinkis teon. La sekvantaro helike amasiĝis kaj haltis antaŭ la balkono. Post ovacio al la kreinto de Esperanto, la Kongresanoj ĥore kantis la Esperon akompanatan de la urbmuzikistaro. Dum tiu kantado, la vidaĵo, el la balkono, de la placo tute nigra je homoj estis tre impresiga.

Pro maldiskreteco oni povis ekscii, ke la idistoj klopodas saboti la kongreson, sendante leteron al la aŭtoritatoj de ŝtato, kantono kaj urbo kun la alvoko ke oni rezignu sendi oficialan reprezentanton al la UK. La skandalo fariĝis publika, ĉar la letero estis submetita al la prezidanto de la kongreso, Schmid, kiu okupiĝis pri la afero. Ambaŭ flankoj ĵetis oleon en la fajron. En la kongresejo cirkulis bildkarto kun sarkasma karikaturo: dekstre ĝi montris la kongresan prezidanton Schmid en formo de giganta urso, maldekstre estis videbla mortpendigilo kun vireto, supozeble idisto, surportanta la titolon Weltsprache-Amt kaj sufokata de la giganto. La idistoj anoncis, ke ili daŭrigos sian lukton kontraŭ Esperanto. La esperantistoj simple ignoris la agadon de Weltsprache-Amt, kio devis forte ĉagreni la idistojn. La kongresa parolado de Emil Frey estis publikigita ankaŭ en la periodaĵo Die Weltsprache, organo eldonita de la svisaj idistoj. Ĉar Frey estis ankaŭ honora prezidanto de la ‘Unuiĝo por la kreo de Mondlingva Oficejo’, proksima al la idistoj, li deklaris, ke li “nepre deziras gardi la neŭtralecon” rilate la planlingvan demandon.

Kiel aldonaĵo de la revuo Esperanto aperis ses numeroj de la Oficiala Kongresa Gazeto, kiu publikigis krom multaj programaj informoj ankaŭ la paroladojn de la ĉefaj movadaj funkciuloj. La loka kaj svisa gazetaro dediĉis al la 9a Universala Kongreso de Esperanto en Berno plurajn artikolojn.

Andreas Künzli

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227bern/

Nia trezoro: Baudouin de Courtenay
Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis nomata Ivan Aleksandroviĉ Boduen de Kurtene. Pro politikaj motivoj, nur en 1918 li povis esti dungita de la Varsovia universitato.

Baudouin de Courtenay estis unuavice talenta kaj sindona fakulo pri malnova pola lingvo, pri hindeŭropaj lingvoj kaj slavaj dialektoj, precipe slovenaj. Efektivigante siajn lingvajn studojn, Baudouin persone vizitis fremdajn landojn por esplori lokajn idiomojn en rekta kontakto kun la indiĝenoj. En sia laboro li aplikis ne nur lingvistikajn metodojn, sed ankaŭ matematikajn formulojn, natursciencajn eksperimentojn, psikologiajn spertojn kaj sociologiajn rimedojn. Pro siaj avangardaj ideoj li konfliktis kun la “jungramatikistoj” (Brugmann, Leskien). Per siaj modernaj teorioj li malfermis al la lingvistiko kvazaŭ revoluciajn opciojn kaj perspektivojn, precipe en la semantiko, semiotiko, semasiologio, morfologio, fonetiko, fonematiko kaj psikofonetiko, same kiel en la antropofoniko, sonfiziologio, dialektologio, psiko- kaj socilingvistiko kaj lingvopatologio, kaj pretigis la vojon al la strukturismo en la lingvistiko.

En sia politika agado Baudouin postulis la egalrajtan traktadon de la etnoj, la separadon inter ŝtato kaj eklezio, la agnoskon de sennacieco kaj senreligieco kaj pledis kontraŭ naciismo, ŝovinismo kaj antisemitismo. Sian nekutiman civitanan kuraĝon Baudouin pagis per malamikaj reagoj flanke de ŝtataj kaj akademiaj instancoj kaj per la portempa perdo de siaj libereco kaj laborposteno.

Unuan kontakton kun la universala lingvo Baudouin de Courtenay probable havis ĉirkaŭ 1884. Tiam li laboris en la universitato de Dorpat (Tartu, Estonio). En la “Delegacio por la adopto de internacia helplingvo”, fondita de Louis Couturat kaj Louis Leau en 1901, Baudouin fariĝis kun Otto Jespersen vicprezidanto de ties Komitato, kies tasko estis ekzameni la taŭgan planlingvan solvon. Kiel konate, la Komitato elektis en principo Esperanton kiel proponotan universalan helplingvon, tamen ne sen postuli kelkajn reformojn en tiu lingvo. Kiam la Lingva Komitato, la plej alta lingva instanco de la Esperanto-movado, rifuzis efektivigi la postulatajn reformojn, estis publikigita en 1907 la reformlingvo Ido. Tio kondukis ne nur al movada skismo, sed ankaŭ al la eksiĝo de Baudouin el la Komitato, ĉar li opiniis, ke Ido signifas “malprogreson” kompare kun Esperanto. Kvankam laŭ liaj propraj klarigoj Baudouin de Courtenay iom scipovis kompreni kaj legi Esperanton, li avertis la publikon, ke li ne konsideras sin esperantisto, nek estas adepto de ia ajn alia internacia helplingvo.

Baudouin de Courtenay verkis kelkajn signifajn artikolojn pri la planlingva demando, kiuj aperis en esperantistaj kaj nacilingvaj periodaĵoj. Lia unua ĉi-tema artikolo probable estis tiu, kiu aperis en la efemera Peterburga gazeteto Esperanto de I. Ostrovskij en 1905. Liaj tri ĉefaj artikolaj kontribuaĵoj pri planlingvoj, kiuj estas prezentindaj, estis publikigitaj en la jenaj gravaj revuoj:

En Analoj de la naturfilozofio (Lepsiko, 1907), Baudouin de Courtenay ne nur rifuzis la asertojn de la lepsikaj jungramatikistoj Karl Brugmann kaj August Leskien (ĉe kiu Baudouin doktoriĝis), kiuj opiniis, ke la konscia perhoma kreado de artefaritaj lingvoj ne eblas kaj ne decas, sed li donis ankaŭ la unuan kompetentan sciencan pritakson de Esperanto. Aparte li laŭdis en ĝi la okulfrapan regulecon de la gramatika, fonetika, grafika, morfologia kaj sintaksa strukturoj kaj substrekis la evidentajn lingvajn avantaĝojn de Esperanto kompare kun la naturaj lingvoj. Esperanton li pritaksis kiel nek tro latinecan nek tro artefaritan lingvon. Lia ĉefa kritiko pri Esperanto koncernis la regularon, laŭ kiu en ĉi tiu lingvo la ina formo estas derivita de la vira formo (ekzemple: patro/patrino, knabo/knabino ktp.) kaj laŭ kiu la inverso estas formita per la sufikso mal-. El ideologia vidpunkto Baudouin estis konvinkita, ke Esperanto povus servi kiel rimedo de la paco kaj unuecigo de la popoloj.

En sia ampleksa ruslingva artikolo aperinta en 1908 en la aldonaĵo Espero de la Peterburga kleriga ĵurnalo Vestnik Znanija Baudouin de Courtenay ankoraŭfoje resumis la ideojn kaj avantaĝojn de la planita internacia helplingvo per konvinkaj argumentoj, emfazante aparte la propedeŭtikan kaj pedagogian valorojn de Esperanto. Samtempe li admonis la esperantistojn, ke ili ne ripetu la erarojn de la volapukistoj kaj ne konsideru sian lingvon supereca kaj netuŝebla. Esperanton mem li konsideris ankoraŭ ne tute matura internacia helplingvo kaj opiniis, ke ĝia perfektigo devus esti la tasko de la lingvoscienco.

En artikolo aperinta en Pola Esperantisto en aprilo 1909 Baudouin de Courtenay okupiĝis pri kelkaj “riproĉoj farataj al la lingvoj internaciaj ĝenerale kaj al Esperanto aparte”. En ĉi tiu brila teksto li plene rifuzis plendojn, kiuj koncernis la asertojn, ke Esperanto estas “ne unuforma lingva miksaĵo” kaj “elpensita fikcio” kaj ke en ĝi estas “malfacile reprodukti frazeologion”. Kaj li konkludis, ke “vanaj estas la timoj de diversaj skeptikuloj, esprimitaj rilate al Esperanto”, pri kiu li cetere kredis, ke ĝi ne disfalos en unuopajn idiomojn kiel siatempe la popola lingvo latina.

Kiam en 1916 en Petrogrado estis fondita la societo Kosmoglot, en kiu aktivis grupo de kuriozaj planlingvistoj, Baudouin de Courtenay estis nomita ĝia honora prezidanto. Okaze de speciala kunveno omaĝe al Zamenhof en aprilo 1918 en Petrogrado, Baudouin ankoraŭfoje plenimprese emfazis la signifon de la nobla morala-etika verko de la mortinta aŭtoro de Esperanto, kiun li konis persone. Kiam Baudouin de Courtenay forpasis en novembro 1929, Leo Belmont honoris en patosa nekrologo de Pola Esperantisto la malaperintan scienciston kiel “gloran kunlaboranton de komunaj eŭropaj lingvoscienco kaj kulturo” kaj kiel “grandan patrioton kaj veran homaranon”.

Andreas Künzli

Legu pli fruajn artikolojn el Nia Trezoro:

Aleksander Korĵenkov: Lev Tolstoj

István Ertl: Jules Verne

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/221trezoro/

Artefarita Esperanto-stila Eŭropo
Vide el Eŭropo

Verŝajne Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) ne scias multon pri la lingvo Esperanto. Van Rompuy, ĉiam bonintenca, certe neniam intencas ofendi, sed ja faris. Somere, li, aŭ almenaŭ liaj parolad-aŭtoroj, substrekis la neceson eviti “artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon”.

“La plej granda problemo en Eŭropo nuntempe ne estas deficito de demokratio. Neniam estis tiom da diskuto kaj voĉdonado pri la Unio. Eŭropa politiko fariĝis enlanda politiko”, – diris Van Rompuy somere en la belga urbeto Loveno. “La plej granda problemo estas deficito de konvinko. Eŭropo ne plu povas esti neeviteblaĵo aŭ demando de destino, ĝi devas esti pozitiva projekto.”

Ĉio bona ĝis nun, sed Van Rompuy aldonis: “Eŭropo ne bezonas novan fundamentismon kun la celo engluti popolojn kaj naciojn en artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon. Ankaŭ ĉi tie ni bezonas ekvilibron, `unuecon en diverseco’, ĉi-foje kun emfazo pri unueco”.

La negativaj vortoj de Van Rompuy aldoniĝas al tiuj de la Eŭropa Komisiono (EK), rifuzinta registradon de civitana iniciato – peticio kun la titolo Rekomendu kantadon de la Eŭropa Himno en Esperanto.

La Komisiono konsideras, ke ne ekzistas leĝa bazo, kiu permesus proponon por leĝa akto en la formo de via iniciato, nome la establon kaj kantadon de la Eŭropa himno en Esperanto”, – skribis Van Rompuy, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono al Seán Ó Riain, prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

“Specife, se konsideri kiel leĝan bazon la Traktatan titolon pri kulturo, ĉi ties ĝenerala celo estas kontribui al la disvolviĝo de la kulturoj de la Ŝtatoj-Membroj, – daŭrigis Day. – Ĝis la nuna momento ŝajnas, ke neniu Ŝtato-Membro igis la antaŭenigon de Esperanto parto de sia politiko pri kultura heredaĵo, kaj ĝi ankaŭ ne povas esti konsiderata parto de la komuna kultura heredaĵo”.

“Ĉu oni atendis ion alian?” – demandis sin la svisa esperantisto kaj interlingvisto Andreas Künzli en la retforumo de Libera Folio. – “Kial skandalo? Nenia skandalo! Sed tute normala afero kaj respondo. Ĉu oni ankoraŭ ne komprenis, ke lingvo, kiel Esperanto, kiu ne estas oficiala en EU, havas nenian signifon, povas ludi nenian rolon, kvazaŭ ĝi havas nenian ekzistorajton?” Künzli aldonas, ke se oni dirus kaj skribus cent aŭ milfoje la samon, certaj esperantistoj daŭre ne kredus kaj ripetus la samajn embarasajn agadojn.

La celoj de la civitana iniciato pri la Eŭropa himno, laŭ EEU, estis plifortigi la komunan Eŭropan identecon, la partoprenon de la civitanoj en la Eŭropa integriĝo, kaj sekurigi la samecon de respekto por ĉiuj Eŭropaj lingvoj. EEU havis en la komitato de subtenantoj por la iniciato subtenantojn, kiel nobelpremiito Reinhard Selten el Germanio kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. Se la Eŭropa Komisiono akceptintus la proponon, EEU devus kolekti 1 milionon da subskriboj en la 27 EU-landoj por ebligi al la Eŭropa Komisiono konsideri tian leĝan proponon.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/bruselo/

Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük
Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912).

Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de Zamenhof, ĉar la aŭtoro de Esperanto evidente forte emociiĝis, kiam li eksciis, ke antaŭ li alia homo jam publikigis internacian neŭtralan planlingvon, kiu ŝajnis plenumi la mondlingvan revon de la homaro, arigante ĉirkaŭ si certan nombron da apogantoj, simpatiantoj kaj lernantoj. Sed Zamenhof baldaŭ komprenis, ke Volapük pro sia troa artefariteco tute ne taŭgas kiel mondlingvo kaj ankaŭ ne hezitis diri tion al Schleyer kaj al la publiko. Sed Schleyer malŝatis kaj rifuzis ĉian kritikon kontraŭ Volapük kaj lia persono, do varma rilato inter li kaj Zamenhof, kiun Schleyer probable konsideris kiel rivalon, ne povis estiĝi.

Zamenhof skribis, ke li sentis sin feliĉa, ke iu antaŭ li sukcesis solvi la demandon de la mondlingvo kaj realigi lian propran revon. En letero de 2-III-1907 Zamenhof konfesis al Julius Riegel: “kreante mian lingvon mi ne sciis pri Volapük, ĉar ĝi tiam ankoraŭ ne ekzistis”.

Ŝajnas, ke Zamenhof eksciis pri la apero de Volapük per gazeta anonco. Samtempe li deprimiĝis, ĉar lin ĉirkaŭis la malagrabla sento, ke iu estis pli rapida ol li kaj ke lia propra vivocelo elvaporiĝis. Sed kiam li pli atente analizis la Ŝlejeran lingvon, li ne kredis, ke tiu idiomo povas esti la vera solvo de la mondlingva problemo kaj daŭrigis dediĉi sin al sia propra projekto.

Unuafoje Zamenhof menciis Volapukon eksplicite jam en la antaŭparolo de sia Unua libro de la Internacia Lingvo de 1887, klarigante la eksterajn cirkonstancojn de la apero de Esperanto. Li eble iom cinike komentis ilin tiel, ke Volapük “akiris certan nombron da adeptoj, la ideo mem de lingvo ‘tutmonda’ estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke eble la afero sukcesos”. Sed ĉar “la malvarma indiferenta mondo (jam Schleyer plendis pro tio) ne volos oferi sian tempon por tio [...], tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon”. Ĉar Zamenhof ne estis konvinkita pri Volapük, kiel alternativon li do prezentis sian Esperanton, kvankam li sentis sin “nek pli talenta, nek pli energia” ol la antaŭaj aŭtoroj de “ĉiuj senfrukte pereintaj provoj”.

Unua letero de Zamenhof al Schleyer

Tamen, en letero de 27-XI-1887 al Schleyer Zamenhof montris sin diplomatia, adorema kaj afabla, tamen ne senkritika. Verkante sian leteron en Esperanto, Zamenhof proponis sian personan amikecon kaj esprimis la volon ne kontraŭbatali Volapukon, sed labori por la mondlingva ideo:

Estimata kaj estiminda sinjoro! Mi sendas al Vi la frukton de mia longa laborado; ĝi estu signo de mia profunda estimo por la nobla idealisto, kiu laboris por la homaro, ne timante la ridegon de l’ amaso. Mi mem plej bone komprenas kiom Vi devis suferi, ĉar mi mem trairis similan vojon [...] Kiam mi antaŭ 5 jaroj aŭdis pri la Volapük, mi ne forĵetis mian laboron, ĉar la konstruo de Volapük ŝajnis al mi ne tute praktika; mi diris al mi, ke lingvo tutamonda devas esti antaŭ ĉio komprenebla, kaj la tuta granda materialo, kiu jam per si mem fariĝis internacia, devas resti ne tuŝita. En lingvo, kiu devas fariĝi tutamonda, oni povas krei nur la malgrandan parton, kiu estas malsimila en malsimilaj lingvoj; ĉio cetera devas resti ne tuŝita. [...] Mi estimas Vian noblan deziron porti utilon al la homaro; kun plena estimo por la aŭtoro de Volapük, mi laboras ne kontraŭ la Volapük, sed por la ideo. Sankta estas por mi la ideo de lingvo tutamonda, kaj en kiu ajn formo l’ homaro ĝin havos, mi estos kontenta kaj feliĉa. Se oni montros al mi, ke mia laboro estas malutila al la ideo, mi mem detruos mian laboron, kvankam mi oferis al ĝi la plej bonan parton de mia vivo. [...] Aŭ unu de la lingvoj mortos per si mem, aŭ la homaro havos du lingvojn, kaj eĉ tio estas por la mondo multe pli bone, ol resti tute sen lingvo tutamonda. Pardonu ke mi skribas al Vi en mia lingvo; mi faras ĝin ne pro malĝentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo. Kun la plej granda estimo. Esperanto.

Zamenhof denuncas Volapukon ĉe ruslandaj instancoj

Por pravigi sian lingvon, en sia petskribo de la 12-IX-1888 al la estro de la ĉefa Administracio por presaferoj por peti la eldonon de ĉiusemajna folieto en Esperanto, Zamenhof notis en sia klarigo pri Volapük jenon:

“Volapük” [...] havas tamen en si nenion internacian: ĝi estas lingvo arbitre elpensita, al neniu komprenebla kaj de neniu (krom certa nombro da adeptoj) agnoskita. Utilo de tiu ĉi lingvo estas do [...] eksterordinare dubebla: se mondo akceptos tiun ĉi lingvon, ĝi estos utila, – sed se mondo ĝin ne akceptos, tiam ĝi neniun signifon havos kaj tute neniun utilon alportos al siaj adeptoj.

Ĉar Zamenhof bezonis la permeson por sia Esperanto-eldonaĵo, li ne preterlasis la okazon laŭdi sian propran lingvoprojekton malfavore al la konkurenculo Volapük.

La fama traktaĵo en La Esperantisto

En la detala traktaĵo Esperanto kaj Volapük, kiu aperis fine de 1889 kaj komence de 1890 en la ĵurnalo La Esperantisto, eldonita en Nurenbergo, Zamenhof analizis la lingvon de Schleyer ja bonvole, tamen tre kritike. Kerne, en tiu ĉi arda kaj iom polemika artikolo Zamenhof kulpigis la lingvon Volapük kaj ĝian inventinton esti malfavore influintaj la evoluon kaj progreson de la internacilingvaj ideo kaj movado. Jen kelkaj ĉefaj citeroj el tiu fama, sed eble iom forgesita Zamenhofa traktaĵo:

Antaŭ 10 jaroj estis proponita arta lingvo sub la nomo “Volapük”. La mondo estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: “jen vi havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!” – tiam amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. [...] Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tiel: Volapük ne faciligis, sed forte malfaciligis tiun ĉi batalon [...]. Kie Volapük en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la “naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj” aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado; kaj kie Volapük renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis [...] malamikojn ne pasivajn, sed penantajn rekte ilin detrui. [...] Tiaj estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. [...] Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldonadon de mia verko: “jam ekzistas ja Volapük” oni diris al mi ĉie.

Sed laŭ Zamenhof lia nova lingvo internacia savis al aferon:

Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero aliformiĝis. [...] La lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas. [...] [Ili] fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj havanta estontecon. [...] [Ili] konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo. [Sed] multaj volapükistoj, kiuj nun fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, konfesis al mi, ke, eĉ havante mian libron, ili longan tempon ne volis ĝin eĉ legi, estante konvinkitaj, ke ĉia nova sistemo estas absolute malutila! [...] Sed estas inter la volapükistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo.

Cetere, Zamenhof atentigis, ke lia «laboro ne estis elvokita de la “sukcesoj de Volapük”, kiel pensas kelkaj volapükistoj» kaj ke kiam li “antaŭ 13 jaroj komencis” sian “laboron, tiam Volapük ankoraŭ ne estis en la mondo.”

Malfavora pritaksado de Volapük

La analizo mem pri la lingvo Volapük fare de Zamenhof estis malfavora, fakte detrua, la maniero disŝira, la tono polemika. Jen estu ĉerpitaj la esencaj eroj de tiu kritiko, publikigita en La Esperantisto, kiuj ne estas sen persona mokado flanke de Zamenhof, kiu aŭdacis kompari Volapukon kun la lingvoj hotentota kaj turka:

Kio estas Volapük? Ĝi estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos! Nenian alian econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internaciajn! “La tuta mondo ellernu Volapük’on”, diris sinjoro Schleyer, “kaj tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon!” Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon, ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante, kian grandegan utilon la Volapük alportos al la mondo, se la tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio de l’ homaro! Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo grandegan utilon, se la tuta mondo ĝin akceptos! Kial do oni bezonis elpensi Volapük’on? [...] Ĉu efektive, sinjoroj Volapükistoj, vi estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo, kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?

En la sekva parto de la analizo de Volapük Zamenhof prezentis ĉefe negativajn trajtojn. Zamenhof opiniis, ke Volapük ne estas belsona kaj ke ĝiaj sonoj estas “sovaĝaj”. Al Schleyer li riproĉis, ke “neniaj gravaj leĝoj ligis” lin, ke “pri la komprenebleco de la vortoj” li “ne zorgis” kaj ke li “kreis la vortojn kiel li volis”. Koncerne la prononcon (elparoleblon), Zamenhof kritikis la Volapük-aŭtoron, ke li “se ia litero ne plaĉis al li, kuraĝe elĵetis ĝin” kiel en la kazo de r. Aliflanke, Zamenhof trovis malbone, ke “la tuta Volapük estas plena je la literoj ä, ö, ü, kiujn la plej granda parto de l’ mondo neniel povas elparoli”. Zamenhof opiniis, ke en Volapük oni povas skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli, kaj ke “la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto.” La laŭdiran facilecon de la gramatiko kaj mallongecon de la vortoj de Volapük Zamenhof pritaksis nur “ŝajnaj”. Konklude: “Volapük ne sole ne estas pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili!” Do, laŭ Zamenhof Volapük ne “estis ia aparta genia penso de sinjoro Schleyer” kaj ne taŭgis por la internacia komunikado.

Ŝajnas ke Zamenhof tamen iom kompatis la inventinton de Volapük, se li aldonis:

Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne ĉar mi envius liajn laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro. Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas.

Diversokazaj omaĝoj al Schleyer

Do, oni nepre devas distingi inter du sintenoj: Unuflanke Zamenhof alte taksis la meritojn de Schleyer por la mondlingva ideo, aliflanke li akre kritikis lian produkton Volapük, kiun li konsideris malsukcesa provo kiel konkreta lingvo internacia.

Ankaŭ en la Zamenhofa teksto Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, verkita en 1898 kaj aldonita al la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto (1903) konfirmiĝis la opinio de Zamenhof pri Volapük kaj Schleyer:

Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia.

Spite al sia negativa opinio pri la lingvo Volapük, Zamenhof neniam forgesis omaĝi la inventinton de Volapük en konvenaj momentoj, eĉ okaze de siaj kongresaj paroladoj, komencante en la 1a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro mem (1905), kie estis diritaj jenaj frazoj de Zamenhof:

En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektinda maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo, kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. [...] Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. [...] la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos.

Kaj en la nomo de la kongresanoj Zamenhof sincere dankis pro lia grava kontribuo al la planlingva ideo.

En sia parolado okaze de la 4a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno (1908) Johann Martin Schleyer denove ricevis la honoron esti menciita. Tiam Zamenhof emfazis:

Dank’ al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon antaŭen.

Kiam Schleyer fariĝis okdekjara, Zamenhof trovis en la parolado por la 7a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno (1911) same taŭgajn vortojn:

Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegan meriton en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapük, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, kaj estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado [...] [kaj] li estis la unua, kiu praktike kreis la internacilingvan movadon.”

Sed Zamenhof rememorigis ankaŭ, ke “Volapük pereis ĉefe pro [...] absoluta manko de natura evoluipovo”.

La sinteno de Schleyer

Do, oni povas konkludi kaj devas emfazi la diferencon, ke Zamenhof ja malaprobis unuflanke la lingvon Volapük, ĉar lingvistike ĝi estis fiasko, due ĝi kontribuis al la malbona reputacio de la mondlingva ideo ĝenerale kaj ŝajne bremsis ĝian movadon; aliflanke glorita estis ĝia inventinto Schleyer kiel grava figuro en la historio de la planlingva ideo, aŭ movado. En ambaŭ kazoj, la opinio de Zamenhof estis kvankam drasta sendube tute sincera kaj honesta.

Ŝajnas, ke Schleyer mem, ne libera de aroganteco, ne emis reciproki la afablecon kaj bonvolajn sentojn de Zamenhof, direktitajn al li. Konsiderante Esperanton lingvo de fuŝuloj kaj finkalkulante kun sia rivalo Zamenhof, Schleyer notis (germanlingve) la 8-X-1900 en sia taglibro jenajn sufiĉe malicajn frazojn:

Ĉiuj imitaĉadoj de Volapük malaperis preskaŭ ĉiuj de la bildosurfaco de la publika atentado kaj aplikado. Nur la Esperanto de sinjoro Z. fantomas kaj vegetas jen kaj jen en malklaraj kaj antaŭjuĝaj [germane: befangenen] kapoj. Tedas nin do senlime perdi ankoraŭ plurajn vortojn pri la Esperanto-miŝmaŝo [germane: Kauderwelsch; traduko de aK).

Nu, ŝajnas, ke oni povas komenti ĉi tiun negativan reagon flanke de la evidente ofendita Schleyer per la amara rimarko, ke ĝi estis iom maljusta, almenaŭ malafabla.

Konsultitaj fontoj:

[Заменгоф Л.] Др. Эсперанто. Международный язык: Предисловие и полный учебник (por Rusoj). Варшава, 1887.

La Esperantisto, 1889.

Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 3 volumoj / [Komp. Itô Kanzi]. Kioto, 1989–1991.

Zamenhof L. L. Originala verkaro / Komp. J. Dietterle. Leipzig, 1929.

Haupenthal R. 125 Jahre Volapük. Leben und Werk von Johann Martin Schleyer 1831-1912. Schliengen, 2005.

Andreas Künzli

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/07/213ak/

Leginda bonega libro
Künzli, Andreas. L. L. Zamenhof (1859–1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. – Wiesbaden: Harrassowitz. 2010. – 564 p., il.

Esperanto estas la sola sukcesa planlingvo el pli ol 1000 lingvoprojektoj. Laŭ Detlev Blanke, kiu analize pritraktis la sukcesajn ĉefkialojn de Esperanto[1], unu el la kialoj estas tio, ke ĝia kreinto Zamenhof profunde kaj diversflanke komprenis la lingvan spiriton, kiun li kunfandis en la disvolviĝon de Esperanto. Pro tio la esplorado pri Zamenhof neniam ĉesas ĝis nun de la naskiĝo de Esperanto.

Laŭ nekompleta statistiko, dum cent jaroj 1910–2010, eldoniĝis pli ol cent biografiaj artikoloj kaj libroj pri la vivo de Zamenhof[2], el kiuj plej vaste konataj estas la biografioj verkitaj de Privat (1920), Boulton (1960), Holzhaus (1969), Maimon (1978), Centassi kaj Masson (2001) k. a. Tiuj biografioj kaj artikoloj ege valoras por komprenigi nun pri Esperanto kaj vivo de Zamenhof.

Tamen ĉi tiuj verkoj, faritaj plejparte de esperantistoj kaj verkitaj en Esperanto, celas esperantistajn legantojn. Estas sendube, ke Esperanto kun Zamenhof estas proksime rilatanta, sed Zamenhof ne vivas en vakuo kaj utopio. Por pli profunda kompreno oni devas serĉi respondojn en la socia, ekonomia kaj politika medioj. En ĉi tiu senco la libro de Künzli estas valora provo por plenigi truon en la esplorado pri Zamenhof.

Lia libro, kiel unu el la serio de la “juda problemo” en Orienta kaj Okcidenta Eŭropo, estas eldonita de la germana eldonejo Harrassowitz. Tio indikas, ke unuflanke la enhavo estas strikte ligita kun la “juda kulturo”, aliflanke la aŭtoro studas pri Esperanto kaj Zamenhof en pli larĝa perspektivo. La libro enhavas 538 paĝojn kun preskaŭ cent fotoj. Mi opinias, ke la esplorantoj pri Zamenhof devas havi talenton lerte scii la rusan kaj Esperantan lingvojn, edukiĝi pri historio, kaj posedi sufiĉajn kondiĉojn por uzi historiajn datumojn. Ĉi tiujn menciitajn kvalitojn plene posedas Andreas Künzli. Nun ni sekvante lin eniru en la vivon de Zamenhof.

La prefaco kaj la enkonduko en la komencaj 7 paĝoj klarigas la perspektivon de la juda kulturo, kaj eksplikas la gravecon kaj neceson studi Zamenhofon en la vidpunkto de socia kaj politika vidpunktoj en lia erao.

En la 2a ĉapitro la aŭtoro esploras la nomon kaj la staton de la familio Zamenhof, kio ne estas problemo por nuntempaj homoj. Tamen en la tempo de Zamenhof lia juda identeco, la naskiĝloko en Pollando aparteninta al Ruslando, la Julia kaj Gregoria kalendaroj kaj aliaj faktoroj interplektitaj kreas problemojn kaj ofte perpleksigas studantojn pri Zamenhof.

La aŭtoro de ĉi tiu libro klopodas ordigi tiujn problemojn. Tiucele li aldonas al ĉi tiu ĉapitro 42 piednotojn. La piednotigo estas grava karakterizaĵo de la libro. La piednotoj unuflanke montras multecon kaj profundecon de la esplora laboro de la aŭtoro, aliflanke ankaŭ la grandan kredindecon de la konkludoj.

En la 3a ĉapitro (p. 26-68), la aŭtoro skizas la politikan medion, la problemojn kaj la situacion de judoj en Ruslando kaj Pollando. Tio estas tre utila, por ke legantoj komprenu la vivscenejon de Zamenhof. La 4a ĉapitro (p. 67-76) prezentas la situacion de Białystok, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof.

En la 5a ĉapitro (p. 88-96) la aŭtoro priskribas la hejmon, la familion kaj la patron de Ludoviko Zamenhof, kaj en la 6a ĉapitro (p. 88-96) la elementan kaj mezan lernejojn, la universitaton, la profesion, la geedziĝon kaj aliajn personajn informojn pri Zamenhof.

En la ĉapitroj 7-8 (p. 97-106), la aŭtoro priskribas la talenton de Zamenhof en lingvoj. En la 10a ĉapitro (p. 107-113) Künzli priskribas cionismon kaj la vidpunkton kaj opinion de Zamenhof pri ĝi.

En la ĉapitroj 10-14 (p. 114-147) la aŭtoro prezentas la historion de Esperanto, la simplan gramatikon, donas specimenon de Esperanta teksto, kaj skizas rilatojn inter Esperanto kaj ĝiaj fontolingvoj.

En la 15a ĉapitro (p. 148-159) la aŭtoro priskribas cenzuran sistemon en Ruslando, precipe la cenzuradon pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Ekzemple, por cenzuri verkojn en Volapuko estis cenzuristo, kiu eĉ lernis ĝin. En la 16a ĉapitro la aŭtoro simple priskribas la suferadon de Zamenhof por serĉi laboron.

La 17a ĉapitro (p. 165-177) temas pri hilelismo, proponita de Zamenhof en 1901 por solvi judan problemon. La aŭtoro priskribas la studadon pri la loĝdomo, la parencoj, la amikoj kaj la laboro de Zamenhof en la 18a ĉapitro (p. 178-185). La 19a ĉapitro (p. 186-195) temas pri antisemitismo en Germanio, Aŭstrio kaj Francio.

En la 20a ĉapitro (p. 196-210) la aŭtoro priskribas la unuan UK-on en 1905. En la ĉapitroj 21-24 (p. 211-249) la aŭtoro prezentas homaranismon, lanĉitan de Zamenhof en 1906, kaj la kritikojn kaj reagojn pri ĝi. Por faciligi komprenigon la aŭtoro komparas diversajn ideologiajn vidpunktojn de tiamaj judaj erudiciuloj. Estas notinde, ke la Zamenhofa ideologio ĉiel rilatas al lingvo. La evoluo de la Zamenhofa ideologio estas resumita en tri etapoj: (1) Neŭtrala lingvo por la judoj (aŭ la religio); (2) Neŭtrala lingvo de lando (aŭ la religio) por solvi internajn etnajn problemojn; (3) Neŭtrala lingvo de la homaro (aŭ la religiaro).

En la ĉapitroj 25-30 (p. 250-312) la aŭtoro priskribas UKojn en 1906-1914, kaj la Ido-skismon. Ĉi tiuj historiaj okazaĵoj grave rolas por komprenigi legantojn pri la frua evoluo de Esperanto.

En la 31a ĉapitro (p. 313-322) la aŭtoro priskribas la lastan periodon de Zamenhof, historion korpreme afliktan. La unua mondmilito komplete detruis la belan homaranismon de Zamenhof. En la ĉapitroj 32-34 (p. 323-340) Künzli priskribas la kredon de Zamenhof kaj la situacion de liaj posteuloj.

La 35a ĉapitro (p. 341-349) enhavas la kronologion de la vivo de Zamenhof; la 36a ĉapitro (p. 350-365) estas bibliografia. En la 37a ĉapitro (p. 366-375) estas prezentataj la ĉefaj zamenhofologiaj esploroj. La lasta ĉapitro 38a (p. 376-398) kun la titolo Esperanto hodiaŭ kaj morgaŭ priskribas la perspektivon kaj problemojn de Esperanto.

En la fino de la libro estas apendicoj. Apendico 1 (p. 399-421) konsistas el kvar biografiaj tekstoj: letero al Borovko pri la origino de Esperanto (1896), letero al Michaŭ (1905), biografia skizo de Leono Zamenhof (1910), artikolo pri hilelismo de Josef Meisl (1917).

En la 2a apendico (p. 422-500) estas tekstoj pri hilelismo: Zamenhofa broŝuro (1901), letero al Javal (1905), intervjuo (1907), studo de Zamenhof pri la jida lingvo (1909).

Apendico 3 (p. 501-518) inkludas la Zamenhofajn paroladojn en kelkaj Universalaj Kongresoj, kaj la Bulonjan deklaracion.

Apendico 4 (p. 519-534) enhavas Dogmojn de hilelismo (1906) kaj la lastan version de homaranismo (1917).

Ĝenerale, Andreas Künzli penas analizi kaj esplori diversajn aspektojn de la vivo kaj verkoj de Zamenhof en la vidpunkto de la “juda problemo”, surbaze de detalaj, ekzaktaj kaj kredindaj materialoj abundaj. Do la konkludoj en la libro estas evidente kredindaj. Devas esti agnoskite, ke la frua celo de Zamenhof estis solvi nur la judan problemon. Kun la disvastigo de Esperanto la ideologio de Zamenhof ne plu estis limigita al la juda problemo, sed estis vastigita al la tuta mondo. Ĉi tiun punkton mencias ankaŭ la aŭtoro, kiu ĉiam substrekas la ligon inter la libro kaj la juda problemo, eble pro la neceso de la serio “Juda kulturo”.

Miaopinie la libro estas elstare rimarkinda inter la esploraj verkoj pri Zamenhof, kvankam iuj problemoj estas tro simple traktitaj, kaj la ligoj inter la ĉapitroj povus esti pli bonaj, eble pro tro multaj implicitaĵoj. Eta makulo ne povas difekti la jadon. Jen leginda kaj bonega libro. Estus pli efike, se la libro estus eldonata ankaŭ en la angla.

Verkis Liu Haitao

Tradukis Trezoro (Huang Yinbao)

Referencoj

1. Blanke, D. Causes of the relative success of Esperanto // Language

Problems & Language Planning, 2009, №3, p. 251–266.

2. P. 351-354 de la libro.

Ĉi tiu recenzo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/211kuenzli/

Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj: Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. – Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. – 199 paĝoj; 300 ekz.

En oktobro 2010 dudeko da esperantistoj kaj kvindek aŭskultantoj kolektiĝis en Sarajevo ĉirkaŭ la Ronda Tablo por pridiskuti la temon “Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj”. La okazo por tiu konferenco estis la 60-jariĝo de Eŭropa Unio kaj la 100-jariĝo de la Esperanto-movado en Bosnio kaj Hercegovino. Poste aperis kajero kun la prelegoj kaj diskutkontribuaĵoj. Ni reflektu la plej kuriozajn asertojn faritajn dum tiu balkana aranĝo.

Inaŭgure prelegis kelkaj lingvismaj radikaluloj kiel Michel Duc Goninaz (Francio), kiu opiniis, ke la EU-instancoj traktas la lingvajn aferojn en skizofrenia maniero. La lingvan situacion en Eŭropa Unio la franco nomis malorda, maljusta, malhonesta, trudita, eĉ mensoga. Laŭ li, en EU regas drasta lingva hegemonio flanke de la angla, simila al lingva imperiismo. Maria Butan (Rumanio) kondamnis la enkondukon de la angla lingvo jam en la bazajn klasojn de lernejoj kaj eĉ infanĝardenoj kiel koloniisman konduton kaj la altrudon de la angla kiel ununura vehikla lingvo kiel nedezirindan alilandan invadon. Sed ĉar Unesko estas finance subtenata de Usono, oni povas laŭ ŝi fari nenion kontraŭ la lingva influo de tiu kiu pagas. Glorante Esperanton kiel idealan solvon el pluraj vidpunktoj, Butan sugestis, ke oni devus pruvi al la meza publiko, ke Esperanto jam ekzistas kaj proponas konsiderindajn avantaĝojn. Òscar Puig (Katalunio, Hispanio), konata IKEL-aktivulo kaj kataluna naciisto, plendis, ke la kataluna lingvo daŭre ne ĝuas samrangan statuson kiel la hispana, kvankam kun pli ol 11 milionoj da parolantoj la kataluna troviĝas sur la dek-unua loko de plej ofte parolataj idiomoj en EU; cetere la kataluna estas ankaŭ oficiala lingvo de la suverena mikroŝtato Andoro (kiu mem ne estas membro de EU). Puig prezentis la hipotezon, ke en la nuntempa Eŭropo la neoficialaj lingvoj havas malmultajn ŝancojn pluvivi pro sia diglosia situacio kaj ke nur tiuj, kies nacioj estos kapablaj plenumi sian rajton fondi ŝtaton, havos la eblecon situiĝi samnivele kiel la ceteraj lingvoj. En la aldona diskuto al la unua prelegsesio kun Nikola Rašić, Zlatko Tišljar, Fabrizio Pennacchietti, István Ertl, Đorđe Dragojlović k. a. praktike mankis reagoj al la prezentitaj prelegoj, en kiuj svarmis kontesteblaj, unuflankaj kaj disputindaj asertoj, sed despli oftis subjektivaj monologoj pri personaj spertoj pri identeco kaj similaj aferoj.

Ĉu Eŭropo sen komunaj identeco kaj lingvo disfalos?

En la dua sesio Fabrizio Pennacchietti (Italio) klarigis la situacion de la aramea, novpersa kaj piemonta lingvoj, Zlatko Tišljar (Slovenio) defendis sian konatan hipotezon, laŭ kiu sen solvo de ĝia lingvoproblemo Eŭropa Unio probable disfalos okaze de grandskala ekonomia aŭ politika krizo kiel en la kazoj de Jugoslavio kaj Sovetunio, ĉar al tiuj ŝtatoj mankis komunaj lingvo kaj identeco. Đorđe Dragojlović (Serbio) cerbumis inter eŭropa identeco, interkultureco kaj multkultureco, perdiĝante inter la ĉi-rilataj difinoj kaj perceptoj, kiujn reprezentas diversaj politikistoj, historiistoj kaj socipsikologoj. István Ertl (Luksemburgio) klarigis, ke en Eŭropo ekzistas tricento da diversspecaj minoritatoj kun pli ol 100 milionoj da anoj. Sed Eŭropa Unio malmulte okupiĝas pri protektado de minoritatoj. Laŭ li, indus plifortigi la kunlaboron inter EU kaj IKEL, konata etnisma organizaĵo de la Esperanto-movado, kiu reprezentas koncepton, laŭ kiu ne ŝtatoj havas prioritaton, sed homoj, pli precize grupoj de homoj kunhavantaj saman lingvan identecon.

Okulfrape, ke neniu diskutanto opiniis necese reagi al la disfalo-teorioj de Tišljar, same kiel oni apenaŭ kaptis la fadenon de la prelego de Ertl, kies duonserioza ŝerco eble restas memorinda, ĉar ĝi konsistis en la averto, ke se foje Andoro aŭ Sanmarino oficialigus ĉe si la lingvon Esperanto kaj poste aliĝus al EU, oni povus peti la uzon de Esperanto en eŭrop-uniaj instancoj.

La tria sesio estis dediĉita al specialaj lingvaj kaj etnaj kazoj en Eŭropo. Nikola Rašić (Nederlando), kiu bone konas la etnografian situacion en Balkanio, analizis obstaklojn malhelpantajn al romaoj (ciganoj) krei komunajn identecon, nacion kaj lingvon, Eduard Kusters (Belgio) klarigis la elementojn de la belga nacia kompromiso, kiu bremsis la eblan disfalon de tiu trilingva lando, kaj Bardhyl Selimi (Albanio) klopodis pruvi, baziĝante sur la oficiala propagando de Tirano, ke la albana lingvo rekte devenas el la ilira idiomo.

En la sekva diskuto oni kontestis tiun ĉi aserton, ĉar koncerne la originon de la albana estas pruvoj nek por unu nek por alia hipotezo, pro tio ke pri la ilira lingvo mem oni praktike nenion scias. Malgraŭ tio, la albanoj daŭre insistas pri tiu teorio, per kiu ili strebas pravigi sian originon kiel la posteuloj de unu el la antikvaj popoloj en Eŭropo, kompareble kun la grekoj, trakoj k. a.

Kial la eŭropa agado de esperantistoj ne efikas?

La kadra temo de la kvara sesio koncernis la rolon de Esperanto en Eŭropa Unio. Barbara Pietrzak (Pollando), ĝenerala sekretario de UEA, ripetis en Sarajevo la kanton de tiuj, kiuj opinias, ke la angla lingvo damaĝas la liberan trafluon de la kulturaj valoroj de la unuopaj EU-landoj. Simile kiel ĉe Duc Goninaz, por Pietrzak tradukoj kaj programoj subtenantaj la lingvolernadon ne utilas. Aliflanke, altan takson Pietrzak donis al la agado de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu laŭ ŝi estas grava por komprenigi la valoron de Esperanto por egalnivela, interhoma kaj interkultura komunikado.

Kiel sciate, Esperanto en EU havas nenian statuson aŭ agnoskon kaj pro tio nenian signifon, sed multaj esperantistoj, pro manko de informoj, scioj kaj konoj de la problemo, ne komprenas kial. Ĝuste por forigi imagojn kaj iluziojn, kiujn esperantistoj kelkfoje havas, tre utilis la prelego de László Gados (Hungario). Laŭ tiu hungara aktivulo, la fiasko de la eŭropa esperantista agado devenis el nekonvena informiĝo kaj el supraĵa kono aŭ neglekto de la preskriboj de la Traktato pri Eŭropa Unio. La pragmatisma hungaro pensas, ke la memkomprenebleco, kiun esperantistoj sentas pri avantaĝaj trajtoj de Esperanto, povas malhelpi ilin klarvidi la cirkonstancojn kaj malfacilaĵojn renkontitajn en la Esperanto-propagando. Aliflanke, la pli reala vido de la cirkonstancoj kaj baroj povus helpi al ni trovi pli racian agmanieron. Gados avertas, ke se nek la pli vasta uzo de la angla lingvo nek de iu ajn alia nacia lingvo donus la bazon por konsento, oni ne forgesu, ke ankaŭ Esperanton oni ne povus haste aŭ desupre trudi al la eŭropaj popoloj. Ĉar la proceduro por difini novan lingvopolitikon same kiel tiu lingvopolitiko mem devus esti akceptebla por ĉiuj. Krom tio, Gados klarigis, kial la agado de la brusela Esperanto-laborgrupo ĉirkaŭ Hans Erasmus ne povis atingi siajn celojn – ĉar la imago de tiu ĉi grupo pri la farendaĵoj estis tre ambicia sed ne reala. Do, eventualaj postaj entuziasmuloj estu avertitaj kaj tre singardaj. Mem partopreninte EU-laborgrupon aprobitan de Hungaria Esperanto-Asocio, Gados riproĉis al la esperantistaj agantoj, ke ili ne ekzamenis aŭ neglektis la kaŭzojn de la rifuzoj de la esperantistaj iniciatoj, kvankam la EU-politikistoj plurfoje memorigis ilin pri la koncernaj principoj validaj en EU.

En la diskuto, Duc Goninaz miris, ke oni nur nun konstatas fiaskon, kiu estis antaŭvidebla ekde la komenco, same kiel estis antaŭvideblaj la fiaskoj de ĉiuj oportunismaj klopodoj de la Esperanto-movado adaptiĝi al iu politika reĝimo aŭ iu ŝtato, por konvinki la politikistojn ke ili favoru Esperanton. Kiel Butan aldonis, la sama naiva ideo regis, kiam iuj esperantistoj pensis, ke ili povos influi la eŭropan komisaron pri multlingveco, la rumanon Leonard Orban, kiu firme rifuzis la pretendojn de la esperantistoj. Gados konkludis, ke postuli de la EU-institucioj la oficialigon de Esperanto tute ne havus sencon, ĉar tiu postulo kontraŭdirus la bazan leĝon de EU, do nepre ĝi estus rifuzita, nelaste ankaŭ ĉar tute mankus la amasa subteno flanke de la eŭropa civitanaro. Eĉ la alloga konkludo de la svisa ekonomiisto Grin, ke la “Esperanto”-scenaro montriĝas la plej avantaĝa, ĉar ĝi korespondus al neta monŝparo al EU de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare, ne sufiĉus por konvinki la Eŭropan Konsilion (kaj ne la Komisionon, kiel Romano Prodi iam avertis) enkonduki Esperanton en la Union. Tio ne signifas, ke la fakta lingvosituacio kaj la aktuala lingvopolitiko en EU sub la kondiĉoj de la multlingveco ekskludus diversajn eblecojn, okazojn kaj ŝancojn por daŭrigi la poresperantan agadon; male: bonvenus la kunlaboro de la esperantistoj kun aliaj similtipaj organizaĵoj de la civila socio, kies celoj estas iomete proksimaj al tiuj de la esperantistoj (ekzemple homrajtoj).

Kritiko kontraŭ UEA

La plej lasta diskutsesio aŭdigis ankoraŭ iom da kritiko pri Universala Esperanto-Asocio (UEA) mem. Laŭ Senad Čolić (Bosnio kaj Hercegovino), la gvidantaro de UEA lastatempe ne vere gvidis ian ajn politikon, malgraŭ akademia ambicio kaj alta intelekta nivelo de la estraranoj. Kiel la naciaj lingvoj ankaŭ Esperanto bezonus gvidan politikon, se ĝi volas ekzisti kaj esti agnoskita. En tiu senco la bosnia veterano postulis, ke la strategio de la Esperanto-movado estu funde restudita, ŝanĝita kaj efektivigita laŭ nova paradigmo. Ankaŭ Rašić, iama kunlaboranto de la Centra Oficejo, pledis por reformo de UEA kaj kompletigis siajn ideojn per la rekomendo, ke la tri elementojn (lingvo, komunumo, movado) necesus klare distingi, ĉar por ĉiu el tiuj ĉi kampoj estas bezonataj specifaj kompetentoj, metodoj, strategioj, produktoj. Por la lingvo estus bezonataj lingvistoj, por la komununo sociologoj kaj por la movado organizantoj kaj kampanjistoj-lobiistoj plus politikaj kaj ekonomiaj konsilantoj. Ĉiuj seriozaj movadoj dungas tiajn specialistojn, kaj nur la esperantistoj faras ĉion amatore en sia libertempo.

Ĉu eŭropa identeco necesas?

Por kontribui al la diskuto, lasu min aldoni personan konsideron pri la eŭropa identeco. Mi ne komprenas la problemon de Zlatko Tišljar, kiu nepre, kvazaŭ devige kaj altrude, volas konstrui eŭropan identecon. Lasu nin esti francoj, katalunoj, rumanoj, kroatoj, slovenoj, hungaroj, italoj, belgoj, poloj, serboj, albanoj, bosnoj, bulgaroj, svisoj, kaj ni aŭtomate estos eŭropanoj, kun niaj komunaj valoroj kaj tradicioj – kristanismo, romia juro, emo al individua libereco, liberalismo, demokratio kaj politika kompromisemo, plurismo kaj toleremo de opinioj, emo al justeco kaj al respekto de homaj rajtoj, politike sendependa justico kaj se eble justa punado de krimuloj kun konsidero de iliaj rajtoj kaj homa digno, humanismo kaj reciproka solidareco, sociala ekonomio kun komunaj reguloj kaj libera merkato sen internaj limoj, protekto de la originaj ideoj, patentoj kaj kopirajtoj, ktp. Tio sufiĉas. Devige konstrui ideologian eŭropecon estus la sama eraro kiel konstrui ideologian sovetiecon aŭ ideologian jugoslaviecon – Tišljar mem bone scias, el historia sperto, ke tio ne tre bone funkciis. Kaj EU probable neniam estos komuna ŝtato aŭ nacio, kun komuna identeco laŭ la imago de Tišljar.

Cetere, Jugoslavio aŭ Sovetunio disfalis ne pro lingvaj kialoj, kiel Tišljar kutimas erare aserti. La motivoj de la disfalo de tiuj ŝtatoj estis ĉefe politikaj, ekonomiaj, sistemaj, ideologiaj. La vero estas, ke la respublikoj ne plu deziris la komunan ŝtaton, kaj la elitoj kaj popoloj ankaŭ ne plu volis la komunisman sistemon, kiu elĉerpiĝis en orienta Eŭropo, ĉar ĝi ne povis konkurenci kun la okcidenta kapitalismo, sed ili volis siajn proprajn naciajn ŝtatojn, en kiuj ili povas reale utiligi siajn etnajn lingvojn, kaj ili volis la kapitalismon, la okcidentan merkatekonomion. Kaj kelkaj el ili volis forlasi la orientan, rusan influon kaj aliĝi al Eŭropa Unio. Pro tio okazis la disfalo de Jugoslavio, Sovetunio kaj de la Orienta Bloko. Lingve, la homoj kaj popoloj de Jugoslavio estis eĉ kuntenataj de la serbkroata (aŭ kroatserba), Sovetunio de la rusa lingvo, do neniel la lingvoproblemo kulpis pro la disfalo de tiuj ŝtatoj. Nuntempe, potencialon por disfali havas ne plu komunismaj landoj, sed ŝtatoj kiel Britio, Hispanio, Belgio, en la du ĉi-lastaj kazoj ankaŭ ĝuste kaj esence pro lingvaj kialoj.

Estas bone, ke esperantistoj organizas tiajn Rondajn Tablojn kiel en Sarajevo por stimuli la liberan diskuton. Du eroj tamen ŝokis min plej draste: Šefik Rizvanović, reprezentanto de la Ministerio pri homaj rajtoj kaj rifuĝintoj de Bosnio kaj Hercegovino, diris en sia salutmesaĝo, ke lia ŝtato nuntempe ne havas multe da tempo por okupiĝi pri problemoj pri kiuj parolos la partoprenantoj de la Ronda Tablo. La alia estas, ke Zlatko Tišljar observis, ke granda plimulto en la EU-Komisiono pri kulturo evidente tute ne interesiĝas pri lingvaj demandoj, se mi bone komprenis la koncernan alineon. Restas la impreso, aŭ la demando: ĉu do la politiko ne interesiĝas pri ni, aŭ ĉu ni ne sufiĉe interesiĝas pri la politiko.

Andreas Künzli

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/209elbih/

Inter finvenkismo kaj raŭmismo
Gonĉarov, Anatolo. Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj. Thaumiers: La KancerKliniko, 2010. – 24 p.

La celo de la intelekta ekzerco de Anatolo Gonĉarov estas kolekti citaĵojn de konataj opiniantoj de la Esperanto-movado “pri la problemoj de Esperanto” kaj raŭmisme komenti ilin.

La citaĵoj estas ĉerpitaj precipe el kvazaŭ-oficialaj periodaĵoj kiel Literatura Foiro, Esperanto, La Gazeto, El Popola Ĉinio, Fonto, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, en kiuj aperis diverstendencaj artikoloj pri motivado kaj identeco de esperantisto kaj karaktero de la Esperanto-movado.

La prezenton de citaĵoj uverturas la svisa eksinterlingvisto Tazio Carlevaro, kiu diagnozis el la vidpunkto de profesia psikiatro, eble ne sen humuro, sed verŝajne ankaŭ tute serioze, ke en la kazo de la esperantistoj temas pri speco de frenezuloj, psikopatoj kaj ksenoglotuloj; kiel konsolon li aldonis, ke esperantistoj ne estas la solaj tiaj, sed psikologie kompareblaj kun lingvistoj, poetoj, aŭtoroj de teatro, ktp. Sekvas eldiro de Trevor Steele, kiu ĝojas, ke li havas la privilegion troviĝi inter esperantistoj, kiujn li konsideras la elito de la homaro, dum Giorgio Silfer konsideras Esperanton eĉ kiel solvon de la lingva problemo. Claude Piron opiniis, ke Esperanto estas bona lingvo, ĉar ĝi solvas komunikproblemojn en psike pli sana maniero ol la angla tion faras. Daniele Vitali aliĝis al la Esperanto-movado, ĉar li komprenis, ke li eniris plaĉe utopian mondon. Por Eli Urbanová esperantistoj estas kvazaŭ unu familio, por Edgar de Zilah eĉ io pli alta. Por Nikolin la malkovro de Esperanto respondis al iu persona bezono. Giuseppe Vallente eĉ sentas sin proprahejme en Esperantio, ĉar tiu hejmo peras varmecon, kiel konfirmis en tiu vico alia esperantisto. Iu ĉina samideano skribis, ke Esperanto estas komunikilo por kultura interŝanĝo. Jen la esenco de la unuaj 11 citaĵoj. Sekvas aro da similtipaj pledoj, kiuj probable taŭgas por La Kancerkliniko, sed apenaŭ por la serioza Esperanto-propagando. La troigitaj konsideroj pri Esperanto kulminas preskaŭ patologie en la konfeso de Gonĉarov, ke li “suferis” je la malsano “esperantozo”, ĉar tiom fanatike li okupiĝis pri ĝi. Por Baghy (1966) esti esperantisto signifis kvazaŭ denaskan destinon. Tomasz Chmielik interpretas la esperantismon kiel diasporan fenomenon kaj komparas ĝin kun la sorto de la judaro, kiu longe vivis en diasporo. Laŭ Carlo Minnaja Esperanton savis la “interna ideo”. Dank’ al Esperanto Walter Żelazny en la 70aj jaroj trovis kelkajn amikojn. Laŭ Ulrich Lins (1986) la granda plimulto de la esperantistoj ĉiam opiniis, ke Esperanto simbolas la naturan sopiron de la homaro al paco. Ktp.

Ĉiuj ĉi iom ridindaj frazaĵoj kontrastas kun jena demando: Kial la mondo ĝin ne adoptis, se ĝi estas supera afero (de Zilah), unika fenomeno (MacGill), feliĉigilo (Hans Bakker), vivmaniero (Enderby), kultura identigilo (Silfer), ne nur lingvo sed komunumo kun difinita karaktero (Rátkai), vivanta lingvo de vivanta popolo (Duc Goninaz), finfine unika ekzemplo de praktika realigo de la eŭropa civitismo kaj socikultura avangardo (Silfer), eĉ nacio (Karolo Piĉ)? Pro kio Esperantujo ne evoluas (Żelazny) kaj kial esperantistoj vivas ne nur izolite, sed socilime, do rande de la socio (Silfer) kiel efemera kuriozaĵo (dirus la recenzanto)?

Krom la litanio de fanfaronoj kaj fantazioj, kiuj havas sendube religiecajn, sektemajn trajtojn, reprezentiĝas inter la citaĵoj ankaŭ pli raciaj voĉoj, precipe en la dua parto (mankas sistemigo laŭ temoj kaj eble ankaŭ laŭ jaro de la farita eldiro).

Ekzemple Willem Verloren van Themaat kredis, ke la diasporeco de Esperanto ne plu sufiĉas, se Esperanto volas solvi la mondan lingvan problemon. Valdas Banaitis observis, ke novaj Esperanto-kursoj nutras nur amatoran movadon, subtenas ĝian vegetadon, sed ne antaŭenigas Esperanton en ĝia internacia, interlingva kaj propedeŭtika roloj. Trevor Steele plendas pri tro da komencantoj dum la meza nivelo mankas, kaj Valentin Melnikov spertis, ke post la fino de la elementaj kursoj nur tre malmultaj personoj restas aktivaj en la Esperanto-medio. Ĉe preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiujn Claude Gacond renkontis, konstateblis preskaŭ absoluta sci-vakuo pri la Esperanto-kulturo. Plej radikale sin anoncis Georgo Kamaĉo, kiu konfesis (2002): “Mi emas kabei … Perdiĝis la emo iri al kongresoj, kie post kvinjara partopreno oni renkontas konstante la samajn vizaĝojn, la samajn gurditajn temojn.” Pro tio li simple “fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo.” Gonĉarov lasas ĉi tiun citaĵon sen komento. Ankaŭ Gonçalo Neves forlasis la Esperanto-movadon, sed restos interesata pri planlingvismo. Alian ekstremon de esperantisteco reprezentas Renato Corsetti, kiu kiel konvinkita pracelano, laŭ propra klarigo, estas relative indiferenta je la komunumo de Esperanto-parolantoj kaj de la kulturaj kaj literaturaj valoroj kaj anstataŭ tio ĉefe celas disvastigi Esperanton kiel rimedon por interkompreniĝo inter neesperantistoj. Miroslav Malovec eĉ vidas en la finvenkismo la plej grandan obstaklon al la disvolviĝo de Esperanto, ĉar ĝi implicas koncepton de altrudo. Laŭ Kalle Kniivilä la mondo vere aŭskultos nin nur se ni havos ion valoran por diri. Pola Studenta Esperanto-Komitato postulis jam en 1983, ke la esperantistoj devas starigadi antaŭ si celojn realigeblajn en la daŭro de 10–15 jaroj kaj altigi la kvaliton de la Esperanto-kulturo. Bertil Englund preferas limigitan nombron de bone parolantaj individuoj ol amase balbutantaj eternaj komencantoj, kaj Nikolao Gudskov entute kredas (1994), ke la fina venko ne eblas. Fine Esperanto estas ne pli ol minoritata lingvo (de Seabra) kaj ĉio mankas al ni por formi nacion (de Zilah).

Kiel adepto de la Esperanta Civito, kiu laŭ Jouko Lindstedt ne estas serioza afero, Gonĉarov ŝajnas apogi plimulte la fremdajn opiniojn kaj asertojn de li elektitajn, kiuj evidente formas la tutecon de lia persona mondkoncepto raŭmisma. Eĉ la kritikajn esprimojn li bonvenigas, ĉar ŝajnas, ke li subkomprenas ilin kiel admonon por plibonigi la situacion de Esperanto, kiun li mem konsideris senespera antaŭ ol li mem resurektis kiel esperantisto kadre de la Esperanta Civito. Povas esti, ke multaj esperantistoj vidas la aferojn same aŭ simile kaj konsentus pri multaj eldiroj en la 80 citaĵoj.

Per la prilaboraĵo de Gonĉarov la finvenkismo ricevis raŭmisman vizaĝon kaj la raŭmisma propagando novan pravigon. Ruza truko, kiun la ĉaŭdefonaj civitistoj certe aplaŭdos. Sed ĉu kun pura konscienco? En la kazo de la Gonĉarova ekzerco temas pri nenio alia ol la evidenta provo transformi finvenkistojn al raŭmistoj kaj uzurpi la tradiciajn finvenkismajn argumentojn por vendi ilin kiel raŭmismajn ideojn. Per ĉi tiu klopodo la antagonismo inter finvenkismo kaj raŭmismo ne nur atingis novan kulminon, sed estas ankaŭ definitive kondukita kvazaŭ al absurdo.

Andreas Künzli

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/rec206/