Arkivo por la etikedo 'Andreas Künzli'

Nia trezoro: Mario Pei

Naskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en […]

En Berno antaŭ cent jaroj

La 9a Universala Kongreso de Esperanto de la jaro 1913 devintus esti invitita al Ĝenovo, sed pro organizaj problemoj, interalie, la demisio de la prezidanto de la LKK, ĝi ne povis okazi en Italio. Kiel alternativo oni decidis pri Berno (Svislando), kiu estis je dispono kiel kandidato kune kun Edinburgo kaj Bukareŝto. Pro tio Zamenhof […]

Nia trezoro: Baudouin de Courtenay

Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis […]

Artefarita Esperanto-stila Eŭropo

Vide el Eŭropo Verŝajne Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) ne scias multon pri la lingvo Esperanto. Van Rompuy, ĉiam bonintenca, certe neniam intencas ofendi, sed ja faris. Somere, li, aŭ almenaŭ liaj parolad-aŭtoroj, substrekis la neceson eviti “artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon”.

Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük

Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912). Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de […]

Leginda bonega libro

Künzli, Andreas. L. L. Zamenhof (1859–1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. – Wiesbaden: Harrassowitz. 2010. – 564 p., il. Esperanto estas la sola sukcesa planlingvo el pli ol 1000 lingvoprojektoj. Laŭ Detlev Blanke, kiu analize pritraktis la sukcesajn ĉefkialojn de Esperanto[1], unu el la kialoj estas tio, ke ĝia […]

Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?

Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj: Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. – Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. – 199 paĝoj; 300 ekz. En oktobro 2010 dudeko da esperantistoj kaj kvindek aŭskultantoj kolektiĝis en Sarajevo ĉirkaŭ la Ronda Tablo por pridiskuti la temon “Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj […]

Inter finvenkismo kaj raŭmismo

Gonĉarov, Anatolo. Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj. Thaumiers: La KancerKliniko, 2010. – 24 p. La celo de la intelekta ekzerco de Anatolo Gonĉarov estas kolekti citaĵojn de konataj opiniantoj de la Esperanto-movado “pri la problemoj de Esperanto” kaj raŭmisme komenti ilin. La citaĵoj estas ĉerpitaj precipe el kvazaŭ-oficialaj periodaĵoj kiel Literatura Foiro, Esperanto, La Gazeto, El […]