Arkivo por la etikedo 'Amri Wandel'

Israelo: Duoble rekorda kongreso

Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.

UEA invitas prelegi en Lillo

Kadre de la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, [...]

Israelo: Kongreso meze de dezerto

La 24–26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.

Azia Kongreso en Jerusalemo

Mi ŝatus komenci ĉi tiun raporteton per letero de fama Esperanto-kantisto, kiun mi ricevis antaŭ nelonge: Mi ankoraŭ ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jerusalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverseco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj. La internacia vespero [...]

Balotado pri komitatanoj B komencita

Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4000 membroj, kiuj jam kotizis por la jaro 2013, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2013–2016. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el la 7 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.