Arkivo por la etikedo 'Amir Hadžiahmetović'

La 48a programo de Radio Esperanto

La 48a sonprogramo de Radio Esperanto aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la […]

Belega bosniumaĵo, eĉ se pli muzika, ol kanta

Espo Despo. Bosniumas: KD. – Donneville: Espo Despo; Vinilkosmo, 2016. Espo Despo estas internacia grupo, aperinta sur la restaĵoj de la fama bando Esperanto Desperado, kiu disiĝis en 2005. Komence la grupanoj ludis plejparte la kantojn, hereditajn de Esperanto Desperado, sed ili daŭre serĉis sian propran stilon, kio rezultis en aperigo de la unua albumo […]

La 39a programo de Radio Esperanto

La 9an de oktobro 2016 estis registrita la 39a podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Nova guberniestro: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №10 5. Versenigmo 6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: […]

Nova programo de Radio Esperanto

La 28an de aŭgusto 2016 aperis la 38a sonprogramo de Radio Esperanto el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9 5. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: Fenestro Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander […]

Kvar novaj muzikaj albumoj en Esperanto

Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto. JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063. Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur […]