La Balta Ondo » amikumu

Sukcesa monkolekto por Amikumu
La 16a de novembro 2016 estas historia dato. 429 homoj finance subtenis la kampanjon por Amikumu per 26 mil 671 eŭroj. Ni tre dankas al la komunumo pro la subteno!

Amikumu estos apo (= aplikaĵo), kiu helpas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ni bezonis monkolekti, ĉar estas komplike programi tian apon sen kapitalo. Ni bezonas projektmastrumanton, programistojn por iOS, Android kaj la servilo. Krome, ni bezonas grafikiston kaj efikan merkatadon. Ni invitas vin konatiĝi kun nia teamo ĉe:

https://amikumu.com/eo/team

Jarfine en JES en Germanio la tuta teamo de Amikumu ĉeestos por testi malnetan alfa-version de la apo en limigita kaj kontrolebla medio Poste ni invitos al niaj Kickstarter-subtenantoj testi la beta-version. En marto ni lanĉetos la apon por esperantistoj kaj poste en julio por ĉiuj 7.000+ lingvoj de la mondo (inkluzive de 100+ signolingvoj).

Ni ne povas nun meti la apon en viajn manojn, sed ni petas vian paciencon. Ĉiuokaze 2017 jam pruvas, ke Esperanto kaj nia tutmonda komunumo havas brilan estontecon!

Chuck Smith

Enkonduka artikolo “Amikumu: Nova revolucia aplikaĵo por esperantistoj” (La Ondo de Esperanto, 2016, №10)

La retejo de Amikumu

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/11/amikumu-2

Amikumu: Nova revolucia aplikaĵo por esperantistoj
Du el la plej bone konataj esperantistoj de la interreta generacio – Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea, la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo – startigas novan Esperanto-telefonaplikaĵon (apo) Amikumu.

Chuck Smith, la fondinto de la Esperanto-Vikipedio kaj gvidanto de la furora Esperanto-kurso ĉe Duolingo, diris: “Antaŭ cent jaroj oni portis verdan stelon por montri sian esperantistecon al la mondo, sed la nuntempaj junuloj ne plu faras tion ĉar tio ne estas laŭmoda. Tamen ĉiu junulo nun portas telefonon, kiu disponigas sennombrajn funkciojn per siaj diversaj apoj. Amikumu celas koverti kaj ĝisdatigi la koncepton de la ‘verda stelo’ por nova generacio de poŝtelefonemuloj. Ni programas apon, kiu malkaŝos al la uzanto la plej proksimajn esperantistojn per simpla, facile uzebla interfaco”.

Evildea, estrarano de la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio kaj ĉefo de Amikumu, anoncis: “Ofte komentantoj ĉe mia kanalo plendas pri la manko de lokaj esperantistoj kaj grupoj, nur por eltrovi poste, ke fakte alia komentanto loĝas en la sama urbo. Pro la enfluego de novaj lernantoj de Duolingo, ni devas alfronti novan problemon; kiel ni povas konektigi ĉi tiujn freŝbakitojn kun la tradicia movado kaj ankaŭ unu kun la alia? Amikumu celas solvi ĝuste ĉi tiun problemon”.

Pli specife, nia apo montros ĉiujn proksimajn esperantistojn ordigitaj laŭ distanco. Krome, per mapo oni povas vidi, kie aliaj parolantoj publike deklaris sian lokon laste. Ambaŭ funkcioj ebligas sendi mesaĝon al proksimuloj por ekkonatiĝi kaj renkontiĝi. Ni forte kredas, ke nia tuta komunumo ĉi tiel povos ĝui tre modernan reton de samideanoj.

“Antaŭ du jaroj, – ekscite rakontis Evildea, – mi vojaĝis tra Svislando kun la edzino. Ni senintence eltrajniĝis ĉe iu pejzaĝa lago meze de nenio; la vento estis facila, sed iom obtuza kaj frosta. Mi memoras la tagon tut-klare, ĉar mi volis resti en la trajno, sed kelkajn minutojn poste mi trovis min en ia kosmetika butiko. La edzino tuj malaperis en la bruon kaj ĥaoson de la tumulto. Mi devis elŝercadi ŝin inter la turistoj diverslingve diskutantaj kaj marĉandantaj pri varoj. Finfine, mi trovis ŝin kun ĉina interpretistino en pasiaj diskutoj pri nova ŝmiraĵo. Unue, mi simple staris kun ŝi ludante per poŝtelefono, tamen tempo rapide pasis. Kiam mi etendis la manon por atentigi ŝin, miajn okulojn trafis neatendita okazo; sur la brusto de la interpretistino pendas ŝildo. Ĝi montras tri flagojn; la ĉinan, la germanan, kaj … Esperanton. Mi ne povis kredi je la okuloj; do mi ekdemandis: ‘Ĉu Esperanton parolas vi?’ Ŝi haltis mezkonversacie kaj turniĝis al mi, ‘Jes ja! Kaj vi?’ – ŝi laŭte respondis. Kompreneble, mi prokrastigis nian foriron. Imagu, se ŝi ne havintus ŝildon, aŭ la edzino alparolus alian interpretiston, mi tute ne scius, ke esperantisto estas proksime. Imagu kiom da esperantistoj preterpasas vin, aŭ vizitas la saman butikon nur momentojn post vi. Amikumu celas malhazardigi ĉi tiujn belajn ŝancojn por praktiki nian lingvon”.

Ofte movadanoj demandas kie troviĝas la novaj Duolingo-lernantoj. Reciproke la lernantoj mem demandas: “Kie troviĝas la veteranoj?” La du grupoj uzas kaj utiligas malsamajn komunikilojn. Ni devas atenti, ke tiuj novaj lernantoj havas malsamajn bezonojn. Ili ne volas aŭ povas aniĝi al gigantaj asocioj kaj lokaj kluboj ĉar financoj kaj tempo ofte mankas al ili. Per Amikumu, ili finfine ekhavos modernan manieron por enmiksiĝi en la loka movado kiam kaj kie ili volas.

“Kiam mi estis en Brazilo en 2002, – aldonis Chuck, – mi pensis, ke estus belege, se ĉiuj esperantistoj havus GPS-ilojn kaj tiel povus trovi unu la alian pli facile. Bedaŭrinde, GPS-teknologio tiam estis tro multekosta por fari tion. Kiam la unua iFono aperis, mi pensis, ke ni povus finfine realigi tiun revon per saĝtelefonoj, sed daŭris multajn jarojn ĝis kiam preskaŭ ĉiuj junuloj havus ilin. Post la sukcesego de Pokémon Go mi vidis, ke homoj tutmonde serĉas poŝmonstrojn kaj pensis, kial ne serĉi esperantistojn? Dum IJK, mi vidis Evildea-n enrete kaj prezentis la ideon kaj tuj trovis, ke li jam havis la saman ideon! Tiam ni decidis, ke tiu apo devas ekekzisti kaj tuj ni kunlaboris por realigi ĝin kun la helpo de la esperantista kaj poliglota komunumoj”.

“Tamen pli ol espero necesas por efektivigi la projekton de Amikumu, – diris Evildea. – Ni devas kolekti pli malpli 9.000 eŭrojn por kovri la plej bazajn elspezojn. Do, laŭplane la monkolekto komenciĝos la 18an de oktobro kaj finiĝos la 9an de novembro. Se ni ne povos atingi la necesan sumon, la evoluado de la apo tuj haltos. Do, ĉiu eŭro, kiun vi povos liberigi, estos nepra por realigi ĉi tiun revon”.

Iru al https://www.amikumu.com por ekaboni nian retleteron kaj partopreni nian monkolekton!

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/10/amikumu