La Balta Ondo » ALTE

Esperanto en la 47a konferenco de ALTE
De la 11a ĝis la 13a de novembro okazis en la itala urbo Perugia la 47-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kies institucia membro por Esperanto estas UEA. Zsófia Kóródy, membro de la Komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), reprezentis UEA en la konferenco, kies loka organizanto estis la Lingvotesta Centro de la Universitato por Eksterlandanoj de Perugia (Universita per Stranieri di Perugia). La konferenca ĉeftemo estis la certigo de kvalito en la lingvotestado kaj taŭgaj metodoj de kvalitkontrolo. Krom el eŭropaj landoj, partoprenantoj venis ankaŭ el ekster Eŭropo, ĉar ĉiam pli da ekstereŭropaj universitatoj kaj lingvoekzamenaj centroj uzas la KER-sistemon.

Zsófia Kóródy partoprenis aktive en la laborkunsidoj de du specialaj interesgrupoj (SIG). En tiu pri ekzamenoj por junaj lernantoj partoprenis reprezentantoj de naŭ lingvoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis ŝian raporton pri lerneja kaj eksterlerneja Esperanto-instruado en la mondo. La laborgrupo pri instruista trejnado traktis ĉefe la instruadon de naciaj lingvoj al migrantoj kaj analizis la uzon de kategori-tabeloj por lingvoinstruistoj laŭ iliaj kvalifiko, sperto, laborjaroj ktp.

Kóródy partoprenis ankaŭ trejnsesion pri la rolo de ekzamenanto ĉe parolaj ekzamenoj kaj pri la analizado de elementoj, kiuj certigas ilian kvaliton. Estis prezentitaj bonaj tabeloj kaj formularoj, kiuj helpas tiun analizadon kaj montras, kiuj psikologiaj, enhavaj, administraj k. a. elementoj estas konsiderendaj por certigi la kvaliton de tiuj ekzamenoj. Raportante pri la konferenco, Zsófia Kóródy ĝojis konstati: “Kaj en la diskutrondoj kaj en la laborgrupoj estis agrable sperti, ke la delegitoj havis bonan opinion pri Esperanto kaj interesiĝis pri ĝia disvastiĝo”.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №596.

La tria Tutmonda Ekzamentago
La Ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net la 17an de majo 2014 la trian fojon okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ĉeforganizantino Katalin Kováts, laŭ la spertoj de la antaŭaj jaroj, antaŭvidas partoprenon de 25–30 urboj en dudeko da landoj.

En tiuj ekzamenlokoj dise en la mondo, la saman tagon, en la sama horo, inter tre strikte priskribitaj kaj organizataj proceduroj oni malfermos la kovertojn de la testoj kaj komencos la ekzamenon. Por la okazo la hungara lingvocentro ITK sendas po du seriojn da testoj; unu por la lokoj de Eŭropo-Azio, kaj la alian por la nord- kaj sud-amerikaj landoj.

En multaj lokoj ĝis nun la ekzamenoj havis altrangan protektanton, gravulon de la urbo, profesoron, direktoron de instituto aŭ ekzemple ĵurnalistojn, kiuj mem ricevis poŝte la testojn kaj portis ilin al la ekzamenlokoj kaj malfermis la ekzamenojn. En raportoj de lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj aperis en ambaŭ jaroj tre pozitivaj artikoloj pri la seriozeco de la KER-ekzamenoj pri Esperanto, kiujn oni komparis al la landaj abiturientaj ekzamenoj.

Krom la du celoj – montri la seriozecon de la lingvo kaj ties movado, kaj altigi la lingvonivelon – la ekzamenoj plenumas ankaŭ gravan lingvopolitikan funkcion, montrante al ALTE (Asocio de Lingvo-testistoj de Eŭropo) kaj al respondeculoj de la Konsilio de Eŭropo, kie oni akceptis la Esperanto-ekzamensistemon, ke jam pli ol 1400 personoj trapasis la ekzamenon, ke la Esperanto-movado ne estas aro de stranguloj, sed konsciaj personoj, konantaj kaj flegantaj sian lingvon.

Dum la 3a Tutmonda Ekzamentago kaj ties skriba aŭ/kaj parola ekzamenoj ĉiu loko havos eblon okazigi sesion, se tie troviĝos sume kvin kandidatoj je ajnaj niveloj.

Tiuj kluboj, kursoj kaj organizaĵoj, kiuj ŝatus partopreni la tagon kaj kunorganizi sesion, senprokraste kontaktu Katalin Kováts (ker-ekzamenoj@edukado.net), aŭ vizitu la sekcion Ekzamenoj ĉe la retejo www.edukado.net.

Katalin Kováts

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/ekzameno/

Esperanto en ALTE-konferenco
La 44a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) komenciĝis la 13an de novembro kaj daŭros ĝis la 15a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj.

Nome de UEA en la konferenco partoprenas Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI kaj membro de la komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ŝia prelegpropono estis akceptita jam en la antaŭa ALTE-konferenco kaj fariĝis parto de la oficiala programo de la Laborgrupo pri Instruista Trejnado.

La PowerPoint-prezentado de Kóródy montris la mondskalajn agadojn de UEA kaj ILEI, analizis la malfacilaĵojn oferti klerigajn servojn al dise vivanta klientaro kaj rakontis pri la vasta uzado de la retejoj lernu.net kaj edukado.net. La publiko sekvis kun intereso la raporton pri la KER-ekzamenoj pri Esperanto, pri la specialaj klerigofertoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj de Reta Instruista Trejnado

(RITE) gvidata de Katalin Kováts, kaj pri la Modula Instruista Trejnprogramo (MITE) de ILEI. En la kunsido partoprenis ankaŭ du reprezentantoj de la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Hungario, kun kiu UEA kunlaboras kiel ĝia ekskluziva internacia partnero en la tereno de Esperanto-ekzamenado.

En la lasta tago, vendredo, la konferencon salutos Ferran Mascarell, ministro pri kulturo de Katalunio, kaj okazos fakprelegoj pri la konferenca ĉeftemo, Lingvotestado por subteni enmigradon kaj integriĝon – diversaj aliroj al komuna afero.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, №521.