Arkivo por la etikedo 'Alen Kris'

Iom da lumo sur portreton en ombro

Sandelin, Bo. Adam Smith. Vivo kaj verko. – Novjorko: Mondial, 2018. – 86 p. La libro de Bo Sandelin pri Adam Smith falis en miajn manojn, dum mi legis samtempe Friedrich Hayek kaj Thomas Piketty, verkistojn kiuj signas la liberalan kaj socialan kontraŭpunktojn en la ekonomika penso. Smith staras origine de la firma vojo de […]

Ni dieu, ni maître

Inter la ses apostoloj de la anarkiismo (Godwin, Proudhon, Stirner, Bakunin, Tolstoj, Kropotkin) estas tri rusoj. Ĉi tiu nacia devio estas klarigenda. La adeptoj de la koncepto de la psika katastrofismo estu trankvilaj. La tri rusaj aristokratoj tute ne konformas al la rolo de l’ ofendito: ĉiuj tri estis riĉaj, brile talentaj kaj ĝuis la […]

Amiko: Nikolaj Ogarjov 200-jara

Ne nur por siaj konatoj, sed ankaŭ iom por la historia memoro, li restis antaŭ ĉio amiko. Tiel okazis, ke li havis plej abunde tiun raran talenton. Lia kamarado Aleksandr Hercen (Herzen) jene skribis pri li: Ogarjov… estis dotita je precipa magnetismo, virineca kapablo de allogo. Sen iu videbla kaŭzo al tiaj homoj altiriĝas, albordiĝas […]

Tempora mutantur

La 5an de oktobro 1713 naskiĝis Denis Diderot. Tempora mutantur et nos mutamur in illis. 300-jariĝo de Denis Diderot… Kiel rapide pasas la tempo! Konscie vivinte pli ol sesonon de tiu periodo mi klare komprenas (sentas) ties kompaktan mallongon. Duonjarcento kaj aldone – historia peco reprezentata kiel preskaŭ persone travivita realaĵo, pere de vasta legado: […]

Antaŭ ducent jaroj: Borodino

Antaŭ ducent jaroj, la 26an de aŭgusto (Gregorie: la 7an de septembro) 1812 ĉe la vilaĝo Borodino, je 125 km okcidente de Moskvo, okazis 12-hora batalo inter la Granda Armeo de Napoleono kaj la Ruslanda armeo, gvidita de Miĥail Kutuzov, kiu iĝis la plej sanga (laŭ la nombro de mortigitoj kaj vunditoj) inter la ĝisnunaj […]

Li ree estas…

“Ne amu min, amu la mian!”, – diris foje Nikolao Berdjaev. Tiu formulo ideale konvenas al la personeco de Jean-Jacques Rousseau, naskiĝinta antaŭ 300 jaroj, la 28an de junio 1712 en Ĝenevo. La franca filozofo havis dumvive duoblan famon: abstraktan kaj konkretan, art-sciencan kaj individuan, kaj la du famoj ĉiam pli disiĝis ĝis lia fizika […]

Aleksandro Herzen: Iom da suno en friska akvo

Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen (ruse: Aleksándr Ivánoviĉ Gércen, 1812–1870) – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l’ spirito de la 19a jarcento. Infano ne tute legitima de tute fremdeca patro, li portis la inventitan germanan nomon, […]

La unua Lingva Festivalo en Baŝkortostano

La 23an-24an de septembro 2011 en Ufa, la ĉefurbo de Baŝkortostano (en Ruslando) okazis la unua lingva festivalo sur la baŝkira tero. La amasa aranĝo pasis solide kaj impone. Estis riĉa kleriga programo: 88 prezentantoj konigis al la vasta inteligenta publiko 42 lingvojn.

Tempo de murdistoj

La mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu […]

Ĉu komenco de la fino?

Iutempe mi faris prognozon pri ebla rivaliĝo inter Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin. Post ok jaroj de sia rego Putin devis havi laŭleĝan paŭzon, kaj tiu paŭzo personiĝis tiumomente en lia teamano Medvedev. Putin preferis lin el la duo antaŭelektita, kie alia kandidato — Sergej Ivanov — ŝajnis al la prezidento pli danĝera en perspektivo. […]

Bruliga somero en Kaliningrado

La somero ne estas politike aktiva periodo ankaŭ en nia ne tre politike aktiva teritorio ĉe la Balta bordo. Tamen ĉi-jarela varmega sezono ne kondukis la publikon al socia siesto. Serio da mitingoj jarkomence indikis seriozajn streĉojn interne del popola vivo kaj la severa (por ne diri — brutala) reagado de la ŝtatpotenco nur alportis […]