La Balta Ondo » Aleksandr Saĥarov

Iom pri “La Ondo de Esperanto”
La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero.

Aleksandr Saĥarov en Rememoroj de centprocenta esperantisto jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiĝo de La Ondo de Esperanto:

Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare ĝi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaŭ ĉio ĝi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en ĝi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble ĝin trafus la sama sorto… Bonŝance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon … en la jaro 1909 la ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn Esperanto-rusa organo… Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj ĝi baldaŭ okupis tre firman staton.

Saĥarov pravis. Kvankam Esperanto aperis en Ruslando, kie loĝis plejmulto da unuaj esperantistoj, nur dek ses jarojn post la malsukcesa provo de Zamenhof fondi Esperanto-periodaĵon en Ruslando, estis ricevita permeso eldoni esperantistan gazeton. La gazeton Esperanto en 1904 fondis en Peterburgo Ilja Davidoviĉ Ostrovskij (Jalta, nun en Ukrainio), kiu redaktis ĝin kun la asisto de la prezidanto de la Peterburga societo Espero Aleksandr Isaakoviĉ Asnes.

Post tri kajeroj la gazeto ĉesis, ĉar Asnes akceptis la redaktoran oficon en Ruslanda Esperantisto, la organo de Espero, kiu eldonis ĝin dum tri jaroj, diskonigante esperantistajn informojn, beletraĵojn, artikolojn pri aktualaj sociaj problemoj. En Ruslanda Esperantisto Zamenhof publikigis sian studon Dogmoj de Hilelismo.

En 1908 post eldono de unu numero de Ruslanda Esperantisto, ĝi ekpaŭzis, ĉar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija (Heroldo de Scio) Vilhelm Vilhelmoviĉ Bitner aperigi suplemente al ĝi ĉiumonatan revuon Espero kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Bitner post unujara eldonado rezignis, ĉar esperantistoj apenaŭ helpis la revuon. Tamen granda estis la propaganda efiko de Espero, kiun dum tuta jaro ricevadis (sen investo de esperantista kapitalo) preskaŭ cent mil abonantoj de Vestnik Znanija. Inter la dekmiloj da legantoj estis centoj da interesitoj pri Esperanto, kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo, sed Ruslanda Esperantisto ankoraŭ ne reaperis por disponigi al ili tian legaĵon.

Tiujn favorajn cirkonstancojn lerte utiligis Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov (1865–1942 aŭ 1943), kiu post 15-jara laboro kiel financa oficisto en la urbo Ardatov (Simbirska gubernio), forlasis la bone pagatan ŝtatan servon kaj plentempe dediĉis sin al Esperanto. Utiligante sian partoprenon en la UKoj en 1906 kaj 1907, li vojaĝis tra kelkaj okcidenteŭropaj landoj kaj vizitis Esperantajn eldonejojn kaj librejojn en Berlino kaj Parizo. Li do decidis fondi Esperanto-librejon kaj –gazeton en Ruslando.

Aŭtune 1907 Saĥarov definitive establis sin en Moskvo. Estis formita redakta komitato de la estonta gazeto, preparita materialo por la unua numero. Ĉar en Moskvo ne ekzistis presejo kun la literoj Esperantaj, li decidis presigi la gazeton en Kazanjo, sed ties guberniestro ne donis permeson. Saĥarov do decidis dume fondi Esperanto-librejon. Post unu jaro Saĥarov konsentigis posedanton de negranda presejo mendi la literojn, kaj, ricevinte la oficialan permeson, li ekagis.

La unua numero de La Ondo de Esperanto aperis en februaro 1909 en la formato de tagĵurnalo, en la eldonkvanto 10 mil ekzempleroj. Saĥarov anoncis pri La Ondo en Ruslanda gazetaro, sendis ĝin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis ĝin al moskvaj gazetvendistoj (nur 20 ekzempleroj estis venditaj).

Zamenhof salutis la novan gazeton:

Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “La ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj.

Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton. Ĉar ĝi estis lia privata establo, li — malkiel movada instanco — toleris la malprofiton de la gazeto, kiun kovris la profito de la librejo (t. e. libroservo + eldonejo):

Dum la unuaj monatoj… la gazeto estis donanta al ni sufiĉe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, ĉar ni vidis, ke dank’ al ĝi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis.

Krome, La Ondo aperis akurate, ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj, nek tuŝis temojn religiajn aŭ politikajn.

Ekde 1910 La Ondo de Esperanto estis eldonata ĉiumonate en la pli kutima revua formato, en la eldonkvanto 2 mil ekz. Fine de 1910 Saĥarov dediĉis sin ĉefe al administrado kaj dungis kiel redaktoron la 23-jaran juriston Boris Isidoroviĉ Kotzin, bonevon de Zamenhof (pli ĝuste Kocyn, li estis filo de Isidor Kocyn kaj Teresa Zilbernik, la fratino de Klara Zilbernik).

La rubrikaro de La Ondo estis tradicia: Esperanto en Ruslando, Esperanto eksterlande (en la rusa lingvo), Bibliografio, Diversaĵoj, Amuza fako. Aperis beletraĵoj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj, jaraj revuoj de la Esperanto-movado. La abonantoj jarfine ricevis senpage libron (Princo Serebrjanij de Aleksej K. Tolstoj, Orienta Almanako, 3a volumo de la Plena Verkaro de Devjatnin k.a.).  En La Ondo aperis unika serio de portretoj de pli ol cent famaj esperantistoj, ruslingvaj ĉefartikoloj. Tamen en la gazeto sentiĝis opoziciemo al la Peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Esperantista Ligo — kvankam Saĥarov ne estis denaska moskvano, li ja loĝis en Moskvo, ĝuis kunlaboron de Moskvaj esperantistoj kaj ne povis leviĝi super la tradicie malvarmaj rilatoj inter la “du Ruslandaj ĉefurboj”.

Ĝis sia malapero La Ondo restis la plej legata Esperanto-revuo en Ruslando, kvankam intertempe kelkaj aliaj gazetoj aperis. La 2a Ruslanda Esperanto-Kongreso (Kievo, aŭgusto 1913) decidis, ke La Ondo de Esperanto estu oficiala Ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.

Por La Ondo verkis Georgij Deŝkin, Vasilij Devjatnin, Andrej Fiŝer, Sergej Obruĉev, Timofej Ŝĉavinskij, Maria Ŝidlovskaja kaj aliaj Ruslandaj esperantistoj. Alilandaj konstantaj kunlaborantoj estis malmultaj.

Dum la Unua Mondmilito ĝi estis unu el nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La ŝovinisma haladzo nur en la unuaj militaj monatoj iomete sentiĝis en La Ondo, kaj poste pri la milito memorigis ĉefe mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.

En la plej lasta Ondo (№100–101, aprilo-majo 1917) Kotzin profetis:

La ĵus okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon… La devizo “Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu” necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de ĉiu laboristo.

Sed post la bolŝevista revolucio la privataj sendependaj gazetoj ne povis ekzisti en la kondiĉoj de la “proleta diktaturo”. Ĉesis ankaŭ a “etburĝa” Ondo.

Poste adeptoj de la Zamenhofa lingvo en Ruslando kaj Sovetunio multfoje provis lanĉi revuon, kiu ŝtopus la breĉon. Tamen nek la organoj de la stalinisma SEU (Bulteno de SEU, Internacia Lingvo, Sur posteno), nek la Informbulteno de ASE, nek la samizdataj Amikeco, Literatura skatolo kaj Sezonoj, nek la multaj primovadaj informil(et)oj sukcesis kompensi la mankon de La Ondo, kiu ne nur listis Esperanto-eventojn, sed ankaŭ riĉe kontribuis al la internacia Esperanta kulturo.

Nur en la lasta jaro de la kolapsonta Sovetunio ebliĝis denove ekhavi la revuon, kiu strebas reakiri la iaman prestiĝon de la rusa provinco en la Verda Regno.

Antaŭ 20 jaroj, la 17an de majo 1991 en la Sverdlovska eldonejo Ural-Sovety per fotokopiilo estis faritaj kaj mane vinktitaj la unuaj ekzempleroj de kajero №1 de La Ondo de Esperanto.

Nefacila estis nia situacio. Ja estis facile eldoni la samtempe refonditan Ruslandan Esperantiston, kun informoj pri la ĉefaj eventoj en Esperantujo, kaj multaj ruslandanoj abonis ĝin. Sed antaŭ dudek jaroj la averaĝa ruslanda esperantisto apenaŭ povis pagi pli ol kvarpaĝan informilon. La pli ampleksa kaj varia LOdE havis tiam malmultajn abonantojn en Ruslando, sed konservi tiujn legantojn kaj aŭtorojn ni opiniis tasko, praviganta la malprofitan eldonadon de la dumonata Ondo.

En la tiama Ondo oni vidis du ĉefajn direktojn.

Unuflanke, ni klopodis rakonti al la internacia legantaro pri la situacio en Ruslando, Sovetunio kaj Orienta Eŭropo.

Aliflanke, la revuo analizis kulturajn, sociajn kaj lingvajn aspektojn de Esperanto, daŭrigante la tradicion de la samizdata almanako Sezonoj, kies 26 kajeroj aperis dum 1984–1990.

Movadaj aferoj restis ekster la ĉefa atento de La Ondo.

Malgraŭ la sociaj kataklismoj, prezosaltado, inflacio, praktika malebligo de civilizita entreprenado, transpagaj problemoj, misfunkcianta poŝto kaj dudeko da aliaj ruslandaj periodaĵoj La Ondo trovis sian legantaron. Post kelkaj jaroj klariĝis, ke eĉ en Ruslando oni povas ekeldoni dignan ĉiumonatan revuon kaj per tio kontribui al la riĉigo de la internacia esperantista vivo. Do, meze de la jaro 1997 La Ondo ensorbis ĉiujn rubrikojn de Ruslanda Esperantisto kaj transformiĝis al ĉiumonata revuo — tia, kia ĝi estas nun.

Mi hipokritus, se mi dirus ke antaŭ dudek jaroj ni ne revis pri tio.  Ni ja revis, sed revante ni komprenis ke temas pri io fora kaj simila al la Fina Venko. Sed la revo realiĝis! La Ondo de Esperanto regule aperas, kaj ĝi estas sendata al pli ol 500 adresoj en kvindeko da landoj. Niaj du internaciaj konkursoj (fotografia kaj literatura) kaj la proklamo de la Esperantisto de la Jaro iĝis integra parto de la tutmonda vivo esperantista.

Tio okazis nur et-parte pro ni mem. Fari ion seriozan dum du jardekoj oni ne povas sen subteno. Feliĉe ni trovis vastan subtenon.

Ni dankas la elstarajn aŭtorojn kaj la ordinarajn esperantistojn, kiuj dediĉas parton de sia tempo al verkado de artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj por La Ondo.

Ni dankas niajn legantojn, kiuj vivtenas la revuon per abonoj kaj donacoj.

Ni dankas niajn perantojn.

Ni dankas niajn kritikantojn — tute sincere, sen ili nia vivo estus malpli interesa.

Halina Gorecka,

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2011/09/ondo/

“La Ondo” jubileis en Moskvo
Gennadij Ŝilo inaŭguras la festkunvenon (Fotis Aleksandr Milner)

Unuafoje en la dudek-jara historio de la ekzistado de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, ambaŭ (re)fonditaj en 1991, ili organizis komunan kunvenon, en kiu tute ne sentiĝis laŭdire malvarmaj rilatoj inter la du establoj.

La 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo okazis festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero. La kunvenon  komune organizis la redakcio de La Ondo kaj REU. Ĉeestis trideko da esperantistoj. Ĉar ne venis ĵurnalistoj kaj aliaj gastoj, kiuj kutime ĉeestas similajn prezentadojn de La Ondo, la tuta programo okazis en Esperanto.

La rektoro de la universitato Justo Gennadij Ŝilo malfermis la kunvenon kaj prezentis la eldonanton kaj la redaktoron de la jubileanta magazino — Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La rektoro solene enmanigis al ili honoran diplomon pro la longa kaj fidela agado por Esperanto.

Halina estas kontenta pri la eta porokaza “abonkampanjo” (Fotis Irina Gonĉarova)

Aleksander Korĵenkov rakontis pri la historio de la malnova La Ondo de Esperanto, kiun Aleksandr Saĥarov eldonis en Moskvo dum 1909–1917; poste li traktis la novan historion de la revuo, refondita en majo 1991 en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg), estis ekspoziciitaj pluraj  revu-numeroj el diversaj “epokoj” de La Ondo kaj Sezonoj. Halina Gorecka detale rakontis pri la enhavo de la jubilea 200-a numero (junio 2011).

La eldonanto kaj la redaktoro respondis la demandojn de ĉeestantoj. Estis voĉlegitaj kelkaj gratuloj, interalie, de la REU-prezidanto Grigorij Arosev, troviĝanta nun eksterlande. Valentin Melnikov rakontis pri sia multjara kunlaboro kun La Ondo de Esperanto kaj dankis al Aleksander Korĵenkov, kiu helpis lin iĝi renoma Esperanto-literaturisto.

Kelkaj dezirantoj abonis La Ondon laŭ speciala rabatita prezo, kaj danke al tio nun La Ondo havas en Ruslando pli da abonantoj ol en la fino de la pasinta abon-jaro. Funkciis ekspozicieto kaj libroservo.

Svetlana Smetanina tostas (Fotis Irina Gonĉarova)

Post la bondezira tosto de la vicprezidanto de REU, Svetlana Smetanina, kiu esprimis la deziron pri pli oftaj kontaktoj inter la landa asocio kaj La Ondo, la redakcio abunde regalis ĉiujn per ĉampano kaj bongustaj manĝaĵoj, ĝuante kiujn la ĉeestantoj interparolis en malstreĉa maniero, plilongiginte la planitan kunvenodaŭron je unu plia horo.

Valentin Melnikov

Vidu fotojn en la albumo de Irina Gonĉarova en Vkontakte

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2011/06/jubileis/

“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero
«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke Via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por Via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj», – skribis la 16an de marto 1909 Ludoviko Zamenhof al Aleksandr Saĥarov, kiu sendis al li la unuan numeron de La Ondo de Esperanto.

Saĥarov atingis sian 100an (fakte, la 100–101an) Ondon, sed tiu jubilea kajero restis la lasta en lia serio – la bolŝevistoj ne permesis al privatulo eldoni sendependan gazeton.

Nia situacio estas pli feliĉa. Hodiaŭ, la 17an de majo, ni sendis al la presejo nian 200an Ondon – jen jubileo! Krome, ekzaktege antaŭ 20 jaroj, la 17an de majo 1991 per fotokopiilo estis fabrikitaj kaj mane vinktitaj la unuaj ekzempleroj de №1 de la 2a serio de La Ondo – duobla jubileo! Kaj, tute hazarde, la nuna kajero, je la jubilea tago, faras la 2an serion de La Ondo duoble pli ampleksa ol la 1a.

Per ĉi tiu numero ni omaĝas al niaj grandaj antaŭuloj – Ludoviko Zamenhof kaj Aleksandr Saĥarov. Sed, ĉefe, ni dediĉas ĝin al niaj legantoj – nunaj, kiel Fritz Hilpert sur jena foto, kaj estontaj, kiel la serioza knabineto provanta surargilan skribadon en la Peterburga Lingva Festivalo sur la kovrilpaĝa foto de Olga Rindina.

Gratulon al vi, al ili – kaj al ni!

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov