Arkivo por la etikedo 'Aleksandr Saĥarov'

Malgranda ĉarma klasikaĵo

Saĥarov, Aleksandr Andrejeviĉ. Superforta ambicio: Skizo el la esperantista vivo, originale verkita: Bitlibro (pdf, ePub) / Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2017. — 31 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2017). La Ondo de Esperanto faris belan donacon al siaj legantoj – elektronikan version de la novelo […]

Je la Tago de la Libro: Bitlibro por ĉiu abonanto de La Ondo

Dum naŭdek jaroj ekde 1927 la 15an de decembro je la naskiĝdatreveno de la aŭtoro de la Unua Libro L. M. Zamenhof en Esperantujo oni festas la Tagon de la Libro. De tiam, laŭ la Enciklopedio de Esperanto, «oni konsideras morala devo de ĉiu “vera” Esperantisto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu Esperanto-libron». […]

Iom pri “La Ondo de Esperanto”

La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en la artikolaro Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de […]

“La Ondo” jubileis en Moskvo

Unuafoje en la dudek-jara historio de la ekzistado de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, ambaŭ (re)fonditaj en 1991, ili organizis komunan kunvenon, en kiu tute ne sentiĝis laŭdire malvarmaj rilatoj inter la du establoj. La 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo […]

“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero

«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos […]