Konatiĝu: Aleksandr Melnikov
Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La kvina prezentato estas prof. Aleksandr Melnikov el Rostov-na-Donu (Ruslando). En BET-52 li prelegos pri lingvaj kaj movadaj temoj. Li mem verkis la suban prezentotekston.














