Arkivo por la etikedo 'Aleksander Korĵenkov'
23 Novembro 2011 de AlKo
En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita [...]
5 Novembro 2011 de AlKo
Por mi, la 6a de novembro estas aparte grava dato. La 6an de novembro naskiĝis mia filino Tatjana (en 1981) kaj mia edzino Halina (en 1959). Nu, mi ne mencius ĉi tiun daton, se ĝi ne estus grava ankaŭ por la tuta Esperantujo, ĉar la 6an de novembro 1924 naskiĝis Bill (literature: William) Auld, eble [...]
3 Novembro 2011 de AlKo
Hieraŭ, la 2an de novembro, dum la Ruslanda ĉefministro Vladimir Putin havis sian laborviziton en Kaliningrado, la Usona magazino Forbes anoncis, ke li estas la dua plej influa persono en la mondo. La unua en ĉi-jara listo de Forbes estas la 50-jara Usona prezidento Barack Obama, kiu okupis la duan lokon pasint-jare. Li estas la [...]
1 Novembro 2011 de AlKo
Antaŭ dek tagoj la novembra kajero de La Ondo de Esperanto estis dissendita al la paperaj abonantoj, kaj ĝia elektronika (pdf) versio ekde la 30a de oktobro estas elŝutebla por la abonantoj elektronikaj. Sed du ampleksaj tekstoj el la novembra Ondo — Ĉu malesperi de Trevor Steele kaj la intervjuo kun la Civita konsulo Giorgio [...]
28 Oktobro 2011 de AlKo
Finfine, la 26an de oktobro al Kaliningrado revenis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj devis dum longa tempo loĝi en Moskvo, atendante greftadon de reno al Halina. Post la sukcesaj operacio kaj postoperacia kuracado, ili denove estas en la hejmo kaj plu estas kontakteblaj per la samaj retproŝtaj adresoj. Tamen dum la transloĝa klopodado eble [...]
23 Oktobro 2011 de AlKo
Aŭskultu Hieraŭ, la 22an de oktobro, Je la tago de la 90-jariĝo de Georges Brassens aperis la 29a sonprogramo de Radio Esperanto kun omaĝa artikoleto de Jacques Yvart kaj kun unu el la Brassensaj kantoj en la plenumo de Yvart. Ĉi tiu podkasto enretiĝis post preskaŭ kvarmonata paŭzo. Ĝi estas nia lasta podkasto registrita kaj [...]
21 Oktobro 2011 de AlKo
Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj [...]
20 Oktobro 2011 de AlKo
La monkolekta kampanjo brile sukcesis kaj repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo! Post la operacio Halina fartas bone – pli bone ol plimulto de ŝiaj operaciitaj samsortuloj. Vidu ĉi-sube la liston de la donacoj, [...]
15 Oktobro 2011 de AlKo
Giorgio Silfer estas la nuna Konsulo de la Esperanta Civito. Okaze de la fino de lia mandato ni metis al li kelkajn demandojn, kiujn li afable konsentis respondi. Vi prezidis la Esperantan Civiton, en la konstitucia ofico de Konsulo, dum la jarkvino 2007–2011. Kial vi ne rekandidatas al la konsuleco? Konsulo fariĝas la kandidato numero [...]
13 Oktobro 2011 de AlKo
Antaŭ du monatoj, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo Counterize. Unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni prezentis la ĉefajn statistikajn informojn kaj, post unu plia monato je la sama monatotago kaj horo, la 12an de oktobro 2011 je 14h38m, ni denove fiksis la [...]
5 Oktobro 2011 de AlKo
Ekde la 18a de septembro ĝis la 3a de oktobro en nia novaĵ-retejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova artikolo – do, entute, 16 artikoloj. Kvin el ili estis dediĉitaj al la Esperanto-kulturo (Kantfestivalo FESTO, la unua Esperanta kinofestivalo, eldonejo de FEL, recenzo de disko de Manŭel, prezento de la nova Beletra almanako. Kvin artikoloj [...]
1 Oktobro 2011 de AlKo
Ĉi tiun tekston Aleksej Korĵenkov prezentis la 25an de septembro en kunveno dediĉita al elektronika eldonado kadre de la tradicia renkontiĝo ARKONES 27 en Poznań (Pollando). La Ondo de Esperanto Nia eldonejo strebas sekvi la ĉefajn tendencojn en la elektronika eldonado. Ekde la 1998a jaro, la tuta materialo de La Ondo de Esperanto estis plene [...]
27 Septembro 2011 de AlKo
En la marta Ondo aperis nia kutima abonstatistiko por la jaroj 1998–2010 kaj la listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj en la pasinta jaro: Ruslando 78, Pollando 58, Germanio 35, Francio 34, Brazilo 27, Finnlando 26, Hispanio 25, Belgio 18, Italio 17, Serbio 17, Usono 17, Britio 16, Svedio 12, Ĉeĥio 11, [...]
22 Septembro 2011 de AlKo
Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris [...]
12 Septembro 2011 de AlKo
Antaŭ unu monato, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo. Ni elektis la kalkulilon Counterize, kiu estas vizit-kalkula kaj statistika kromprogramo kreita speciale por la administra sistemo WordPress, en kiu La Balta Ondo funkcias. Counterize havas multajn utilajn funkciojn, sed ni mencios ĉi-sube nur la plej ĉefajn [...]