Arkivo por la etikedo 'Aleksander Korĵenkov'
7 Aŭgusto 2012 de AlKo
Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.
27 Junio 2012 de AlKo
Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.
24 Junio 2012 de AlKo
Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov revenis al sia Kaliningrada hejmo post la 26-taga foresto, kaŭzita de la restado de Halina en la sanatorio Rusj ĉe la Fera Monto en la Kaŭkaza urbo Ĵeleznovodsk. Ekde lundo ni eklaboros pri la julia kajero de La Ondo de Esperanto. Ankaŭ nia retejo La Balta Ondo, kiu ne estis [...]
29 Majo 2012 de AlKo
Ekde la mateno de la 29a de majo ĝis la tagmezo de la 23a de junio Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estos eksterrete pro la restado de Halina (kaj Aleksander kiel oficiala akompananto) en sanatorio ĉe la Fera Monto en la norda Kaŭkazo. Bonvolu dum ĉi tiu tempo ne sendi urĝajn petojn, mendojn kaj demandojn [...]
14 Majo 2012 de AlKo
Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 [...]
27 Aprilo 2012 de AlKo
Miaj amikoj, laborkolegoj kaj pluraj el miaj kursanoj scias, ke mi malhavas vidmemoron. Nature, tio kaŭzis, kaŭzas kaj kaŭzos amaseton da amuzaj okazoj kaj, malpli ofte, malagrablajn miskomprenojn. Nu, pri tiu temo mi ĵus skribis ĉi tie en mia ruslingva ĵurnalo (neruslingvanoj povas testi la kapablojn de Google Translate, kaj esperantigi ĉi tiun tajpitaĵon). Ĉi [...]
5 Aprilo 2012 de AlKo
La oka listo de la donacintoj Donacoj faritaj ekde la 19a de februaro ĝis la 17a de marto 2012
3 Aprilo 2012 de AlKo
En la kolekto de e-libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Iliaj titoloj estas Kie estas amo, tie estas Dio kaj Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Ilin tradukis la Ruslanda [...]
1 Aprilo 2012 de AlKo
Lastafoje ni prezentis la statistikon de nia retejo je la stato de la 1a de januaro 2012. Post la unua jarkvarono 2012 ekzakte je la noktomezo inter la 31a de marto kaj la 1a de aprilo estis fiksitaj la informoj de la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ekfunkciis ĉi tie la 12an de aŭgusto 2011. Nia retejo, [...]
21 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro La 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio: tiujare naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik Adamson, Georgo Deŝkin… Kaj la 31an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov. En Moskvo li lernis en gimnazio kaj en komerca lernejo kaj eklaboris en la ĉefpoŝtejo. En [...]
13 Marto 2012 de AlKo
La sesa listo de la donacintoj
11 Marto 2012 de AlKo
En 1997 BBC informis, ke, en enketo pri 100 plej gravaj literaturaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis La Mastro de l’ Ringoj, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto. Kvankam ankaŭ la vendostatistiko pruvas, ke tiu enketo ne trompas kaj ke la romano de Tolkien fariĝis apartenaĵo de [...]
9 Marto 2012 de AlKo
Tutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de La Ondo de Esperanto rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj [...]
6 Marto 2012 de AlKo
En la februara Ondo ni prezentis tri lernolibrojn kaj unu gramatikon de la germana lingvo, kiujn verkis Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof. Nun sekvas prezento de ceteraj libroj de M. F. Zamenhof, kiuj troviĝas en la kolekto de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB). KOMPARA FRAZEOLOGIO En la 1875a jaro en la presejo de I. Goldman [...]
2 Marto 2012 de AlKo
Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: Prelegoteksto. – Kaliningrado: Sezonoj, 2005. – 19 paĝoj. – (Serio Sed ne el katedro; №2). Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: [E-libro] – Kaliningrado: Sezonoj, 2011. – (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №8). Jen la ĝisdatigita eldono de la broŝuro far Aleksander Korĵenkov pri Dostojevskij. Malgraŭ la modesta amplekso, ĝi [...]