Arkivo por la etikedo 'Aleksander Korĵenkov'

Dimanĉa poezio: Antoni Grabowski

En la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La dua poeto en nia dimanĉa poezia rubriko estas la pola kemiisto Antoni Grabowski (1857-1921). En 1886 Grabowski lernis Volapukon kaj aliĝis al la Viena Volapukista Klubo, sed, aĉetinte somere 1887 la […]

Dimanĉa poezio: Ludoviko Zamenhof

Ekde hodiaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperos poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La unua poeto en nia dimanĉa rubriko, nature, estas Ludoviko Zamenhof (1859-1917), kiu verkis la plej fruajn poemojn en Esperanto. Du el ili estas ĉi-sube. Agrablan legadon!

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov ricevis la lastan premion de OSIEK

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) ĉiujare atribuas sian premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo precipe nefikcia en Esperanto, publikigita per ia ajn perilo (libro, kasedo, bendo, mikrofilmo, K-disko…). Okaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo. Kadre de ĉi-jara Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta la 13-19an de julio […]

La Unua Libro

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis […]

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55. La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka […]

Rerigardi nin tra ‘Norma Prismo’

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. – 320 p., il.; 500 ekz. – (Serio Scio, №10). La prismo[1] Por emfazi la diversecon de la manieroj rigardi, ni hodiaŭ kutime parolas pri perspektivo aŭ optiko, pense al vidaj precizigiloj kiel lupeo, mikroskopo, lenso. […]

Nova eldono de Baza Literatura Krestomatio

Baza Literatura Krestomatio / Komp., red. Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov; Enkond. Vilmos Benczik; Biografioj: Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. — 4a eld., kompl. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 p.; 500 ekz. — 27 eŭroj. Baza Literatura Krestomatio (BLK) estis unue eldonita antaŭ kvardek […]

La junia Ondo aperis

La junian eldonon de La Ondo de Esperanto, kiu aperis antaŭ dek tagoj je la unua junia lundo, la 3an de junio, malfermas ampleksaj intervjuoj de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski kun la du kandidatoj por la prezidanteco de UEA: Duncan Charters kaj Fernando Maia Jr.

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2019

2. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Sylla Chaves (1929-1946-2009), brazila juristo, pedagogo, UN-oficisto kaj esperantisto; prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (1978-82), membro de la Akademio de Esperanto (1986-95), honora membro de UEA (1992), aŭtoro de lerniloj kaj beletraĵoj (Animo prisma, 1959; Por pli bona mondo, 1970; Plurnacia bukedo, 1981; Karnavalo, 1981).

Blua horizonto: La unua Esperanta albumo de Kjara

La 19an de aprilo aperis surdiske kaj elektronike la unua Esperanta albumo Blua horizonto de la itala kantistino Kjara. Kjara (Chiara Raggi) estas kantverkisto, gitaristo kaj komponisto. Ŝi studis en la instituto pri muzikaj superaj studoj “Giovanni Lettimi” (Rimini), en la konservatorio “Giuseppe Verdi” (Torino), kaj diplomiĝis kiel “aŭtoro de tekstoj” ĉe Eŭropa Centro de […]

Dmitrij Ŝevĉenko prelegos en BET-55

Dmitrij Ŝevĉenko (Дмитрий Шевченко) estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj de RUDN (Esperante – Rusia universitato de amikeco de popoloj) li sukcese defendis magistran disertacion “Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado”. Li instruas en RUDN interretajn teknologiojn, kaj prelegas pri la sociaj retoj.

La 49a programo de Radio Esperanto

Hodiaŭ, la 5an de majo aperis la 49a sonprogramo de la podkasto Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du festivaloj kiuj nun okazas en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto. Poste Halina legas Esperantan tradukon […]

Pasko, krizo en UEA, Esperanto-kongresoj, muzeo en Ĉeĥio, kazaĥa kuirarto kaj aliaj temoj en la maja Ondo

Kvankam La Ondo de Esperanto kutime aperas la unuan lundon de la koncerna monato, la maja Ondo (70-paĝa) aperis multe pli frue, la 25an de aprilo, je la Granda Ĵaŭdo, ĉar la redakcio decidis eldoni ĝin antaŭ ĉi-jara Pasko, kiun la orientaj kristanoj ĉi-jare festis la 28an de aprilo. Pri la ĵusa Pasko memorigas ankaŭ […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2019

2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Gersi Alfredo Bays (1934-1947- ), brazila instruisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Fonto (1980-2006) kaj de la eldonejo Fonto, aŭtoro de la romano La Profeto el Pedras (2000), membro de Akademio de Esperanto (2000-09); honora membro de UEA (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (1990) […]

Anna Striganova prelegos en BET-55

Anna Striganova naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo sian doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la […]

Nia libroproduktado: la 28a resumo

Ekde sia renaskiĝo La Ondo de Esperanto ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en la Budapeŝta revuo Hungara Vivo. Por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu kelkajn enkondukajn frazojn, kiujn prefere ne legu niaj konstantaj abonantoj. La bazo de nia statistiko estas […]

La aprila Ondo

La 1an de aprilo aperis la kvara ĉi-jara numero de la sendependa internacia gazeto La Ondo de Esperanto. Post la preskaŭ centpaĝa marta Ondo, dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio, la aprila Ondo denove enhavas ĉiujn kutimajn sekciojn kaj rubrikojn. En la Zamenhofa mortomonato aprilo la redakcia gasto estas Przemysław Wierzbowski, prezidanto de la Esperanto-Societo en […]

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2019

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gerrit Berveling (1944-1972- ), nederlanda instruisto, remonstranta pastoro kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio Esperanto Nederland (2009-12), membro de la Akademio de Esperanto (1989-), prezidanto de EVA (1993-2003), la lasta redaktoro de Fonto (1993-2006); unu el plej fekundaj Esperanto-aŭtoroj (82 libroj originalaj kaj tradukitaj); laŭreato de la OSIEK-premio pro […]

Komitatanoj B: Ok kandidatoj por kvin lokoj en la Komitato de UEA

Laŭ informoj de la komitata Yahoo-grupo, ok personoj estas proponitaj kiel kandidatoj por kvin postenoj de komitatanoj B en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio dum la periodo 2019-2022. La validaj kandidatoj estas:

La ĉeĥa eldono de la biografia skizo pri Zamenhof

Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj. Laŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia ampleksa verko Homarano, lanĉita en julio […]