Arkivo por la etikedo 'Aleksander Korĵenkov'

Litova eldono de la biografia skizo pri Zamenhof

Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj.

Deutsche Welle: Ruslingve pri Esperanto

La Moskva studio de “Deutsche Welle” okaze de la 160a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ Zamenhof meze de decembro sendis la junan ĵurnalistinon Anna Savĉuk al la Esperanto-urbo Herzberg am Harz (Malsupra Saksio, Germanio).

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2020

1. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Isaj Dratwer (1905-1918-1985), juda bakteriologo kaj esperantisto, loĝinta en Ruslando, Pollando kaj Israelo; fondinto (1933) kaj senŝanĝa prezidanto de Varsovia Esperanto-Societo ĝis la invado de Germanio (1939), ĝenerala sekretario de PEA (1947-58), komitatano de UEA (1948-51, 1956-58, 1961-67), prezidanto de ELI (1961-67); aŭtoro de kelkaj lerniloj kaj de libro pri […]

Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

1859 3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф. 1869 Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano. 1870 Aŭgusto: […]

Opinioj de niaj legantoj

Responde al la informo pri la baldaŭa ĉeso de La Ondo de Esperanto, publikigita en la oktobra eldono, venis pluraj mesaĝoj. Parton de ili ni aperigas ĉi-sube laŭ la alfabeta familinoma ordo.   Mi ege bedaŭras pro la baldaŭa malapero de “La Ondo”. Ĝi estis grava parto de Esperanto-vivo – mia, tut-ruslanda, eĉ tutmonda. La […]

La antaŭlasta eldono de La Ondo de Esperanto

Por enmeti en la lastan, decembran numeron de La Ondo de Esperanto la tekstojn, kiuj kutime aperas en la januara kaj februara numeroj (ronda tablo pri la atingoj kaj fiaskoj dum la pasinta jaro, intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, kaj la statistiko pri la eldonado en la pasinta jaro) la redakcio prokrastis je […]

Radio Esperanto, №51

La 1an de decembro, dimanĉe, estis registrita kaj enretigita la 51a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto, kiu estas la lasta por la 2019a jaro.

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2019

2. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Humphrey Tonkin (1939-1954- ), brita kaj usona filologo, prezidanto de TEJO (1969-71) kaj de UEA (1974-80, 1986-89), reprezentanto de UEA ĉe UN en Novjorko, kunfondinto kaj nuna prezidanto de ESF (1968), la unua redaktoro de Kontakto (1963-66), (ĉef)redaktoro de Language Problems and Language Planning (1984-2013), aŭtoro de Lingvo kaj popolo […]

20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Ni elkore invitas ĉiujn festi kun ni la 160an naskiĝtagon de Ludoviko dum la 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos la 13-15an de decembro 2019 en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. En la programo troviĝas kelkaj koncertoj, ekspozicioj, prelegoj, prezentado de novaj eldonaĵoj, renkontiĝoj kun interesaj gastoj kaj, tradicie, naskiĝtaga kuko.

Dimanĉa poezio: Lajos Tárkony

Dum ĉi-jara aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. Nia dek-unua gasto estas Lajos Tárkony [lájoŝ tárkonj] (1902–1978), hungaro, naskita kiel Ludwig Totsche, ŝtatoficisto en la financa ministerio. Redakciano de Literatura Mondo, Bibliografia gazeto kaj Lingvo-Libro. Pro la altnivelaj recenzoj en gazetaro kaj pro […]

Dimanĉa poezio: Raymond Schwartz

Dum ĉi-jara aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La deka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la franca bankoficisto kaj esperantisto Raymond Schwartz (1894-1973), la ĉefa figuro en la Esperanto-kabaredoj La Verda Kato (1920-25), La Bolanta Kaldrono (1933-39), La Tri Koboldoj (1949-56); redaktoro […]

Dimanĉa poezio: Nikolao Ĥoĥlov

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La naŭa poeto en nia dimanĉa versrubriko estas la ruslanda kaj sovetunia ekonomiisto kaj esperantisto (de 1905) Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891–1953), konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov. Nikolao Ĥoĥlov famiĝis kiel Esperanto-poeto […]

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2019

[Ĝi estas afiŝo №2000, aperinta en La Balta Ondo ekde la ekfunkcio de ĉi tiu retejo en la 2010a jaro.] 2. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (Cigana romancaro de F. García Lorca, 1971; […]

Esperanto-gazetoj ne plu aboneblas ĉe UEA

En la retejo de UEA aperis dokumento titolita “Raporto pri progresoj de la Estraro de UEA. Aŭgusto-Septembro 2019” kiu inkluzivas ankaŭ la agadon en oktobro. Duncan Charters, prezidanto de UEA, post formala enkonduko, skribas en la komenco de la raporto: Foje aperis asertoj, malgraŭ artikoloj, agado en plej diversaj forumoj, certe pli ol mil raportoj […]

Jubilea programo de Radio Esperanto

La 27an de oktobro aperis nova sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Ni ja hontas pro tio, ke ĝi enmondiĝis preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica sonprogramo. Jen eta jubileo. En la jubilea programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj […]

Dimanĉa poezio: Kálmán Kalocsay

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La oka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la hungara kuracisto kaj esperantisto (de 1911) Kálmán Kalocsay (1891–1976)

Dimanĉa poezio: Julio Baghy

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sepa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Gyula Baghy (1891-1967), konata en Esperantujo kiel Julio Baghy. Julio Baghy, hungara aktoro kaj esperantisto (de 1911), aktiviĝis por la lingvo dum la Unua Mondmilito kiel […]

Intervjuo kun la redaktoro de La Ondo

La 14an de oktobro, lunde, Libera Folio publikigis intervjuon kun Aleksander Korĵenkov, la redaktoro de la ĉiumonata internacia sendependa gazeto La Ondo de Esperanto, ĵus atinginta la tricentan numeron. La redakcio de Libera Folio donis al ĉi tiu intervjuo la titolon “La redaktoro de La Ondo: Ne troviĝis dezirantoj daŭrigi nian aferon”.

Dimanĉa poezio: Eŭgeno Miĥalski

En La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sesa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalski (Михальский, 1897-1937), sovetunia bibliotekisto, instruisto kaj poeto, konata en Esperantujo kiel Eŭgeno Miĥalski. Mihalski kunfondis Internacian Asocion de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV, 1931) […]

La 35a Arkones

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ĉi-jare pasis la 20-22an de septembro, do kiel kutime fine de la unua aŭtuna monato. Kaj kiel kutime en la ĉarma okcident-pollanda urbo Poznano. Mi ŝatas la urbon en tiu ĉi tempo. Estas agrable varme, kaj por mi estas granda plezuro promeni tra la urbo, lante kaj lace rigardante la lokan […]