La Balta Ondo » akuzativo
La lasta verko de Michel Duc Goninaz
En februaro Michel Duc Goninaz sendis al la redakcio de La Ondo de Esperanto la unuan parton de sia studo Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo”, kiu aperis fine de februaro en la marta kajero de “La Ondo”. En la komenco de marto li sendis la duan kaj lastan parton de ĉi tiu studo, kiu aperis en la ĵus presita duobla, aprila-maja kajero de La Ondo, sed la morto de Michel, okazinta la 26an de marto, ne ebligis al li vidi aperigon de sia lasta verko.
Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo”
UNUA AKTO
Unua sceno:
John amas Margaret, kaj tial mi batas Aleksandron.
Por neŭtrala observanto la dua ĉi-supra frazero apartenas al la lingvo Esperanto (ĝi estas eĉ legebla en la Fundamento), sed ne la unua. Tamen, kaj paradokse, tio ne estas evidenta por ĉiuj esperantistoj.
Kiam mi prelegis por franclingvaj instruantoj aŭ instruontoj de Esperanto, mi faris la jenan rimarkon: se vi instruas al viaj lernantoj, ke “al rekta objekto oni devas aldoni la morfemon -n”, la plej obeemaj produktos la jenan frazon:
* MI SALUTIS LA NAJBARINONN
[Noto: *En lingvistikaj tekstoj la asterisko signas nenormajn (erarajn) frazojn aŭ vortoformojn.]
Tio ja estus normala rezulto de la aldono de -n al la objekto najbarinon. Kompreneble tio okazos tre malofte. Pli ofte okazos, ke la subkonscio de la lernanto sufloros al li aŭ ŝi: “kial aldoni ion al vorto (subkomprenite: tia, kia ĝi aperas en t. n. “vortaro”), pri kiu oni jam scias, ke ĝi estas rekta objekto? Preferindas ne obei tian stultan regulon”. La rezulto, evidente pli ofta, estos:
*MI SALUTIS LA NAJBARINO
El tio konkludiĝas, ke via regulo estas malbona.
Nun, imagu, ke en libera teksto (ne traduko) la lernanto skribis: *MI SALUTIS LA NAJBARINO. Se la instruisto severe admonas la lernanton “Vi forgesis la akuzativon! Vi devus skribi … NAJBARINON”, tiu instruisto montras, ke li, la “instruisto”, pro evidenta kialo, tute ne scipovas Esperanton. Kion alian diri pri homo, kiu asertas, ke li komprenas frazon nekompreneblan, kaj sekve arogas korekti ĝin?
La didaktika problemo kaj la lingvoscienca priskribo perfekte interkongruas. Eklerno de Esperanto fare de memlernanto pere de sufiĉe vasta fidinda tekstaro kondukas al tiu konkludo: la vortoj, kiuj enhavas la finan morfemon -n estas aŭ rektaj objektoj aŭ diversaj adjektoj, neniam subjektoj. Ĉar oni anoncis al tiu lernonto, ke la sintakso de Esperanto estas regula, tiu konstato devas sufiĉi kaj ekskludi alian regulon. Konkrete, la unua leciono povus enhavi la jenajn plej elementajn informojn:
Depende de la semantiko de la predikato, plej simpla tipa frazo povas konsisti el
1. verba formo (V): PLUVAS;
2. verba formo + subjekto (VS): DORMAS + STUDENTO, MANKAS + MONO, LEGAS + STUDENTO;
3. verba formo + subjekto + objekto (VSO): LEGAS + STUDENTO + LIBRON.
El tio sekvas, ke “legas studento” estas frazo, dum “legas libron” ne estas frazo, ĉar mankas o-vorto, kiu devas aperi unue, ne en la sinsekvo de la vortoj en parolo aŭ skribo, sed en la strukturo de la frazo.
Nia karmemora Georges Lagrange, kiu kelkatempe oficis kiel direktoro de la sekcio Gramatiko en la Akademio, sed ĝuis malmultan atenton, insistis pri la ellerno de tiuj bazaj strukturoj “dum la unua leciono”.
Kiam mi instruis nian lingvon al grupo de junaj – mi substreku: franclingvaj – infanoj per metodo tute rekta, sen la plej eta aludo pri gramatiko, ili tre rapide ekkapablis respondi al tiaj demandoj: “Ĉu la karoton manĝas la azeno? – Jes – Ĉu la azenon manĝas la karoto? – Ne (plus ridoj).
Oni povas lasi por la dua leciono la enkondukon de aliaj komplementoj (dua objekto en DONIS + STUDENTO + LIBRON + AL KAMARADO, adjektoj kiaj EN LA LIFTO, POST LA LECIONO ktp, ktp). Oni klarigos poste la ekziston de vortoj aŭ sintagmoj el la parola lingvaĵo, anstataŭantaj tutan frazon (ekz. JES! ) aŭ subkomprenantaj iun verban formon (BONAN TAGON!ANTAŬEN!), kaj la uzmanieron de i-vortoj, kiuj ne funkcias predikate. Sed jam estos klare, ke o-vorto sen posta -n neniam povas esti rekta objekto.
Kio validas por la o-vortoj validas por ties variantoj (mond’ = mondo) kaj por tiuj vortoj, kiuj povas ricevi la samajn funkciojn (pronomoj personaj, iuj “tabelvortoj” de la serioj -iu, -io) aŭ funkcias epitete al o-vortoj (a-vortoj).
Tio signifas, ke por ĉiuj koncernataj leksemoj ekzistas fakte du apartaj vortoj, ekz. LIBRO/LIBRON, el kiuj nur unu estas registrita en la “vortaroj” Tiujn du formojn la lingvouzanto devas konservi en sia memoro, ĉar li/ŝi devas elekti inter ili laŭ la funkcio, kiun li/ŝi volas uzi. Tio devus esti facila pro la unikeco de la diferenco (morfemo “nul” / morfemo -n), tute same, kiel la elekto inter singularo kaj pluralo estas facila, sed malpli grava, ĉar ĝi ne tuŝas la sintakson. Sed la ekonomia principo, uzita de Zamenhof, donas la malĝustan impreson, ke oni “aldonas” novan morfemon.
Kaj nun aperas alia didaktika erarego: la komparo kun fleksiaj lingvoj. Ni heredis tion de Zamenhof, kiu antaŭ pli ol unu jarcento klopodis en dek ses paragrafetoj klarigi la gramatikon de sia lingvoprojekto al uzantoj de kvin eŭropaj lingvoj. Preferindas forgesi tiujn neuzeblajn klarigojn, kiuj kvazaŭ trudas al la esperantoparolantoj la neutilajn konceptojn “deklinacio” kaj “kazoj”.
Unuflanke, paroli pri deklinacio, kiam ekzistas nur du ŝajnaj “kazoj” ne estas tre utile. La kazoj, menciitaj de Zamenhof en la Gramatiko de la Fundamento (genitivo, dativo k. a.) en Esperanto ne ekzistas. Por pravigi la koncepton kazo la aŭtoroj de PAG elpensis la terminon prepozitivo. Tio rezultas el konfuzo inter funkcio kaj kazo.
Aliflanke, la ofte malsimplaj formoj de kazfinaĵoj en lingvoj ofte menciataj (helena, latina, slavaj…) prezentas la jenan kontraŭdiron: ili ofte estas neutilaj pro la deviga uzo (t. n. regado) de iu kazo post iu prepozicio. Kaj inverse, ili havas gravajn mankojn pro la sameco de formoj inter nominativo kaj akuzativo en iuj genraj kategorioj, La parolantoj de “sendeklinaciaj” lingvoj, kiuj, por pardonigi sian misuzon de -n, asertas, ke por germano aŭ ruso la uzo de la esperantlingva akuzativo estas pli facila, ĉar ili havas kazojn en siaj lingvoj, grave eraras. Ruslingvano, kiu restus sub la influo de sia etna lingvo, volonte dirus en laŭdira Esperanto: *Mi aĉetis spegulo, fermis la fenestro kaj legis revuo. Estas do preferinde forgesi laŭdiran similecon de Esperanto kun lingvoj, kiaj la germana aŭ rusa, kies parolantoj povas, almenaŭ teorie, produkti frazon, kiu tradukiĝus laŭvorte en laŭdira Esperanto: *(La) patrino amas (la) filino.
La simileco de Esperanto kun tiuj eŭropaj lingvoj fakte konsistas nur en:
la neekzisto de ergativo, kiu alimaniere organizas la rilatojn inter verbo, subjekto kaj eventuala objekto;
la ekzisto de morfemo, kiu gluiĝas fine de vorto (do, la t. n. “akuzativo”) kaj markas la objekton kaj kelkajn aliajn komplementojn, dum ĉiuj ceteraj komplementoj estas markitaj per prepozicioj. Se Zamenhof uzus prepozicion ankaŭ por la rekta komplemento, laŭ la modelo mi batas je Aleksandro aŭ *mi batas na Aleksandro, nia lingvo funkcius pli simple, kun malpli da hezitoj aŭ eraroj. Sed tion bedaŭri estas tro malfrue.
La sistemo de paroj laŭ la modelo libro(j)/libro(j)n estas senprobleme aplikebla al la t. n. propraj nomoj. Se iu persona nomo aperas sen fina o (Saul, Amalek, Zamenhof k. a.), tiu -o aperas kun la morfemo -n laŭ la modelo mond’/mondon.
Tiel ni ricevas la ekzemplan frazon el la Biblio:
Saul venkobatis Amalekon
La Plena Analiza Gramatiko (§40) montras per kelkaj ekzemploj la eblajn variantojn por nomoj ne-esperantigitaj: uzo de -n post nomo finiĝanta per vokalo (Eliŝa/Eliŝan) kun eventuala uzo de streketo: Dante/Dante-n; antaŭmeto de esperantlingva vorto: (s-ro) Boirac/s-ron Boirac. La uzo de streketo renkontiĝas malofte en la nuna uzado, kaj la koncepto “vokalo” malklaras (fonemo aŭ grafemo?). Kelkaj donitaj ekzemploj ne plu validas: Shakespeare-on kaj Dante-n havas nun la formojn Ŝekspiron (cetere Zamenhof-originan) kaj Danton. La formon Bordeaux, ne elparoleblan de nefranclingvanoj, anstataŭis la formo Bordozo.
Multaj propraj nomoj restas sen esperantigitaj formoj pro du kialoj:
la esperantigo postulas ian famon de la menciita persono aŭ loko, eĉ se nur en la limoj de la esperantistaro. Ĝi postulas ankaŭ la aprobon de multaj lingvouzantoj, konstateblan en la uzado.
ekzistas forta rezisto al tia esperantigo pro fetiĉisma respekto al la “oficialaj” (legu: nacilingvaj) formoj de la propraj nomoj. Multaj esperantistoj, kiuj ja devas uzi arabajn, ĉinajn aŭ rusajn nomojn sub “latinigita” formo, ne aŭdacas agi kiel litovlingvanoj, kiuj senprobleme skribas pri Šekspyras. Moljeras, Tolstojus kaj, kompreneble Zamenhofas, Kaločajus kaj Oldas.
Sekvas konsekvenco de tiu fetiĉismo: ekzistas granda hezito uzi la morfemon -n kun nomo neasimilita. Tamen la lingvoj kun kaza sistemo deklinacias la proprajn nomojn (fojfoje kun esceptoj!). Du polaj amikinoj en siaj nacilingvaj verkoj menciis mian nomon dative (unu por danki, la alia por dediĉi poemon). Rezultis duobla varianto: Michelowi Duc Goninaz kaj Michelowi Duc Goninazowi. Mi ne protestis, kvazaŭ oni atencis la netuŝeblecon de mia oficiala nomo. Mi krome kutimas delonge vidi mian nomon sub la formo Мишель Дюк Гониназ (deklinaciebla, evidente!). Tiu fetiĉismo estas do por mi nekomprenebla.
Kiel mi, lernanto, reagus al instruisto, kiu min skoldus pro mia frazo *Mi kisis knabino, sed aprobus, se mi dirus *Mi kisis Nelly, Irmtraud kaj Antoinette, pretekste, ke tio estas tute klara, ĉar mi ja diris “mi”, ne “min”? La absurdeco de tia situacio aperas plej ekstreme, kiam oni legas la frazon John amas Margaret, menciitan de D. Moirand en ties verko Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo. Tiam ni konstatas, ke ni estas tute ekster la lingva sistemo “kiun kiu -as?”. Tial la jena komento al tiu stranga frazo ne povas koncerni nian lingvon:
“Se ambaŭ la subjekto kaj la objekto estas nekongrukapablaj, la vortordo prenas sur sin la distingan taskon, laŭ la principo: Subjekto + Verbo + Rk (objekto); John amas Margaret = li amas ŝin; Margaret amas John = ŝi amas lin.”
Ne nur tiu regulo pri vortordo ne ekzistas, sed krome tiu pseŭdoregulo malaperigas la eblajn eldirojn “ŝin amas li” kaj “lin amas ŝi”, t. e. detruas plej fundamentajn esprimeblojn de nia lingvo.
Estas same nekompreneble, ke en la PMEG de B. Wennergren (35.2) troveblas tiaj ekzemploj kaj komentoj:
“Li admiras Zamenhof. La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-finaĵo.
Ĉu vi konas Anna? La nomo Anna rolas objekte sen N-finaĵo.
Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir. La Islanda nomo Vigdís Finnbogadóttir rolas objekte sen Esperantaj finaĵoj.”
Tiuj ekzemploj kaj ties pravigoj grave subfosas la plej gravajn sintaksajn principojn de la esperantlingva sintakso. “Lin admiras Zamenhof, Ĉu vin konas Anna? Lin renkontis Vigdís Finbogadóttir” estas laŭnormaj esperantlingvaj frazoj. La antaŭe menciitaj certe ne.
Dua sceno:
Legu Zamenhof!
Iam mi legis en Esperanta gazeto la jenan admonon: LEGU ZAMENHOF!
Se mi devus taksi ĉi tiun frazon, mi nepre dirus, ke ĝi estas plene ĝusta, ĉar ĝi apartenas al la paradigmo “dormu Zamenhof, manĝu Zamenhof, ne fumu Zamenhof” ktp. Nome, la eldiranto esprimas la deziron, ke Zamenhof legu. Neniu “akuzativo” estis “forgesita”. Problemo povas estiĝi pro la konvencia neuzo de ci/vi kun u-vorto ĉe rekta parolo. Se oni uzas tiun konvencion, la vera subjekto, eĉ se subkomprenita, estas ci/vi. Tia frazo estas do ebla, se la nomo de la persono estas uzata vokative, do sen -n. Tian ordonan frazon povus eldiri instruisto al la lernanto Zamenhof, kaj skribe ĝi aperus tiel: “(ci) legu, Zamenhof!”. Jen do unu plia interpreto tute ĝusta. Sed se la aŭtoro de la menciita admono Legu Zamenhof! intencis eldiri ion alian, tio signifas, ke li aŭ ŝi ne nur bezonas iom legi Zamenhofon, sed eĉ ne atingis la nivelon de la unua leciono de lernolibro por komencantoj. Eĉ pli grava estus la konstato, ke la esperantistoj ne uzas inter si la saman lingvon.
Kaj estas vere nekompreneble, kial la Akademio ankoraŭ ne atentigis la esperantistaron pri la ĝusta uzado de la morfemo -n kaj pri la averto de Zamenhof: “Malsaĝulon ĉiu batas”.
DUA AKTO
Ĉu decas aĉeti kelke da seĝetoj?
Ĉio funkcius normale en la esprimo de rektaj objektoj, se malordon en ĝi ne kaŭzus iuj eksternormaj uzoj de sintagmoj kun la prepozicio da.
Tiu prepozicio havas specialan statuson: ĝi ne signas adjekton, rilatantan al la predikato (kiel en la frazo “en la ĉambro mi diskutas kun miaj amikoj pri politiko dum du horoj…”), sed ĝi ligas du vortojn aŭ sintagmojn por esprimi kvanton. Pro la “prepozicia” statuso de da, la regata substantivo ne alprenas la n-morfemon. Konvencie ĝin alprenas, se necese, la unua substantivo, kiu esprimas la kvanton. Tiu akceptita konvencio bone kongruas kun la sintakso de nia lingvo, kiu postulas la morfemon -n en sintagmo, havanta la funkcion de rekta objekto:
Mi aĉetis panon → Mi aĉetis kilogramon da pano
Tiu modelo funkcias kontentige, eĉ se la kvanto estas esprimata malprecize (“mi manĝis pecon da pano”) aŭ pere de substantivo esprimanta metafore iun kvanton (“mi trinkis tason da teo”).
Zamenhof donis al ni en la Fundamento ekzemplojn de sintakse ĝustaj frazoj laŭ la skemo “~o(n) da ~o(j) , precipe en la § 32: “alportu al mi metron da drapo”, “mi aĉetis dekon da ovoj”, “staris amaso da homoj”.
Same en la §17: “dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj”, kaj en la §35: “mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo”
Bedaŭrinde Zamenhof allasis, sub alilingva influo, la uzon de e-vortoj (multe, kelke) kaj de kvazaŭ-adverboj (iom, kiom…) anstataŭ substantivoj, esprimantaj kvanton kaj ekzistantaj sub la du formoj -o kaj -on. Tiaj ekzemploj troviĝas en:
§37: la riĉulo havas multe da mono.
§32: en la ĉambro sidis nur kelke da homoj
§38: mi aĉetis por la infanoj tablon kaj kelke da seĝetoj
kaj, strange, en la §32, en kiu du formoj estas allasataj: sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj
Per la uzo de “multe da” kaj “kelke da” malaperas la distingo inter subjekto kaj objekto. Se oni uzas sistemece tiun danĝeran formon, povos aperi la jena gazeta informo:
“Multe da policistoj vundis multe da manifestaciantoj”,
kies signifo estas neniel eltrovebla.
Eĉ en iaj pli banalaj eldiroj, kiaj “multe da teo kontentigas min / mi trinkas multe da teo”, la eblo distingi per mi/min ne kompensas gravan rompon en la fundamenta regulo de nialingva sintakso. Tiu sintaksa fuŝo havas semantikan konsekvencon: e-vorto havas valoron de adjekto, ĝi neniel povas roli substantive, t.e. esti subjekto aŭ objekto. “Multe” apartenas al la serio “grandakvante, abunde, amase, stoke, svarme, fatrase…”, ĝi do ne povas sinonimi kun “granda kvanto, abundo, amaso ktp”. Sekve, ĝusta estas la frazo: riĉulo havas multe monon aŭ “riĉulon havas monon multe”, en kiu “multe” rilatas al la predikato “havas (monon)”, kio normalas por e-vorto. Da ne estas bezonata, krom se oni uzas la leksemon mult substantive, kiel faris Zamenhof en la ekzemplo “mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo”, el kiu sekvas, ke li devintus diri: “riĉulo havas multon da mono”.
La neregula uzo de “multe da” ŝuldiĝas al ekstera influo, tre probable tiu de la franclingva beaucoup de. Rusa influo (много + genitivo) estas malpli evidenta, ĉar la uzmaniero de много estas iom kompleksa. Se ni volas reguligi – kaj sekve pli internaciigi – la uzadon de nia lingvo, ni povas preni el la Fundamento tion, kio estas plej regula kaj forgesi la ceteron. Tio signifas, ke ni uzu mult sub formo substantiva: “multo(n) da pakaĵo”; adjektiva: multaj(n) libroj(n), aŭ adverba sen da: la frazo “li fumas multe” povas normale preciziĝi per aldono de objekto: “li fumas multe cigarojn”.
Tiun reguligon obstaklas delonga kutimo pri “multe da”. Sed jam delonge tiu misesprimo iĝis hapaksa: ĝia similaĵo “kelke da” preskaŭ malaperis favore al “kelkaj”. Male, la vastigo de tiu mismodelo ampleksigus la ĥaoson. Lastatempe mi legis la esprimon “plure da”. Sed ĝi estos espereble ne imitata.
Misan kutimon oni povas malaperigi. Dum la ĵus pasintaj jaroj la kritikinda dank’ al regresis favore al la regula danke al. Mi opinias, ke same povus iom post iom malaperi el la uzado la tre kritikinda multe da.
La saman problemon starigas por ni la iom-vortoj de la tabelo. Kiel anstataŭantoj de adverboj ili signifas “en ia kvanto”. Tio pravigas la uzon de iom en: “iom post iom; la forno estis iom varmeta” (Z); “mi komprenis iom vian leteron” (Z), kaj la formon iomete. Tio pravigas la uzon de kiom en: “Kiom mi devas pagi?” (Z), “Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas (Z)” k.c. Sekve iom da, tiom da, kiom da… estas same nedezirindaj, kiel multe da.
Se ni volas uzi la vorton da, ni povas substantivigi tiujn kvantigilojn: kiomo(n) da, iomo(n) da ktp. Sed se ni volas enkonduki objekton kaj precizigi la ideon de kvanto per tiuj -iom vortoj, tio tute eblas, same kiel por “multe”, sekvante la jenan Zamenhofan ekzemplon:
“Se mi skribus gazeton, kiom legantojn mi ricevus!”
Bedaŭrindas, ke Zamenhof forlasis tiun fruan frazkonstruon favore al la nun uzataj neregulaj da-formoj. Sed ni povas senĝene uzi ĝin por samtempe plireguligi nian lingvon kaj plielegantigi nian stilon. Kaj tion ni rajtas fari sen atendi la benon de la Akademio.
Michel Duc Goninaz
Ĉi tiu studo de Michel Duc Goninaz aperis en la marta kaj en la aprila-maja kajeroj de La Ondo de Esperanto (2016).
La Ondo de Esperanto, 2016, №3, 4-5.
Represo malpermesita.
Konstanta referenco: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/goninaz