Arkivo por la etikedo 'AIS'

UEA invitas prelegi en Montrealo

Kadre de la 105a UK en Montrealo okazos la 73a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU amri@huji.ac.il. La proponoj alvenu plej laste la 15an de januaro 2020.

Anna Striganova prelegos en BET-55

Anna Striganova naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo sian doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la […]

Lingvo kaj kulturo: prelegociklo de Ilona Koutny en BET-55

Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, sed ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo ekde jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko […]

En 2019 AIS studad-sesios en Baltio

En julio 2019 la Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) denove okazos kadre de granda internacia kunveno. Post la sukcesa SUS35 kadre de la 85a Itala Kongreso en San Marino, la sekva, SUS36, okazos dum la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) en Panevėžys, Litovio.

Helmar Frank forpasis

La 15an de decembro 2013, je la Zamenhofa Tago, post longa malsano forpasis unu el la plej elstaraj pledantoj por la scienca apliko de la Internacia Lingvo dum la lastaj jardekoj Profesoro Helmar Gunter Frank (1933–2013)

AIS sesiis en Varsovio

La 3an de septembro, je la nacia festotago de San-Marino, la 33a Sanmarineca Universitata Sesio estis malfermita de la rektoro de Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW; Varsovia Lernejo de Direktorado – Altlernejo), prof. dr. hab. Andrzej Zawiślak, kaj la prezidanto de AIS San-Marino, OProf. Hans Michael Maitzen. La gastiganta instituto esprimis sian intencon […]