Arkivo por la etikedo 'Afriko'

Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA

La Komitato de UEA akceptis buĝetproponon por 2017, en kiu la buĝeto por la Afrika Oficejo kreskis. Por bone elspezi la disponeblan sumon, UEA lanĉas malferman alvokon por tiuj esperantistoj loĝantaj en Afriko, kiuj interesiĝas plenumi parton aŭ ĉiujn el la sube menciitaj taskoj.

Afrika Kongreso de Esperanto

La sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24a ĝis la 31a de decembro 2016.

6a Afrika kongreso okazos en Burundo en 2016

Konforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo. La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de [...]

Mireille Grosjean respondas

Antaŭ unu monato la svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2014. Malgraŭ la granda okupateco ŝi bonvole konsentis respondi kelkajn demandojn dum ŝia restado en Kotonuo, Benino. Ŝi kutimas prezenti sin dirante: senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto. Kiel impresis [...]

Afrika Kongreso de Esperanto

La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/UEA en Kotonuo (Benino) kunvenis Adjé Adjévi el Lomeo (Togolando), kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA; Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de la asocio “Scio Sen Bariloj” (SSB); Mirejo Grosjean, membro de SSB; kaj Latifou Gbadamassi el Lokossa (Benino), prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj [...]

Afrika ezali ya koteka te

Afrika Kompilo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010. Afrika Kompilo naskiĝis longe kaj pene. Post la lanĉo de la projekto en 2007 kaj la alvoko al Afrikaj muzikistoj venis pluraj reagoj sed “malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn”. Tamen en 2009 la laboro reviviĝis kaj rezulte aperis en 2010 ĉi kompilaĵo en tri partoj – du [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.