La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio
Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn [...]














