La Balta Ondo » Abdu’l-Bahá

Nia trezoro: `Abdu’l-Bahá
Foje la renomo de homo evidentiĝas nur kiam tiu ne plu vivas. Sed `Abdu’l-Bahá tiom famiĝis, ke bahaanoj jam antaŭ lia morto nomis lin la Majstro; la britia registaro kavalirigis lin; diversnaciaj ŝtatistoj, profesoroj, ekleziuloj kaj poetoj vizitis lin; multaj famuloj – interalie, Lev Tolstoj kaj Mahatma Gandhi – skribe montris sian estimon al li.

`Abdu’l-Bahá (1844–1921) entreprenis dum 1911–1913 trijaran vojaĝon al Egiptujo, Eŭropo kaj Nordameriko, dum kiu li klarigis la instruojn de Bahao (Bahá’u'lláh, 1817–1892) – Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo.

Bildigu al vi la malvarmegon de januaro 1913, kiam post 40 jaroj kiel malliberulo de la otomanaj imperiistoj kaj malgraŭ la ĵusa longega vojaĝo de Persujo al Londono kaj Edinburgo en malkomfortaj transportiloj, li, meze de serioza parolado pri la lingva kaoso en la mondo, faras ion tre malfacilan por publika parolanto: `Abdu’l-Bahá ĉesas paroli! La nove konstruita Framasona Salonego sub la aŭspicio de la Esperanto-societo estas tiom plena, ke 300 personoj devas aŭskulti ekstere. Kelkajn momentojn silento regas, dum li marŝas tien kaj reen! Nur susurado de liaj elegantaj orientaj vestaĵoj estas aŭdebla. Poste, spite al tempoperdo pro interpretado, li ŝercas:

Dum mi parolas, venas en mian menson epizodo, kiu okazis en Bagdado. Estis tie du amikoj, kiuj ne sciis la lingvon unu de la alia. Unu malsaniĝis; la alia vizitis lin, sed ne povis parole esprimi sian simpation, kaj do faris geston, volante diri: “Kiel vi fartas?” Per alia signo la malsanulo respondis: “Mi estas tuj mortonta”, kaj la vizitanto, kredante, ke li diris, ke li ekresaniĝas, diris: “Danke al Dio!” El tiaj ilustraĵoj vi konstatos, ke la plej bona afero en la mondo estas povi vin komprenigi al viaj amikoj kaj ankaŭ ilin kompreni; kaj ke ne estas io pli malbona en la mondo ol ne povi komuniki viajn pensojn al aliaj. Sed, se estus helpa lingvo, ĉiuj tiuj malfacilaĵoj estus forigitaj. Nu, laŭdo estu al Dio! Ĉi tiu lingvo Esperanto elpensiĝis.

“Dankon al Dio, ke D-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto; ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo”, – diris `Abdu’l-Bahá en Parizo.

En la 9a Universala Kongreso (Berno, 1913) la magazino The Christian Commonwealth faris al Zamenhof jenan demandon: “Ĉu vi opinias, ke la ordono lerni Esperanton, lastatempe donita de `Abdu’l-Bahá al siaj adeptoj, efikos por disvastigi la lingvon en la Oriento?”

Zamenhof respondis:

Mi multe interesiĝas pri la bahaa movado, ĉar ĝi estas unu el la grandaj mond-movadoj kiu, simile al la nia insistas pri la homara frateco kaj alvokas ĉiujn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone ol multaj aliaj… Mi opinias, ke kiam la bahaanoj lernos Esperanton, ĝia Interna Ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin dissemi ĝin sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi ĉiam spertis, ke la plej fervoraj laborantoj por Esperanto estas tiuj konvinkitaj pri la Interna Ideo… Multaj homoj dubis, ĉu Esperanto estos akceptita de Orientaj popoloj; mi neniam opiniis tiel. Mi estas certa, ke bahaanoj portos la lingvon en multajn lokojn, kien ordinaraj eŭropaj propagandistoj neniam irus.

Ĉu lingvo pacigos la mondon? Jes! “La plej grava servo al la homaro estos establi ĉi tiun internacian helpkomunikilon; ĝi trankviligos la homan frataron” (`Abdu’l-Bahá en Vaŝingtono, 1912). Ĉu lingvo harmoniigos religiojn? Jes! “… ĝi [Esperanto. – P. D.] akcelos la alvenon de tiu tago, tiu miljara tago, kiun antaŭdiris profetoj kaj viduloj, tiu tago en kiu, estas dirite, la lupo kaj la ŝafido trinkos el la sama fonto, la leono kaj la cervo sin paŝtos sur la sama herbejo. La signifo de ĉi tiu sankta Skribo estas, ke la batalantaj rasoj, militantaj nacioj, malamikaj religioj, alproksimiĝos unu al la alia en la spirito de amo, kaj kunligiĝos unu kun alia” (`Abdu’l-Bahá en Edinburgo, 1913). Kiu lingvo sukcesos el la kvin cititaj en bahaaj tekstoj? “Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu” (`Abdu’l-Bahá dum Esperanto-bankedo en Parizo, 1913).

`Abdu’l-Bahá ankaŭ diris: “Nu, ni danku la Sinjoron pro tio, ke ĉi tiu lingvo Esperanto estas kreita. Ni do ordonis al ĉiuj bahaanoj en la Oriento studadi ĉi tiun lingvon tre zorge, kaj post nelonge ĝi disvastiĝos tra la tuta Oriento. Mi petas ankaŭ al vi, esperantistoj kaj neesperantistoj, energie klopodadi por la disvastigado kaj propagandado de ĉi tiu lingvo”.

Notindas, ke Shoghi Effendi (1897–1957), nepo de `Abdu’l-Bahá kaj rajtigita interpretanto de bahaaj tekstoj, konsideris la instigojn de `Abdu’l-Bahá al la bahaanaro studi Esperanton: “emfazaj kaj ripetataj admonoj”.

En sia parolado en Stuttgart en 1913 `Abdu’l-Bahá alparolis la ĉeestintojn en la persa; pro manko de persa-germana tradukisto oni angligis liajn vortojn antaŭ ol finfine la germana lingvo aperis. Alivorte, necesis lingvoj por jene rekomendi Esperanton: “Se iu homo estus nun tiel inteligenta, ke li scius ĉiujn lingvojn de la mondo, kian eminentan profiton li havus de tio? Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por ĉiuj popoloj… D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia lingvo. Tial ni ĉiuj propagandu Esperanton, por ke venu granda amikeco inter la homoj… Ni devas labori kaj klopodi, ke tiu ĉi lingvo fariĝu parto de la instruado en ĉiuj publikaj lernejoj. Estas absoluta devo de ĉiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la ĝenerala helplingvo. Ĉar tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon de l’ paco kaj de l’ frateco inter ĉiuj”.

Ne estas mirinde, ke la Majstro de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, reciproke alte taksis la Majstron de la Bahaa Kredo, skribinte jenajn vortojn: “La personon de `Abdu’l-Bahá kaj lian laboradon mi tre alte estimas: mi vidas en li unu el la plej grandaj bonfarantoj de la homaro”.

Paul Desailly

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/01/abdul-baha/