Archive Page 88
24 Februaro 2011 de AlKo
Je la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro 2010, per subskribo de la fondodokumentoj en Esperanto-renkontiĝo en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia. La ĉefiniciatoro de la nova fondaĵo, 48-jara diplomito en publika administrado, Martin Schäffer, aktivas por Esperanto ekde 1983 ĉefe sur la kampoj informado, gazetara laboro, financoj kaj administrado. Ekde 2006 li estas ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio kaj reprezentas la asocion en la komitato de UEA. Li membras en la estraro de la FAME-fondaĵo kaj estas prezidanto de la fondaĵo Mondo, kiun li mem fondis. Ekde 2006 li loĝas en Meksiko kaj laboras ankaŭ por la tiea movado kaj por la Latinamerika. Li afable konsentis respondi niajn demandojn.
Legu la tutan artikolon ‘Martin Schäffer: «Pli multe da homoj en la mondo lernu kaj uzu Esperanton»’
24 Februaro 2011 de AlKo
Komisiono de UEA pri Meza Oriento Norda Afriko (MONA) okazigis en la tri lastaj jaroj ĉiujaran Mezorientan Esperanto-Kunvenon (2008 en Jordanio, 2009 kaj 2010 en Turkio).
Por la 25-29a de marto 2011 estis planita la 4-a Mezorienta Esperanto-Kunveno Esperanto sur la Silka Vojo en Karaĝo (Karaj) en Irano, kun ebleco pri postaj ekskursoj dum la semajno.
Sed la 24an de februaro 2011 Renato Corsetti, la sekretario de MONA, informis, ke la kunveno ne okazos:
La situacio de malstabileco sekve de protestoj en nordafrikaj kaj mezorientaj landoj daŭras, inkluzive en Irano mem. Konsiderante, ke ne estas antaŭvidebla la evoluo de la nuna situacio, la organizantoj de la 4-a Mezorienta Kunveno en Irano kun granda bedaŭro decidis nuligi la kunvenon, por eviti eventualajn riskojn.
Aliĝintoj, kiuj jam pagis la aliĝon, rericevos ĝin. Aliĝintoj, kiuj tamen deziras individue viziti Iranon, estos helpataj ricevi vizojn kaj estos individue bonvenigataj de la iranaj esperantistoj.
Por ĉia problemo validas la ret-adreso: mezorienta.kunveno@gmail.com.
Kun bedaŭro, nome de la organizantoj
Renato Corsetti
Komisiono MONA de UEA
22 Februaro 2011 de AlKo
Esperanto Subgrunde renaskiĝas
11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj.
Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la kompilo en la paĝo de Vinilkosmo cxe la elsxutejo de federacio de sendependaj eldonejoj cd1d http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011′
21 Februaro 2011 de AlKo
Belgio ĵus atingis novan mondan rekordon. La 17an de februaro 2011 ĝi preterpasis Irakon, kiel la landon, kiu plej longe — dum 248 tagoj — restis sen registaro. En Belgio ekde la voĉdonoj la 13an de junio 2010 ne ekzistas federala registaro por gvidi la landon. Ja funkcias tri regionaj registaroj en Bruselo, Flandrio, Valonio, kaj la germanlingva registaro en la orienta parto de la lando. Tamen jam dum 249 tagoj belgaj politikistoj ne sukcesas formi novan federalan registaron.
Legu la tutan artikolon ’249 tagoj sen registaro: Monda rekordo de Belgio’
5 Februaro 2011 de AlKo
La februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas tre enhavoriĉa pro la tekstoj, kiuj ĉiam aperas komence de la jaro. Inter ĉi tiuj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, Katalin Kováts. La tradician enketon pri la plej pozitivaj kaj negativaj eventoj de la 2010a jaro partoprenas dek du konataj aktivuloj: Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Li Jianhua, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara. Tradicia estas ankaŭ la prezento de la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiun ĝia aŭtoro, Aleksander Korĵenkov, ĉi-foje kompletigis per resumaj tabeloj pri la eldonado dum la lastaj dudek jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘La februara Ondo’
2 Februaro 2011 de AlKo
“Manietuloj”, — ofte nomas nin, esperantistojn, personoj pli prudentaj, kiuj ne perdas siajn tempon kaj monon por la lingvo, elpensita de iu Ruslanda judo antaŭ pli ol 120 jaroj. Sed min ankaŭ esperantistoj foje nomas same, ĉar mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Sed ĉar mia manieto trovas aprobon de fakuloj, kiuj uzas la rezultojn, mi kuraĝe daŭrigas, kaj ankaŭ ĉi-februare mi diskonigas la tradician revuon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo.
Legu la tutan artikolon ‘Libroproduktado sub lupeo (1991–2010)’
1 Februaro 2011 de AlKo
Francaj membroj de la Eŭropa Parlamento Philippe Juvin kaj Constance Le Grip akuzas la Eŭropan Komisionon pri diskriminacio kontraŭ kristanoj pro tio, ke ĝi ignoris Kristnaskon. La du parlamentanoj alvokas la Komisionon retiri la kalendaron distribuitan al pli ol 21 mil lernejoj. Ili rimarkigas, ke la kalendaro enhavas judajn, hinduajn, islamajn kaj siĥajn feriojn, sed ne la kristanajn.
Legu la tutan artikolon ‘Forgesita Kristnasko’
31 Januaro 2011 de AlKo
En la 13a Internacia Fotokonkurso, organizita en 2010 de La Ondo de Esperanto, partoprenis 40 fotoverkoj de 10 aŭtoroj el 7 landoj (Brazilo, Islando, Kanado, Pollando, Ruslando, Serbio, Svedio).
La 9an de januaro 2011 la juĝkomisiono (Albert Adylov, Andrej Budnik, Aleksander Korĵenkov, Maria Sokolova) anoncis la rezulton:
Legu la tutan artikolon ’13a Internacia Fotokonkurso’
30 Januaro 2011 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2010 (Aleksej Birjulin, Michel Duc Goninaz, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 39 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 10 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Pollando, Rumanio, Ruslando, Svedio, Usono. (Pasintjare partoprenis 28 konkursaĵoj de 21 aŭtoroj el 5 landoj.)
La 15an de januaro 2011 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2010.
Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso Liro-2010′
21 Januaro 2011 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2010 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”
El la dek kvin demanditoj, dek du sendis siajn respondojn, kiujn vi povas legi ĉi-sube.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2010: niaj atingoj kaj fiaskoj’
20 Januaro 2011 de AlKo
Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010

Ni jam informis, ke Katalin Kováts iĝis la Esperantisto de la Jaro 2010. Katalin naskiĝis en 1957 en Budapeŝto. Ŝi estas lingvisto, kun instruistaj diplomoj pri matematiko, Esperanto, rusa kaj itala lingvoj, doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en la lernado de la itala lingvo en kazo de hungaraj infanoj. Ŝi iniciatis kaj redaktas la porinstruistan retejon www.edukado.net, trejnas Esperanto-pedagogojn kaj respondecas pri la KER-ekzamenoj. Aldone, ŝi estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo dum 15 jaroj kaj estas lingva kontrolisto de Monato de preskaŭ 20 jaroj. Ŝi esperantistiĝis 25 jarojn antaŭe kaj gvidis ĝis nun ĉirkaŭ cent kursojn kaj trejnadojn en trideko da landoj.
Legu la tutan artikolon ‘Instruantoj de Esperanto estas la “soldatoj” de nia movado’
20 Januaro 2011 de AlKo
Kiel konate, en malnovaj kasteloj vivas fantomoj, spiritoj kaj vespertoj. Fantomoj kun simpla blanka littuko parolas la holivudan lingvon kaj provas timigi filmspektantojn, sed iuj tre toleremaj fantomoj sub alikoloraj littukoj parolas Esp-on kaj tre amikemas.
Dudeko da tiaj ŝveb-vojaĝis plurcent kilometrojn ĝis kastelo Grésillon Grezijono por mojose amikiĝi dum kvar tagoj ĉirkaŭ la jarfino kaj ĝui interesan programon. Por la silvestra balo, tiuj fantomoj surmetis okul-maskojn kaj belajn kostumojn por aspekti kiel veraj homoj.
Legu la tutan artikolon ‘Fantomoj svarmis dum silvestra nokto’
19 Januaro 2011 de AlKo
Altnivela renkontiĝo okazis dum la jarŝanĝaj tagoj en urbeto Nördlingen, ĉe rando de Bavario. Cento da partoprenantoj venis al la 27a Internacia Festivalo, kiun ekde la unua IF brile organizas Hans-Dieter Platz. La kleriga programo estis aparte elstara ĉi-foje, kun dek prelegoj enkadre de la 4a Internacia Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-sesio (eblis akiri diplomon), kaj ankaŭ ekster tiu kadro okazis same interesokaptaj prelegoj. Densa programo, kie partoprenantoj foje frustriĝis, pro deviga elekto inter egale allogaj programeroj.
Legu la tutan artikolon ‘La 27a Internacia Festivalo: Jarŝanĝe en Nördlingen’
18 Januaro 2011 de AlKo
Same kiel antaŭ unu jaro entute 194 homoj partoprenis en la 9a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2a Novjara Internacia Semajno (NIS), kiujn la asocio EsperantoLand organizis de la 27a de decembro 2010 ĝis la 3a de januaro 2011 en Saarbrücken. Multaj partoprenantoj venis el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Hispanio, pliaj venis el diversaj landoj de Eŭropo kaj el Kanado kaj Urugvajo — entute el 14 landoj. NR estas jam tradicia aranĝo por familioj (partoprenis 73 infanoj ĝis 14 jaroj), (ĉefe) mezaĝaj paroj kaj unuopuloj; NIS kunigas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj ĉ. 35 jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘Multfaceta semajno en Saarbrücken’
16 Januaro 2011 de AlKo
Ĉiam, post partopreno al Esperanto-renkontiĝo, mi restas pensema dum kelkaj tagoj, provante eltiri konkludon pri ĝi. Kiel aktivulino, mi bone konscias pri la malfacilaĵoj kiujn la organizantoj povas sperti, kaj konas kiom da laboro estas malantaŭ la sukceso de iu aranĝo. Des pli kiam temas pri granda evento kiel la Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-jare je sia dua eldono, kiu kunigis pli ol 250 partoprenantojn en la brandenburga urbeto Burg, de la 27a de decembro 2010 ĝis la 2a de januaro 2011.
Legu la tutan artikolon ‘La unua JES en Germanio’