Archive Page 87
21 Majo 2011 de AlKo
La 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis 30 apr – 7 maj 2011 en la intermontara urbo Nowy Sącz (100 km sudoriente de Krakovo) kun 169 partoprenantoj.

Kongresanoj antaŭ la urbodomo
Legu la tutan artikolon ‘Pollando: Civitana aktiveco de esperantistoj’
20 Majo 2011 de AlKo
En 2009 en Kondoros (Hungario) Peng Zhengming proponis organizi Internacian Esperanto-Konferencon en Wuhan. Tiu loko estis elektita por 2011. Nia karmemora Lena de Zilah longe korespondadis kun ĉinaj verkistoj, kies artikoloj aperis en La Gazeto, kaj ŝia granda deziro estis, ke IEK iam okazu en Ĉinio. Lena, jen ni kaj viaj ĉinaj korespondantoj! Vi kaj Zhengming sukcese kunligis nin!
Legu la tutan artikolon ‘IEK: Unuafoje en Ĉinio’
12 Majo 2011 de AlKo
La mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu privata venĝisto – ne por mondpotenco. Des pli ne por tiu, kiu sin proklamis protektanto de demokratio kaj juro sur la tuta planedo.
Legu la tutan artikolon ‘Tempo de murdistoj’
6 Majo 2011 de AlKo
Hodiaŭ, la 6an de majo en la virtuala kiosko de La Ondo / Sezonoj aperis du faksimilaj libroj, eldonitaj en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Temas pri Dio – unu por ĉiuj verkita de Lev Tolstoj surbaze de Le Café de Surate de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, kaj Unu animo en ĉiuj, kompilita de Lev Tolstoj. Ambaŭ libroj estas tradukitaj de Anna Ŝarapova. Ilin skanis kaj prilaboris Aleksander Korĵenkov. Ili estas ne en la teksta, sed en grafika prezento, sed la unuan el ili oni povas legi ankaŭ kiel elektronikan tekston en la kolekto de tradukoj el la rusa literaturo en nia retejo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia Kiosko: Du novaj faksimilaj libroj senpage elŝuteblaj’
5 Majo 2011 de AlKo
En la marta Ondo aperis resumo de la abonstatistiko por la 2010a jaro, laŭ kiu pasint-jare ni havis nur 509 abonojn — malplej multe dum la lastaj sep jaroj. Tiam ŝajnis, ke la malkresko daŭros ankaŭ en la nuna jaro. Feliĉe, tio nur ŝajnis. Je la unua de majo 2011 ni ricevis jam 518 abonkotizojn, kaj ĉi tiu nombro estas pli granda je 9 abonoj ol la jarfina nombro da abonantoj en 2010.
Je la nuna momento la landoj kun plej multaj abonoj estas Ruslando (76), Pollando (55), Germanio (41), Francio (37) kaj Brazilo (33). Plej multe al la kresko kontribuis tri landoj: Germanio (de 35 al 41), Brazilo (de 27 al 33) kaj Usono (de 17 al 23) – en ĉiu el ili jam estas je ses abonantoj pli multe ol fine de la pasinta jaro.
Ni kore dankas al la abonantoj kaj al la perantoj!
Apartan dankon ni direktas al la brazila esperantisto Alex Sousa Santos, kiu proprainiciate abonigis dek samideanojn al la elektronika versio de La Ondo.
Ni dankas ankaŭ al nia japana amiko, modeste kaŝinta sin sub la pseŭdonimo Ĉerizfloroj, kiu fariĝis dumviva abonanto.
Halina Gorecka, eldonanto
Aleksander Korĵenkov, redaktoro
PS. Oni povas aboni La Ondon de Esperanto en la formoj papera kaj elektronika je iu ajn momento de la jaro. Vidu la pagmanierojn. La dumviva abono kostas 1000 eŭrojn.
5 Majo 2011 de AlKo
Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p.
Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”.
Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas pli facile imagebla dumlega enuiĝo, ol ŝokiĝo de averaĝa leganto, kiu vivas en la moderna socio. Ĉar la aŭtoro apenaŭ volis enuigi legantojn, evidentas koncepta mistrafo. Aŭ, kio ŝajnas pli reala, simpla malfruo. Nun la mondo (kaj, kiel unu el la eroj, ties esperantlingva parto) pli efike skueblas per aliaj temoj: terorismo, netoleremo, financaj maĥinacioj, ekologio. Troa seksumado (cetere, eĉ malgeja!) nun ne estas tia ŝoka temo. Probable eĉ antaŭ jardeko estis alie, sed ne nun.
Legu la tutan artikolon ‘Ne prozo’
5 Majo 2011 de AlKo
Ekde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn aliajn interesajn novelojn.
La listo de la laŭreatoj
Legu la tutan artikolon ‘“Liro”: Survoje al nova antologieto’
1 Aprilo 2011 de AlKo
Post la aperigo de la redakcia kolumno en la marta kajero de La Ondo ni ricevis multajn kortuŝajn leterojn. Ni kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis sandezirojn kaj esprimis sian pretecon subteni nin en la nuna tre malfacila situacio. Denove ni vidas, ke amikeco kaj solidareco en Esperantujo estas pli ol vortoj – ili estas ecoj de la adeptoj de la internacia lingvo.
Legu la tutan artikolon ‘Savi la vivon!’
31 Marto 2011 de AlKo
En la marta numero de La Ondo de Esperanto ĝia redaktoro Aleksander Korĵenkov informis pri grava problemo de sia edzino, fondinto de la revuo kaj elstara esperantistino Halina Gorecka: ŝi bezonas vivnecesan operacion kaj pro tio ili devas portempe transloĝiĝi (atendante la operacion) al Moskvo – unu el la plej multekostaj urboj de la mondo, ĉar nur tie oni povas fari tiujn operaciojn.
Legu la tutan artikolon ‘Sergej Bronov: «Ni povas helpi al Halina kaj Aleksander!»’
20 Marto 2011 de AlKo
Lingvo gravas, sed grandaj katastrofoj, kiel la marta sismo kaj cunamo en Japanio, substrekas la bazon de ĉiu lingvo: vivo. Sen vivo ne estas lingvo. Pro tio, kiel esperantistoj, ni devas direkti niajn pensojn al Japanio, kaj ne nur al niaj samideanoj.
Ĝuste en ĉi tiu tempo en Bruselo oni diskutas la sekurecon de atomfabrikoj en Eŭropo. Multe parolas la germano Günther Oettinger, respondeca pri energio en la Eŭropa Komisiono. Post la sismo en Japanio, kaŭzinta problemojn al nukleaj atomcentraloj, 15–16 mar Oettinger diskutis kun Eŭropaj ministroj kaj altnivelaj oficistoj respondecaj pri la uzo de nuklea energio. Li ankaŭ kunvenigis membrojn de la Eŭropa Parlamento, kiuj, ŝajne plejparte, subtenas pli da kompetenteco je Eŭropa nivelo por la Komisiono kaj ankaŭ por la Parlamento.
Legu la tutan artikolon ‘Eŭropo senpova kaj malrapida’
11 Marto 2011 de AlKo
Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna jaro.
Legu la tutan artikolon ‘Pri niaj tradukoj’
11 Marto 2011 de AlKo
Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo.
En 1981 mi kaj Halina konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la Urala movado, kio baldaŭ rezultigis la kreon de la Urala Esperanto-Komitato, Kolektiva Esperanta Biblioteko, bulteno Ekzakte, sed, plej grave, ĉi tiu konatiĝo tute ŝanĝis niajn vivojn apartajn kaj kreis nian vivon komunan.
Legu la tutan artikolon ‘Grava ŝanĝo en nia vivo’
2 Marto 2011 de AlKo
En la pasinta jaro La Ondo de Esperanto ricevis 509 abonkotizojn.
Ĉi tiom estas je 34 kotizoj malpli ol en 2009, kaj je 64 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. La abon-nombro refalis al la jaro 2003, kiam
ĝi unuafoje superis kvincenton, sed la laŭlanda strukturo nun estas alia
ol antaŭ sep jaroj: intertempe la Ruslanda abonantaro malkreskis je 20,
kaj la alilanda kreskis je 24.
Legu la tutan artikolon ‘«La Ondo de Esperanto» en la jaro 2010′
1 Marto 2011 de AlKo
La marta kajero de La Ondo de Esperanto ĉi-matene estis dissendita al la abonantoj el Olsztyn (Pollando). La abonantoj de la elektronika versio (pdf) povas elŝuti ĝin en la retejo de La Ondo uzante siajn unikajn nomon kaj pasvorton:
http://esperanto.org/Ondo/Aktualaj/
En ĉi tiu retejo jam aperis kelkaj martaj tekstoj (intervjuo pri Esperanto Internacia, komentario de Dafydd ab Iago pri la registara krizo en Belgio, muzika revuo de Floréal Martorel, artikolo de Wolfgang Kirschstein pri ĉi-jara kongresklando). Kelkaj pliaj aperos en la venontaj tagoj.
1 Marto 2011 de AlKo
Parolu kun iu dano pri elstaraĵoj de alilandaj eminentuloj, kaj, kredeble, post nelonge li diros al vi, ke en Danlando ja regas la regularo de Jante kaj ke ili devas – ĉu vole aŭ nevole – “obei” al ĝi. Do ni preparu nin al la ĉi-jara kongreslanda mensostato.
Legu la tutan artikolon ‘Kiel konduti en Danlando?’