Archive Page 86
24 Junio 2011 de AlKo

José Manuel Barroso pensas, ke Eŭropo estas sur la malbona vojo.
En la lastaj jaroj ŝajnis, ke la ekonomiaj problemoj de Eŭropo, en la mensoj de civitanoj kaj politikistoj, pli gravis ol la klimata problemo.
Tamen je la pinto-konferenco de la plej industrie evoluintaj landoj en majo 2001, José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ne sentis sin bone. Ne nur Ruslando kaj Usono multe pli forte prezentis siajn planojn por kontraŭstari la klimatan defion. Eŭropo kaj la mondo ankaŭ daŭre estas sur la malbona vojo.
Legu la tutan artikolon ‘La klimata problemo revenis!’
23 Junio 2011 de AlKo
Jackie Huberdeau el Francio, Inga Johanson el Svedio kaj multaj aliaj legantoj de La Ondo demandas: kiel Halina fartas en Moskvo?
Post la transloĝiĝo al Moskvo en la komenco de februaro, Halina estas flegata en la fako de peritonea dializado en la 52a Moskva hospitalo, kies fakestro kaj kuracistoj estas ne nur kompetentaj, sed ankaŭ tre bonvolemaj. Halina estas kontenta pri la nivelo de la flegado, oni faras necesajn esplorojn, kiuj ebligas observi la adekvatecon de la dializado.
Ekde januaro ŝi regule vizitas ankaŭ tutlandan centron de hiperparatireozo, farante la necesajn esplorojn kaj ricevante rekomendojn por kuracado. Dum naŭ semajnoj danke al sponsora helpo de la kompanio Amgent, kiu senpage disponigis modernan efikan medikamenton al dudeko da malsanuloj en diversaj regionoj de Ruslando, Halina efektivigis kuracadon de hiperparatireozo, kiu jam tre malbone efikis al ŝia ostaro, kion atestas speciala esploro de la denseco de la ostaro.
Oni ne povas diri eĉ proksimume, kiam okazos la operacio. Ĉi-jare du el ŝiaj konatoj-samsortuloj estis operaciitaj. Ambaŭ sukcese. Unu el ili devis atendi en Moskvo pli ol du jarojn, sed la alia estis pli bonŝanca, ĉar la greftado okazis nur post kelkaj monatoj da atendado. Intertempe, ĉiumonate estas renovigata esplorado pri ŝia sango por aktualigi la datumojn por ren-atendado. En la proksima monato ŝi devos fari plurajn medicinajn esplorojn por kontroli la staton de la organismo.
Medicinaj zorgoj postulas certan tempon, sed Halina daŭrigas siajn laborojn kiel administranto kaj provleganto en La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj. Komence de junio estis farita nia unua Moskva sonprogramo. Krome, Halina aktive partoprenas en la tutlanda socia organizaĵo de ren-malsanuloj Nephro-liga. Halina kontribuis tekste al la TV programo Telemost pri hiperparatireozo, kunorganizis konferencon pri la rajtoj de pacientoj, en kiu partoprenis pli ol 60 reprezentantoj de 24 Ruslandaj regionoj. Ŝi pretigas leterojn al la sanprotekta ministerio, partoprenas en la socia konsilio ĉe la Moskva kontrola institucio pri sanprotekto, kaj spertiĝas en seminarioj por sociaj organizaĵoj. Tre emocia estis por ŝi ĉeesto dum la socia agado kaj futbala maĉo Homoj por homoj, okazintaj la 29an de majo en la Moskva stadiono Luĵniki subtene al greftado de organoj.
Tre grava evento en nia vivo estas la fino de la universitataj studoj de nia filo Aleksej, kiu la 16an de junio ricevis perfektan noton pro sia diploma verko. Ekde la komenco de la jaro estas li, kiu ĉiumonate vizitas Pollandon por tie ricevi, pagi, enkovertigi kaj dissendi la revuon. Li ankaŭ plenumas libromendojn. En majo li ricevis duonjaran prokraston de la deviga armea servo, kaj almenaŭ ĝis novembro la presado kaj ekspedado de la revuo estos en bona ordo.
Danke al la internacia subteno kaj kuraĝigo, kiujn ni ricevas, la atendado en Moskvo pasas pli trankvil-etose ol ĉe plimulto da aliaj ren-handikapitoj. Dankon al ĉiuj pro la zorgado kaj pro la subteno!
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/06/200a/
22 Junio 2011 de AlKo
La 20an de junio 2011 en Moskvo forpasis eminenta Sovetunia kaj Ruslanda lingvisto, profesoro
Magomet Izmajloviĉ Isajev (1928-2011)
doktoro de filologio, akademiano de la Ruslanda Akademio de Natursciencoj, Li estis grava fakulo pri iranaj lingvoj (precipe pri la oseta lingvo), pri sociolingvistiko kaj pri interlingvistiko. Esperantisto ekde 1956, li verkis sciencan studon “Язык эсперанто” (La lingvo Esperanto, 1981) kaj kunaŭtoris lernolibron de Esperanto (kun Z. Semjonova, 1984) kaj plurajn artikolojn esperantologiajn kaj interlingvistikajn. Li ofte menciis Esperanton en siaj verkoj pri lingvaj-naciaj problemoj. Li estis prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj ĉe Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando (1971-1979) kaj de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, 1979-1989). Li ankaŭ prezidis la dojenan konsilantaron de la Moskva oseta komunumo. Li estos sepultita en la Aleo de Gloro en Vladikavkaz, la ĉefurbo de Norda Osetio.
Ni funebras kaj kondolencas.
La Ondo de Esperanto
Legu pli ruse en la retejo
http://www.noar.ru/news/full/kultura/pamyati_magometa_isaeva/
21 Junio 2011 de AlKo
Ĉu vi daŭre planas vian Esperanto-someron? Tiukaze eble pripensu partopreni en SES 2011 – Somera Esperanto-Studado, kiu okazos inter la 30a de julio kaj la 7a de aŭgusto 2011. Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en urbo Nitra, Slovakio (situanta nur 90 km de Bratislavo, 160 km de Vieno kaj 155 km de Budapeŝto).
Kio atendas vin?
- 8 agrablaj tagoj en la Esperanto-medio, plibonigante sian lingvo-nivelon
- 5 niveloj de instruado, internacie spertaj instruistoj
- seminario „Flugiloj de malfacila vento“, organizita de ILEI
- diversaj prelegoj, prezentoj, diskutoj
- manlaboroj, kreivaj metiejoj, sportumado
- ekskursoj al interesaj lokoj tra Slovakio
- diskotekoj, nacia kaj internacia vesperoj
- koncertoj (La Perdita Generacio, Asorti, Johannes Mueller, Juliano)
Jam 155 homoj el 30 landoj aliĝis al SES ĉi-jare – ĉu vi estos la sekva?
Aliĝilo kaj detalaj informoj troveblas rete ĉe: www.lernu.net/ses
Peter Baláž
SES-organizanto
8 Junio 2011 de AlKo

Gennadij Ŝilo inaŭguras la festkunvenon (Fotis Aleksandr Milner)
Unuafoje en la dudek-jara historio de la ekzistado de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, ambaŭ (re)fonditaj en 1991, ili organizis komunan kunvenon, en kiu tute ne sentiĝis laŭdire malvarmaj rilatoj inter la du establoj.
La 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo okazis festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero. La kunvenon komune organizis la redakcio de La Ondo kaj REU. Ĉeestis trideko da esperantistoj. Ĉar ne venis ĵurnalistoj kaj aliaj gastoj, kiuj kutime ĉeestas similajn prezentadojn de La Ondo, la tuta programo okazis en Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo” jubileis en Moskvo’
7 Junio 2011 de AlKo
En la junia kajero de La Ondo de Esperanto aperis reagoj de dudeko da diverstendencaj esperantistoj al la duobla jubileo de La Ondo – dudeka datreveno de la relanĉo de ĉi tiu revuo en majo 2011 kaj aperos de la 200a numero.
Koran dankon pro la gratuloj, bondeziroj kaj konsiloj!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Sube estas la tekstoj. Ne hezitu aldoni vian komenton.
Legu la tutan artikolon ‘«Se mi devus elekti nur unu Esperanto-revuon, mi sendube elektus la Ondon»: Gratuloj, bondeziroj, konsiloj okaze de la 200a Ondo’
5 Junio 2011 de AlKo
Radio Esperanto # 27
Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo.
En la programo:
- La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo
- Nekutima futbalo: felietono de HaGo
- Esperanto-novaĵoj (AlKo)
- La Ondo de Esperanto, 2011, №4-5 (HaGo)
- La Ondo jubileas (AlKo)
- La dimanĉaj fotoj: kanto de Inicialoj DC
La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo)
La programo daŭras 21 minutojn.
Amplekso: 20 Mbajtoj.
Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml
Morgaŭ, la 6an de junio, oni povos renkontiĝi kun la gvidantoj de “Radio Esperanto” en la univesitato “Justo” en festkunveno dediĉita al la 20-jariĝo de la relanĉo de “La Ondo de Esperanto” kies jubilea, ducenta numero ĵus aperis.
http://vkontakte.ru/event27507096
3 Junio 2011 de AlKo
La 6an de junio 2011 en la Eŭropa Jura Universitato “Justo” okazos kunveno okaze de la duobla jubileo de “La Ondo de Esperanto” – 20-jariĝo de la relanĉo de la magazino kaj apero de ĝia 200a numero (junio 2011).
En la programo:
- Enkonduko (prof. G. Ŝilo)
- De La Ondo ĝis La Ondo (A. Korĵenkov)
- La jubilea Ondo (H. Gorecka)
- Demandoj-respondoj, gratuloj, bondeziroj (S. Smetanina)
- Ĉampana regalo. Babilado.
La kunvenejo: http://ejusto.ru/where.html
Komenco je 19h00.
Dum la vespero oni povos rabatite eldoni La Ondon por la tuta jaro 2011 (500 rubloj) aŭ por la dua jarduono 2011 inkluzive de junio (250 rubloj).
Pli da informoj ruslingve estas en Vkontakte.
Bonvenaj estas ĉiuj abonantoj, legantoj, interesatoj.
25 Majo 2011 de AlKo
En la redakcia kolumno de la marta kajero de La Ondo de Esperanto kaj en niaj retejoj ni sciigis pri la tre malfacila situacio de Halina Gorecka, kiu pro la neceso atendi gravan operacion (grefto de reno) devas dum longa tempo vivi en Moskvo. Multaj esperantistoj el diversaj landoj tuj reagis per bondeziraj leteroj kaj telefonvokoj, diskonigo de nia redakcia mesaĝo, kaj per malavaraj mondonacoj.
Legu la tutan artikolon ‘Savi la vivon (2)’
23 Majo 2011 de AlKo
Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito.
Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi).
Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. Ekzemple, la 8an de februaro 1989 en la “Postpartolo” al “Kiel Esperanto venkis?” (PVZ, kajero 8-bis) li anoncis du “pretigotajn” kajerojn: Eĉ jarcento ne sufiĉis! 1915–1917 kaj Carlo Bourlet. 1911–1913, sed ili ne aperis dum lia vivo.
Kaj jen bona novaĵo – ĉi-printempe en Japanio aperis KD (lumdisko) kun “nove elfositaj kvar dokumentoj, kompilitaj de ludovikito por pliampleksigi PVZ”.
Legu la tutan artikolon ‘PVZ – la grandioza projekto daŭras!’
22 Majo 2011 de AlKo
«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke Via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por Via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj», – skribis la 16an de marto 1909 Ludoviko Zamenhof al Aleksandr Saĥarov, kiu sendis al li la unuan numeron de La Ondo de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero’
22 Majo 2011 de AlKo
“Osama bin Laden estis krimulo respondeca pri abomenaj teroristaj atencoj, kiuj kostis la vivojn de miloj da senkulpuloj. Lia morto faras la mondon pli sekura loko kaj montras ke tiaj krimoj ne restas senpunaj”, – diris José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li ne dubas pri la maniero en kiu mortis bin Laden, kvankam la Eŭropa Unio oficiale garantias la rajton je vivo por ĉiu, eĉ la plej fia krimulo. Bedaŭrinde, Eŭropo ŝajnas forgesi sian animon.
Legu la tutan artikolon ‘Eŭropo forgesis sian animon’
21 Majo 2011 de AlKo
IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair.
Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj kulturaj vesperoj buntigis la programon de ĉi tiu renkontiĝo en la feriejo Le Lazaret.
Legu la tutan artikolon ‘Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto’
21 Majo 2011 de AlKo
La 22–26an de aprilo 2011 en Seto (france: Sète) la Inter-Asocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) akceptis buntan partoprenantaron de preskaŭ 400 homoj precipe el Francio sed ankaŭ el diversaj aliaj landoj najbaraj (Belgio, Katalunio…) kaj pli malproksimaj (Ruslando, Nepalo, Japanio, Kubo…).
Legu la tutan artikolon ‘Inter-Asocia renkontiĝo en Seto’
21 Majo 2011 de AlKo
La nova prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, elektita en la 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz, afable respondis nian demandon pri la programo, kiun la nova gvidantaro de PEA realigos dum sia mandato:
«Niaj planoj estas plibonigi enajn informadojn per tradiciaj iloj kaj per interreto ĉefe uzante la retejon esperanto.pl. Ankaŭ ni volas fari ŝanĝojn en statuto por ke PEA ricevu la statuson de Organizaĵo de Publika Utilo. La statuso garantias altan kvaliton por organizantoj, kiuj volus kunlabori kun ni, kaj por decidantoj pri fondusoj de Eŭropa Unio. La fondusoj vigligos agojn de la asocio kaj ebligos pli bone realigi la ĉefan celon de PEA, kiu estas instruado de Esperanto kaj informado pri Esperanto.»
Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №6 (200).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/05/zychewicz/