Archive Page 85
24 Aŭgusto 2011 de AlKo
Probable, la leganto tuj konstatos, ke la titolo de ĉi verko estas pruntita ĉe Jaroslav Hašek. Kvankam la grado de la persona partopreno de la ĉeĥa satiristo en la Pragaj tumultoj de 1897 draste malsamas kun tiu de la engaĝiteco de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj en la Ruslandaj eventoj de aŭgusto 1991, ilin kunigas unu komuna trajto: rememoro pri ĉio vidita kaj travivita. “Feliĉas, kiu al ĉi mond’ en ties plaga horo venis”, — diris la rusa poeto Fjodor Tjutĉev.
Tamen, tute sincere, en la realo tiu “horo” (pli ĝuste, tri-kvar tagoj) apenaŭ faris “plagan” impreson. Se esti preciza, la aŭtoro estis inter la lastaj enlandanoj, kiuj eksciis pri la okazaĵoj — la 19an de aŭgusto 1991, inter la 11a kaj la 12a horoj laŭ la loka Kaliningrada tempo. Tiam li estis laboristo en la provianta butiko de sia patrino, kaj tiu cirkonstanco emigis lin al neglektado de la labor-disciplino. La antaŭan nokton la aŭtoro pasigis en studenta komunloĝejo, post abunda drinkado, kaj al la civilizo li revenis, kiel dirite, nur tagmeze. Lin renkontis kolera krio de la estrino:
“Kie vi vagaĉas. Ja en la lando estas ŝtatrenverso!..”
Legu la tutan artikolon ‘Antaŭ dudek jaroj’
23 Aŭgusto 2011 de AlKo
En ĉi tiu aŭgusto estas malfacile pensi, ke Eŭropo sukcesas en sia misio. La daŭraj financaj problemoj de la Eŭropa Unio (EU) kaj ties mono, la eŭro, montras, kiom fragila estas la fundamento de EU.
En Hispanio la ŝtato pli kaj pli malfacile pagas bazajn servojn. Eĉ malsanaj pensiuloj devas multe atendi, foje dum monatoj, por ricevi bazajn pagojn. Ĉie en Hispanio la lokaj kaj regionaj administracioj ŝuldas nekredeblajn sumojn kaj foje tutsimple ne pagas kontraktitajn servojn kaj produktojn.
La situacio en Hispanio estas, kompreneble, simila al la situacio en Greklando, Irlando, Portugalio kaj Italio. Sed tio ne plu estas problemo de tiel nomataj periferiaj ŝtatoj. Nun oni pli ofte parolas pri la ŝtatŝuldaj problemoj en Belgio kaj eĉ en Francio.
Legu la tutan artikolon ‘Eŭropo falanta’
23 Aŭgusto 2011 de AlKo
Revueto pri la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo
Se pasintjare unu el la ĉefaj festivalaj tendencoj estis “provo lerni de la pasinto” — en pli ol plejparto de la konkursaj filmoj en 2010 temis pri la socialisma epoko, ĉi-jare estis preskaŭ oficiale deklarita, ke la ĉeftemo estas “reveno”. Sendube la menciita fenomeno estas tre multfaceta, kaj oni povas atribui ĝin preskaŭ al ĉiu kinaĵo, sed la festivalo liveris vere “revenajn” pecojn. Pri ĉiuj oni povas verki apartan eseon, ĉar ĉiuj meritas, sed ni provu limigi nin per mallongaj revuetoj.
Legu la tutan artikolon ‘En “La Ondo” pri “La ondoj”’
20 Aŭgusto 2011 de AlKo
Ekde la 30a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 2011 en la ĉarma Slovakia historia urbo Nitra okazis la kvara SES — Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis sume 191 homoj el 28 landoj.
Ĝia celo estas proponi al uzantoj de la portalo lernu.net vivan renkontiĝon kaj tiel plibonigi ilian nivelon de Esperanto per antaŭtagmezaj kursoj laŭ iliaj niveloj kaj diversaj distraj posttagmezaj programoj kaj prelegoj. Tamen ne mankas ankaŭ jam la tradicia seminario “Flugiloj de malfacila vento” por interesatoj pri instruado de Esperanto, kiun gvidis ĉi-jare Radojica Petrović, Julián Hernandez kaj Xosé Conde.
Legu la tutan artikolon ‘SES: ĉu ankaŭ alikontinente?’
19 Aŭgusto 2011 de AlKo
Ĉi-jara, la 84a SAT-kongreso, okazis inter la 30a de julio kaj la 6a de aŭgusto en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, kie iam okazis la terorisma ago, fariĝinta preteksto por la unua mondmilito.
Ĝi estis ne tro multnombra (ĉirkaŭ 70 partoprenintoj), sed tre bone organizita (ĉefa danko pro tio al Senad Ĉoliĉ) kaj saturita de diversaj kaj altnivelaj programeroj. Tiuj estis seminario pri la kongresa temo “Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno”, kiun majstre gvidis prof. François Lo Jacomo; prelegoj pri lingvaj aspektoj de operaciaj sistemoj (Samir Ribić), pri la sorto de fervojoj kaj fervojistoj antaŭe kaj nun (Pavlin Boevski), pri scienc-populara literaturo en Esperanto (Nikolao Gudskov) kaj aliaj; libroprezentoj de Spomenka Štimec kaj Senad Čolić…
Legu la tutan artikolon ‘SAT-kongreso en Sarajevo’
14 Aŭgusto 2011 de AlKo
Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj.
La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto estis prezentita la unua eldono de ĉi tiu libro. Laŭ la kutimo de tiaj ceremonietoj, ĉeestantaj kongresanoj gratulis kaj deziris rapidan disvendiĝon de la libro kaj baldaŭan reeldonon. Aŭskultante ilin, mi kontente kapjesis kaj ridetis, sed kun iom da skeptiko interne: ja mi bone scias, ke en Esperantujo oni konsideras bona rezulto disvendiĝon de libro dum du-tri jaroj…
Legu la tutan artikolon ‘La dua eldono de «Homarano» aperis’
11 Aŭgusto 2011 de AlKo
La 17-23an de julio 2011, la 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazis en Kopenhago, kun la temo ’Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado’, kaj kun 35 prelegoj(prezentaĵoj aŭ diskutrondoj) inter 103 partoprenantoj el 35 landoj, i. a. Brazilo, Meksiko, Ĉilio, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko, Ĉinio, Kanado, Usono, Aŭstralio kaj 21 eŭropaj landoj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolado parolis pri lastatempaj konferencoj; el la ses inter 2007 kaj 2012, kvar okazis aŭ okazos ekstereŭrope, du el ili partopren-rekordaj por ekstereŭropaj aranĝoj. La ĵusa konferenco, kvankam en Eŭropo, havis rekorde internacian karakteron. La konferenco tradicie kaj kvalite spegulis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj, kun faka, labora kaj distra program-fadenoj.
Legu la tutan artikolon ’44a Konferenco de ILEI: Rekorde kaj pozitive en renoma universitato’
9 Aŭgusto 2011 de AlKo
Hodiaŭ en la virtuala kiosko de Sezonoj aperis nova elektronika libro — la sciencfikcia romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison. Ĉi tiun popularan romanon pri aventuroj de galaksia fripono Jimĉjo diGriz tradukis el la angla lingvo kolektivo de tradukantoj. La libro estis eldonita de Sezonoj en 1996). Ĝi elĉerpiĝis en 2001, kaj nun ĝi estas legebla en du popularaj formatoj (= prezentomanieroj) “pdf” kaj “epub”.
La romano de Harrison, kiu mem estas esperantisto, estas senpage elŝutebla en la kiosko:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php
kie estas pliaj sep libroj kaj du numeroj de “La Ondo de Esperanto”.
AlKo
8 Aŭgusto 2011 de AlKo
La 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj.
La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio kaj la malfermo honoris viktimojn de la atako. Plej kortuŝe estis la reago al la norvega landa saluto ”La amo venkos malamon. Amu!” kiun la kongresanoj honoris ekstarante.
Legu la tutan artikolon ‘Pluva, sed malskandala kongreso’
4 Aŭgusto 2011 de AlKo
Inter la 14a kaj 21a de julio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso. Ĝin partoprenis ĉ. 250 homoj el ĉ. 30 landoj (pli ĝusta statistiko ankoraŭ ne haveblas; oni scias precize nur la kvanton de la retaj aliĝintoj — 319 el 35 landoj). La ĝenerala opinio de multaj partoprenantoj, enketitaj de mi, estis pli-malpli la sama: la kongreso sukcesis, sed la organizaj fuŝoj estis pli multaj, ol kutime dum IJKoj.
Legu la tutan artikolon ‘IJK-67: sukcesa, sed tamen…’
1 Aŭgusto 2011 de AlKo
Dum la lastaj jaroj konsiderindan popularecon en Esperantujo ĝuis du tradiciaj konkursoj, ĉiujare organizataj de La Ondo de Esperanto: Literatura konkurso Liro kaj Internacia Fotokonkurso.
Bedaŭrinde, en la 2011a jaro ĉi tiuj konkursoj ne okazos pro la malfavoraj vivocirkonstancoj de Halina Gorecka, kiu dum pli ol dek jaroj plenumis la sekretariajn devojn en ambaŭ konkursoj. La redakcio de La Ondo de Esperanto petas pardonon kaj komprenemon de tiuj, kiuj planis partopreni.
La redakcio de La Ondo
30 Junio 2011 de AlKo
La dua listo de la donacintoj
| Donacinto (lando) |
Sumo (eŭroj) |
| Trevor Steele (Aŭstralio) |
50,00
|
| Alfred Heiligenbrunner (Aŭstrio) |
100,00
|
| Michael Cwik (Belgio) |
1000,00
|
| Jacques Lemaire (Belgio) |
100,00
|
| Eric Walker (Britio) |
220,00
|
| Roger Siarri (Francio/Korsiko) |
200,00
|
| Françoise Ziegler (Francio) |
50,00
|
| Anonima (Francio) |
300,00
|
| EsperantoLand (Germanio) |
50,00
|
| Karl Breunninger (Germanio) |
200,00
|
| Bernhard Eichkorn (Germanio) |
100,00
|
| Horst Vogt (Germanio) |
110,00
|
| Anonima (Germanio) |
10,00
|
| Manuel Parra (Hispanio) |
600,00
|
| Geoffrey Greatrex (Kanado) |
47,62
|
| Gražina Opulskienė (Litovio) |
50,00
|
| Claude Nourmont (Luksemburgio) |
100,00
|
| Tobiasz Kaźmierski (Nederlando) |
20,00
|
| Jacques Tuinder (Nederlando) |
100,00
|
| Peter Baláž (Slovakio) |
100,00
|
| Maria Minichova (Slovakio) |
100,00
|
| Claude kaj Andrée Gacond (Svislando) |
200,00
|
| Oleksandr Petrusha (Ukrainio) |
20,00
|
| Anonima (Usono) |
100,00
|
| Nick Kalivoda (Usono) $60 |
41,96
|
| Aria Kauanen (Finnlando) 100 zl |
25,38
|
| Studentinoj de Universitato de la Tria Aĝo en Olsztyn (Pollando) 85,00 zl |
21,68
|
| Partoprenantoj de la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz 400,00 zl |
101,52
|
| Daniela Emler (Pollando) 100 zl |
25,51
|
| Elżbieta Frenszkowska (Pollando) 113,80 zl |
29,03
|
| Marian Możuch (Pollando) 120 zl |
30,69
|
| Janusz Pokrzywnicki (Pollando) 200 zl |
50,76
|
| Hanna Skalska (Pollando) 1000,00 zl |
254,45
|
| Andrzej Sochacki (Pollando) 50 zl |
12,69
|
| Bronislav Ĉupin (Ruslando) 585,00 rub |
14,62
|
| Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ruslando) 500,00 rub |
12,50
|
| Entute ekde la 6a de majo ĝis la 15a de junio 2011 |
4.548,41
|
| Je la 5a de majo 2011 |
17.238,09
|
| Je la 15a de junio 2011 |
21.786,50
|
Koran dankon pro la donacoj kaj pro la kortuŝaj sandeziroj! Donacoj estas plu akceptataj. Vi povas sendi donacojn al nia UEA-konto “gore-z” per la kutimaj pagmanieroj. Kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.
Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri zlotojn kaj rublojn (informante nin pri la dato kaj sumo de la pago) al niaj bankaj kontoj:
– en Olsztyn
Bank PEKAO SA I O. w Olsztynie
numer rachunku: 72 1240 1590 1111 0010 3931 7967
Nomo: Alexey Korzhenkov
– kaj en Moskvo
Банк получателя: Сбербанк России ОАО
Отделение 9038/01710
БИК: 044525225
ИНН: 7707083893
КПП: 775003035
ОКАТО: 45286580000
Корреспондентский счёт: 30101 810 4 0000 0000 225 в ОПЕРУ МГТУ Банка России
Получатель: Горецкая Галина Романовна
Номер счёта: 40817 810 4 3805 6109037
Номер банковской карты: 67619600 0087136637
Ni akceptas donacojn per Яндекс.Деньги (счёт 4100138523456) kaj per PayPal (sezonoj@gmail.com).
En La Ondo de Esperanto regule aperos informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo.
Dankon pro via subteno!
Aleksander Korĵenkov
26 Junio 2011 de AlKo
Post longa paŭzo en junio aperis du novaj sonprogramoj de Radio Esperanto. La 26an de junio, dimanĉe, enretiĝis la 28a podkasto de RE, denove registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo.
En la programo:
- Enkonduko
- Moskva felietono de Halina Gorecka
- Esperanto-novaĵoj
- De Ondo al Ondo: Pri la historio “La Ondo de Esperanto”
- Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’ (humuraĵo el la unua kajero de “Sezonoj”, 1984)
- La Ondo de Esperanto, 2011, №6
- Dolchamar: 2ope 8aze
La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo)
La programo daŭras 40 minutojn.
Amplekso: 36 Mbajtoj.
Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml
Agrablan kongresan sezonon al ĉiuj!
Radio Esperanto
25 Junio 2011 de AlKo
– Ĉu vi volas havi larĝan scion pri esperantologio?
– Ĉu vi volas partopreni la kursojn de famaj esperantistaj fakuloj?
– Ĉu vi volas havi unikan universitatan kursfinan diplomon?
– Ĉu vi volas instrui poste en oficiala kurso?
– Ĉu vi volas pasigi instigan semajnon en internacia studema rondo en Meza Eŭropo?
Se jes, aliĝu al la denove startontaj interlingvistikaj studoj de UAM!
Legu la tutan artikolon ‘Diplomiĝu per/pri Esperanto en UAM’
24 Junio 2011 de AlKo
Grigorij Arosev, 31-jara Moskva literaturisto, laboranta en la Ruslanda televidkanalo Kulturo, antaŭ unu jaro iĝis prezidanto de la Rusia Esperantista Unio (la plej juna prezidanto de REU ekde ties fondo en la nuna formo en la “unuiĝa kongreso” en 1994). Okaze de la kompletiĝo de lia unujara prezidanteco ni petis lin respondi kelkajn demandojn.
Legu la tutan artikolon ‘Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?’